2021 Vintro-Solstico Recenzo (malfrue)

de je | Permesilo Konstanta ligilo

Noto: Mi finadas ĉi-afiŝon pli malfrue ol kutime, dum Januaro 2022. Ĉi tio estas ĉar mi havis iom da disertacionaj korektoj en Januaro kaj mi volis ripozon post tie. Mi donas daton de Decembro 2021 por montri kiam mi verkis la plimulton de ĉi-afiŝon

Jen en la Norda duonglobo la suno estas revivigita post ĝia morto, kaj komencis ĝian malrapidan grimpon al sian pinton. Senrespekte al via spiriteco, tio signifas ke lumeco kaj viveco revenadas al la mondo kaj tio estas io pri kion mi sopiras multe nun.

Ĉi tiu duonjaro ne estis bonega. Mi ofte pensas pri la tempo inter la Somero-Solstico kaj la Vintro-Solstico kiel la “mordo” parto de le ciklo. Tuj sekvanta la pinto de la somero, la mondo malrapide fariĝas pli malhela kaj viveco forpasas. Pluraj aferoj donis doloron al mi, en kelkaj malsimilaj arenoj. Unua; alia morto pro COVID-19, ĉi-okazo mia amiko, mentoro, kaj… korpatro Mick mortis dum Aŭgusto. Mi ne diros multe en ĉi tiu afiŝo ĉar eblas mi volos verki ion plilongaj poste. Sed li estis vere aparta al mi kaj al amaso da homoj kaj ni sopiregas lin. Por reviziti funebron por dua okazo dum unu jaro, proksime al mia unua vera sperto ne estis tre bone.

Ankaŭ, ni devis fari la decidon por vendi la apartmenton kaj foriros al alia domo. Estas kelkaj kaŭzoj, pluraj estas acidadolĉaj kaj pluraj nur estas acidaj. Mi aĉetis la apartamenton dum Oktobro 20 kaj ricevis la ŝlosilojn dum Februaro 2021, la sama tago ke mi lernis ke mia patro estis en la ‘intensa zorgo’ parto de la malsanulejo. La apartamento estas boneta dum mallongan tempon, sed la problemoj komencis frue. Mi verkos afiŝon, sed la kaŭzo ke igis nin vendi estas ke ekde Novembro ni havadas novajn najborajn supre ni kaj ili militas nian dormon. La acidadolĉaj kaŭzoj estas ke, kun la monon mia patro donis al mia pro sia morto kaj la nova kosto de la apartamento, mia koramikino kaj mi povas foriri el la urbocentron kaj havus malgrandan hipotekon (en: mortgage) pri bona domo kun spaco por hundo kaj eble kelkaj homaj idoj ankaŭ.

Dum ni ne dormadis ekde Novembro, mi ankaŭ malsaniĝis (ne COVID, sajne) kiu batadis min dum 10 tagoj. Estis timga periodo por mi, ĉar mi ŝatas miajn pulmojn kaj mi pensis ke ili estus rompitaj eterne. Mi ricevis mian aldonan COVID-an vakcinon, sed la “Moderna” anstataŭ de la Pfizero. Mi tre malsaniĝis dum unu tago, kaj havis ŝvelitajn limfnodojn dum kelka tempo. Kiel mamo sub mia subbrako. Kaj tiam mi devis korekti mian PHD-an disertacion, kiu mi ne volis fari ĉar mia defendo estis tro agresa kaj mi fokusis pri aliaj aferoj… kiel morto kaj malsaniĝo, kaj nedormo.

Okazis bonajn aferojn, ankaŭ. Mia amikino kaj korfratino edziĝis. Mia koramikeco kun mia koramikino, A, kreskis ĝuste kaj multe. Kaj ni volas daŭri nian vivojn kune. Ŝi loĝas kun mi nun. Ankaŭ ni akiris katidon! Ni nomiĝis ŝin ‘Fröyja’, kiel [‘frœyjɑ], kaj ŝi estas mirindema. Ŝi ŝategas ludi, sed ankaŭ rompas nian dormon. Ankaŭ ŝi amikas kun hundoj kaj kunikloj, kio estas granda bono por ni. Tute, ŝi aldonas pli ĝojon al niaj vivoj ol laboro do sekve ni ne zorgas.

Nun ke Vintro-Solstico estas malantaŭ, mi ne havas mian PhD-disertacion, kaj mi kaj mia koramikino laboras pri la foriro de nia apartmento; mi havas esperon.

Ĉefaj Okazoj

  • 2021-08-04, Mick mortis per la kronviruso, aĝis 59
  • 2021-08-07, mia amiko kaj korfratino edziĝas
  • 2021-10, mi iĝas 30-jaraj.
  • 2021-11-05, ni kolektas nian katidon, Fröyja
  • 2021-11-09, ni akiras novajn laŭtan suprajn najborajn
  • 2021-11-20, ni decidos vendi la apartamenton dum ni marŝas trans la Erikejon de Blanchland
  • 2021-12-09, mia koramikino ofice loĝas kun mi en la apartamento post iom da tempo inter du lokoj

Amuzaĵoj

Nenio pri miaj amataĵoj vere ŝanĝiĝis dum la lasta periodo krome ke mi pliprofundiĝis en tiujn ke sekvas en ĉi tiu sekcio. Mi ne konstruas aŭ ĉizas, sed mi ne sentas la bezenon por fari tiujn. Mi eksciis ke tiuj agoj estas amuzaj sed mi ne volas barakti fari aferojn ke mi ne volas fari nuntempe aŭ mi havas nur partan intereson pri. Mi pripensas fari iom da lignajn bidojn por tiujn mi amas, do mi eble faros tion dum la sekvaj monatoj.

Mi ankoraŭ ne marŝis supren montojn, sed mi marŝis multe tra la kamparon kun mia koramikino. Ĉi tio multe placas al mi. Mi plioftigis mian legadon, sed mi skribas pri tio en la Protokoloj sekcio.

Esperanto

Mia studado pri Esperanto daŭras bone, kaj mi povas uzi la lingvon pli kaj pli. Antaŭ ne longe, mi atingis 400-tagan daŭron per populara reta ilo por lerni lingvojn. Mia celo pri tio estas fini la kurson, kaj tiam daŭri per aliaj Esperantaj metodoj kaj iloj.

Mi provis legi La Adventuroj de Alicio en Mirlando, sed mia vortprovizo ne sufiĉis dum la somero kaj mi trovis min bezonanta esplori multajn vortoj per mia poŝtelefono, kaj mi malatentis la libron. Mi serĉis fizikan Esperanta-al-la-anglan vortaron, sed tiuj kiujn mi trovis havis multajn malbonan recezojn do mi ne jam aĉetis ajn. Ofte mi legas Liberan Folion kaj r/esperanto-n, kaj mi trovis ke tiuj estas pli facilaj por mi. Mi algluis Esperantan Grupon sur Telegramo, kaj fakte mi venkis argumenton per Esperanto, sed mi foriris el la grupo ĉar estas tro da faŝistoj kaj mizoginistoj tie. Nun mi kaŭras en ##esperanto ĉe Libera.chat sed mia IRC-ilo ne akceptas miajn proprajn klavkombinojn por Esperantaj literoj (Ĉ, Ĝ, Ŝ ktp), do sekve mi ne skribas multe ĉar mi ne ŝatas uzi la x-sistemon. Ankaŭ mi igis plurajn programarojn al Esperanto sur miaj poŝtelefono kaj komputilo. Mi povas legi la agordojn facile.

Mi skribas / verkas sufiĉan da Esperanto ĉar mi skribas notojn kaj verkas scenejojn por noveloj en la lingvo, ankaŭ mi blogas en Esperanto. Surprize, mi ektrovis ke mi tre ŝatas (kaj estas plej laborema) kiam mi tajpas per mia poŝtelefono! Mi pensas ke ĉi tio estas pro la klavaro. Temas mia blogo, mi aldonis esperantan sekcion. Mi tradukis ĉiujn paĝojn kaj mi verkis iom da afiŝoj kiuj disdonis esperantajn ligilojn. Tio ankaŭ igis min legi la lingvon surrete. Mi verkis unu afiŝon sole en Esperanto, Korfratino kaj mi intencas pli verki baldaŭ, kun iom da tradukoj. Pri tradukoj, mi malrapide estas kontribuanta tradukoj al Markor, teksta redaktilo sur Android, per la komuna tradukisto retejo Crowdin. Mi ankoraŭ havas Esperantan korespondamikon, sed nun ni mesaĝas pli malrapide kaj pli daŭrigeble.

Mi ne multe parolas aŭ aŭdis la lingvon. Estas unu aŭ du YouTube kanaloj ke mi ŝatetas, kaj mi povas komforte legas la Esperantajn subtekstojn sen la bezono uzi la anglan. Kiam mi parolas al mi mem, mi kutime povas rapide voki la vortprovizon, sed ĉi tiuj estas tre mondaj. Mi pensas ke se mi estus en Esperanta interparolado ke mi panikiĝus se mi provus babili pri temo ke mi nur legis pri. Ekzemple, mi povas legi kaj skribi la vorton brakhorloĝo, sed se mi aŭdus ĝin aŭ devus voki la vorton por paroli ĝin; eblus ke mi ne atingus ĝin facile. Eblas tio estas koncerno pri praktiki. Mia koramikino diras ke ŝi eble volus komenci lerni Esperanton do se ŝi farus tion; ni povus praktiki kune.

Mi ne havas celojn por la lernado de Esperanto dum 2022, sed mi estus malfeliĉa se mi ne finos la kurson sur la per la populara reta ilo. Nune mi nur atingas unu lecionon po tago, ĝis mia menso klariĝos. Ĉi tio fakte funkcias pli bone por lerni ol mia lasta strategio (“fulme”) ĉar mi vidas la vortprovizon pli longe. Mi volas plibonigi mian aŭskultadon, ĉar mi volas aŭskulti iom da esperantaj podkastoj kiuj sajnas esti interesaj; sed mi ne povas pro mia malbona aŭskultado. Tamen mi ne scias kiel komenci tion. Mi volas legi pli da Esperantan literaturon, kaj mi rimarkis La Ŝtona Urbo, sed mi volas esti certa ke mi povas ĝui ĝin la plej bone laŭ mi. Mi volas fari iom da ekzemplaj ekzamenoj, sed mi ne havas celojn por kvalifi. Pri skribado; mi volas verki pli multon da afiŝoj sole en Esperanto, kaj ankaŭ verki pli bonan kaj pli koheran prozon. Mia prozo estas, mi pensas, teknike boneta. Sed mi kutime verkas mallongajn scenejojn aŭ ‘momentofotojn’, ol plena noveloj aŭ rakontoj. Fine, mi volas komenci taglibri esperante por kutimiĝas pri skribadi kaj legadi la lingvon permane.

Mi daŭras esti interesanta pri lingvoj ĝenerale, sed mi ne havas celon por komenci lerni alian lingvon serioze dum iom da tempo. Mi volas alian jaron de Esperanto antaŭ mi metos tro multon en mian menson.

Gimnastikoj kaj Kurado

Mi havas iom da bonaj monatoj kaj iom da malbonaj monatoj pri gimnastikoj. Mi agordigis mian fortecan kutimon kiu donis al mi iom da gajnojn. Tamen, mi sentas ke mi ankoraŭ ne progresas multe. Mi vere volas fari ion pri ĉi tio dum la sekvaj monatoj. Eble mi simple uzi iom da novaj movoj kaj provi progresi per tio. Aldone, mia ŝultro doloras al mi pli multe kaj pli multe, kaj tio afekcias la eblon de fari “Proksimaj Puŝlevoj”. Ĝis nun, mi estas havanta la doloron dum 18 monatoj, do mi serĉos helpon dum la sekvaj monatoj, sed la Brita kuraca-sistemo ne estas donata sufiĉan monon, kaj ofte la Ĝeneralaj Kuracistoj estas malkompata kaj haltigi min rekonti aliajn Specifajn Kuracistojn. Ankaŭ, mia teno-forteco malpliboniĝas. Subite estis kiel mi ne povis tenadi la mantukon aŭ la breton dum pli ol kelkaj sekondoj. Anstataŭ de haltigi tute la ekzercon, mi daŭras ĝin je la sama forteca nivelo sed mi malplialtigas la celon. Nun mi nur devas atingi unu aron de 15 sekondoj, po brako.

Mi fakte havis iom da venkoj, tamen. Antaŭ mia teno-forteco implodis, mi atingis du arojn de 40 sekondoj po brako, uzanta Neebenaj Pendaĵoj. Miaj nombroj de ripetoj estis ĝenerale altaj, kaj nur estis malgrandigitaj pro la vetero. Ĉar mi gimnastikas ekstere en la parko, senrespekte al la vetero, ofte mi estas afekcata per la kaprico de Panjo Naturo. Ĉi tio estas bona por mia ĝenerala kuraĝeco, sed fojtempe okazas ke mi ne povas fari kelkajn ekzercojn se la tero aŭ la breto estas tro glitaj. Mi ŝanĝis mian ekzercon por unu-gambaj Kaŭriĝaĵoj, al “Duona-Salikokaj Kaŭriĝaĵoj”, kiu funkcias tre bone! Tamen, mi trovas tiujn esti malfacilaj por progesi; sed estos pli facile ol kion mi faris antaŭe. Mi estis decidema aldoni ian vertikalan tirantan movon. La unu el Convict Conditioning ne eblas fari ĉe la parko pro la agordo de la bretoj. Sekve mi legis pri la ekzercoj en la Recommended Routine de r/bodyweightfitness, kaj mi komencis fari “Skapularia pendtiroj”. Mi ne kredas ke mi ĝuste faradas tiujn, sed mi pensas ke tio estas pli bona ol fari nulon. Ankaŭ mi akiris la movon por “Duona-Salikokaj Kaŭriĝaĵoj” el tie.

Kurado daŭras esti tre amuza kaj ĝenerale bonega. Ĝis nun, mi nur devis malatendi unu aŭ du sesiojn pro mi estis tro lacega. Mi rimarkis ke se mi ne faras mian 10km-an kuron, tiam sekve ĉio fariĝas pli forta. Mi pensas tio signifas ke eble mi troekzercas foje. Tamen, la kurado nun estas je nivelo ke plaĉigas min. Antaŭe, mi faris du kurojn; 1 horo kaj 30 minutoj kiuj preskaŭ atingis 10km kaj 5km. Nun mi simple kuras dum 10km kaj 5km, kiu signifas ke mi foje kuras dum pli longe ol aliaj okazoj, sed konsekvence mi ĉiam atingas tiujn longecojn. Estonece, eblas mi voli pligrandigi tiujn al 12km kaj 6km, sed mi ne faros tion baldaŭ. Miaj gamboj estas punitaj multe pro la kurado, la marŝado, kaj la kaŭriĝaĵoj. Do mi komprenas ke mia reboniĝeco devas plibonigi. Kutime, mi kuros aproksime 15km po semajno, kiu estas pli ol 700km dum la jaro. Tio estas sufiĉa por mi.

Nuna rutino

  • Lundo: Ripozi
  • Mardo: Forteca Gimnastikoj
  • Merkredo: 10 kilometroj kuro (~1 horo + iom da tempo)
  • Ĵaŭndo: Ripozi
  • Vendredo: Ripozi
  • Sabato: Forteca Gimnastikoj
  • Dimanĉo: 5 kilometroj kuro (~30 minutoj + iom da tempo)

Nuna nombroj

  • Proksimaj Puŝlevoj: 2 x 10 ripetoj
  • Duona-Salikokaj Kaŭriĝaĵoj: 2 x 10 ripetoj (po gambo)
  • Pontoj (dorsaj fleksoj): 2 x 10 ripetoj
  • Skapularia pendtiroj: 2 x 5 ripetoj
  • Horizontalaj pendtiroj: 2 x 10 ripertoj (breto ĉe la alto de mia kokso)
  • Pendantaj gambo-levigoj: 2 x 20 ripetoj (Mi malpligrandigas ĉi tiujn al 2 x 15 se la breto estas tro glita)
  • Neebenaj Pendaĵoj (unu brako tenas breton, la alia tenas mantukon): 1x 15s

Marŝado kaj Esplorvojaĝado

Ekde kiam Patchwork montris al mi la ĝojon de marŝadi en la montoj, mi vere ĝojas ĝin kaj ĝi estis la aferon kiun mi sopiris la plej multe pri la pandemio. Ĉi tio estas ĉar mi ankoraŭ ne povas konduki aŭton kaj sekve mi ne povas atingi la montojn. Ankaŭ mi ne havas la fidon en mi mem por vojtrovi sole.

Tamen, mia koramikino kaj mi ambaŭ marŝadi multe, do ni aĉetis libron de marŝoj en Nortumberlando por provi fini. Ĉi tiuj malsimilas unu al la aliaj, de facilaj marŝadoj laŭ la marbordo al grimpi “The Cheviot” (eo: “La Ĉevioto”), kiu estas monto, ne monteto. Sed la avantaĝo de la libro estas ke ĝi donas al ni mapon kaj instruojn. Unu tago, mi havos nur mapon kaj kompason sed por nun estas agrable havi planon

Estonece ni planas aldoni marŝadojn en la Jorkaj erikejoj, al niaj Nortumberlandaj marŝadoj. Eble ni protokolos ĉi tiujn.

Protokoloj

Mi daŭras protokoli aferojn en mia vivo kaj mi trovas ke mi ŝatas tiun agon ĉar ĝi helpas min enpensiĝi kaj konsideri.

Muzikaj Albumoj

Mi reaŭdis multajn albumojn. Kiel antaŭe, mi uzis DeDupe List por foriri duoblojn.

Unu el miaj novaj plej ŝatataj artistoj estas Jethro Tull. Mi ankaŭ aŭskultis iom da “Bluso” (Blues), Ĝazo (Jazz), ktp. Alian aferon kiun mi faris, estis peti albumojn el miaj amikoj por pligrandigi mian aŭskultecon ekster de miaj kutimoj. Mi ŝatas: Existential Reckoning de Puscifer; Sultants of Swing de Dire Straits; kaj Lately I Feel Everything de Willow. El la esperantujo, mi trovis la albumon ‘Ombroj’ de Kronlarvo, kiu verŝajne estas la sola Esperanta Nigra Metalo ke ekzistas ĉu ne? Inter ĉi tiuj okazis iom da miaj malnovajn plej ŝatataj. Mi ne aŭskultis multe lastatempe, do sekve mi eble devos aŭskulti pli multon baldaŭ.

  • Songs From The Woods by Jethro Tull
  • Living In The Past by Jethro Tull
  • Paranoid by Black Sabbath
  • Minstrel In The Gallery by Jethro Tull
  • This Was by Jethro Tull
  • Thick As A Brick by Jethro Tull
  • Singing The Blues by B.B King
  • Duke Ellington & John Coltrane by Duke Ellington & John Coltrane
  • Kind Of Blue by Miles Davis
  • Tango In The Night by Fleetwood Mac
  • Heart Full Of Wine by Angus & Julia Stone
  • Star Wars Episode II - Attack Of The Clones by ohn Williams
  • Star Wars Episode III - Revenge Of The Sith by John Williams
  • Trøllabundin by Eivør Pálsdóttir
  • Collision Course by Linkin Park and Jay Z
  • Mugzy’s Move by Royal Crown Revue
  • Existential Reckoning by Puscifer
  • Sultans Of Swing by Dire Straits
  • Devil Came To Me by Dover
  • I See You by The xx
  • Hergest Ridge by Mike Oldfield
  • The Mirror Conspiracy by Thievery Corporation
  • Cheese by Stromae
  • SlipKnot by SlipKnot
  • Pastel Blues by Nina Simone
  • Reise Reise by Rammstein
  • 1938 Carnegie Hall Jazz Concert by Benny Goodman
  • I Put A Spell On You by Nina Simone
  • Fallen by Evanescence
  • Reinkaos by Dissection
  • Hybrid Theory by Linkin Park
  • Vicious Delicious by Infected Mushroom
  • First Take by Roberta Flack
  • Hoitovirhe by Turmion Kätilöt
  • Aqualung by Jethro Tull
  • Diskovibrator by Turmion Kätilöt
  • Benefit by Jethro Tull
  • Heavy Horses by Jethro Tull
  • Lately I Feel Everything by Willow
  • Sour by Olivia Rodrigo
  • The 1st by Willow
  • Ardipithecus by Willow
  • After by Ihsahn
  • American Idiot by Green Day
  • Save Rock and Roll by Fallout Boy
  • By The Light Of The Northern Stay by Týr
  • Blue Train by John Coltrane
  • Portrait In Jazz by The Bill Evans Trio
  • Riot by Paramore
  • Singing the Blues by B.B King
  • Ombroj by Kronlarvo
  • Ellington at Newport by Duke Ellington

Libroj

Mi legis amason da libroj dum ĉi tiu duono-jaro. Mi pensas ke estas ne aparte malfacile por halti legi. Sed bonsanĉe por mi, estas facile por rekomenci legi denove. Ekde tiam, mi decidas ke mi estas pli feliĉa kaj pli kontenta pri mia taga vivo kiam mi legas multe. Mi farigis tempon por legi simple per fari tion anstataŭ de aliaj aferojn kiel spekti televidilon aŭ ludi videoludilojn. Ankaŭ, pro mi “havas” pli da tempo pro mia katido kaj najbaroj; mi uzas tiun tempon por legi matene. Foje, se mi ne gimnastikas, mi povas legi dum du horoj antaŭ mi devas labori!

Alia metodo ke mi legas estas kun mia koramikino. Antaŭ ni dormas, ni legas unu al la alia. Ĉi tio estas aparta de kion ni legas sole. Nune ni legadas The Long Earth (eo: La Longa Tero) serion de Terry Pratchett kaj Stephen Baxter. Mi legis ilin antaŭe, sed mi volis montri ilin al ŝi. Ni legis la du unuaj librojn kaj tiam paŭzis por legi Bloodtide kaj Bloodsong (eo: Sangtajdo kaj Sangkanto) de Melvin Burgess. Ĉi tiuj estas duolo kiu temas postapokalipsa interpeto de la Malnova Norda lingvo Völsunga Sagao (EN). Mi legis ilin kiam mi estis adoleskanto, kaj ili estis verkita per tiel hanta stilo ke mi ĉiam memoris ilin. Kaj poste, ni reiris al The Long Earth. Nune ni legas la kvartan libron de la serio, The Long Utopia (eo: La Longa Utopio). Estas kvin libroj en la serio, kaj ni ne certas kion ni legos poste tio. Sed mi certas ke ni trovos ion ĉar estas kutimon ni volas daŭrigi.

El la kiajn mi legis, mi malkovris ritmon ke mi ŝatas uzi daŭri legi. Mi finfine atingis la finon de Wizard and Glass (eo: Sorĉisto kaj Glaso) de Stephen King. Mi ne certas kial mi bezonis tiom da tempo por ĝi, la libro estas bonega sed mi simple ne povis fokusi pri ĝi. Sed poste, mi komencis legi malnovan plej ŝatatan de mi: la etendita universo libroj de Star Wars (eo: Stelaj Militoj). Mi ŝatas la EU-an laŭkanonon, sed mi ne vere interesas pri la nova Disnia laŭkanono. Ĉi tio kaŭzis min eniri fazo en kiu mi legas amason da librojn de Star Wars, kaj mi rapide konsumis plurajn EU-an librojn kiujn mi intencis legi dum iutempe. Mia plej ŝatata epoko de la EU estas la Klonaj Militoj aŭ la Estiĝi de la Imperio. Mi ete elreviĝis pri Revan de Drew Karpyshyn ĉar mi ŝategis lian verkon pri Dark Bane. Sed la romano sajnis al mi kiel ĝi estis por reklami videoludilon. Mi ankaŭ rifuzis fini la romanan version de The Force Unleashed (eo: La Forto Malbindata) ĉar ĝi estas tiel malbona. Mi esploris la kritikojn de aliajn librojn kiujn verkis la aŭturo… kaj mi evitos ilin. Mi vere ĝuis Kenobi kiel ‘Okcidenta romano’ / ‘vakera romano’ sed en Star Wars. Kiaj tiam mi komencis alpaŝi la Thrawn Trilogy kiu mi aŭdis pri. Laŭspekte, ĝi komencigis la tutan EU-on. Ili estis bonegaj sed preter la dua libro mi komencis senti ‘ĝenra lacegon’ kaj sekve mi decidis ŝanĝi mian direkton. Mi ne havis firman strategion por la sekva libro, do mi legis ion de la Discworld (eo: Diskmondo) de Terry Pratchett ĉar ili ĉiam estas ĝuo.

Ankoraŭ sen strategio, mi trovis la ekzistadon de la Gor serio de “John Norman”. Fakte, mi ne povas memori kiel mi trovis ilin, sed mi aŭdis ke ili estas malŝategataj pro malbona prozo, kaj uzas virinojn nur por plaĉi al viroj. Mi ne povis kredi ke iun povus esti tiel malbona, kaj sekve mi plonĝis rekte en The Tarnsman of Gor. Ne estas esperanta vorto por Tarnsman. En la libro, “Tarn-o” estas grandega birdo kiu la viroj veturas kaj estas uzita por milito. La libro estis ĝuste malbona kiel homoj diris, kaj mi tuj forigis la sekvajn romanojn el miaj bitleglilo. Estas amaso da la libroj, kaj mi aŭdis sur la TTT ke ili malpliboniĝas unu post la alia. Tamen, la libro kaŭzis mi voli legi iom da eposa fantazioj libroj. Mi memoris ke mi ŝatis la Mistborn (eo: Naskigi de la nebulo) de Brandon Sanderson dum 2019. Mi ankaŭ konis ke li havis grandegan serion nomiĝas The Cosmere (eo: La Kosmero ?), do mi farigis planon ataki la serion. Mi ekkonis ke mi devis legi la librojn intermite por eviti ĝenran lacegon. Mi glutis la unuan Mistborn trilogion, kaj tiam rapide legis Elantis kaj Warbreaker (eo: Militrompisto) antaŭ mi konscie decidis paŭzi legi la ĝenron por daŭri mian energion. Mi uzis ĉi tiun okazon por atingi la finon de Record of a Spaceborn Few (eo: Analo de iuj kiuj estis Naskigitaj Kosme) de Becky Chambers. Mi parte finis ĉi tiun libron antaŭe, sed tiam mia patro mortis Februon. Tiam mi ankoraŭ sentis la vokon de eposa fantazio do mi relegis alian da miaj plej ŝatatoj: The Demon Cycle (eo: La Demonciklo) de Peter V. Brett. La tri unuaj libroj estis kiel bonegaj kiel mi memoris, sed la du finaj libroj sajnis malpli bonaj al mi, kvazaŭ ili estis verkitaj rapide kaj enhavis tro da pufon. Evidente, mi ne povas verki miajn proprajn librojn kiel ĉi tiuj sed kiel leganto, ŝajnis al mi ke la du finaj libroj povus esti kondensataj en unu grandan libron sen rubo. Post tiam, mi reiris al Becky Chambers kaj tiam mi sentis kiel mi volis legi iom da noveloj. Do sekve mi legis Fragile Things (eo: Fragilaj Aferoj) de Neil Gaiman kaj Night Shift de Stephen King. En la angla, la nomo Night Shift povas havi plurajn signifojn do mi ne povas traduki ĝin en Esperanton sen perdo de signifo. Night Shift povus signifi Nokta laborperiodoNokta ŝanĝo. Inter tiuj libroj mi ankaŭ legis la unuan libro de Sherlock Holmes en sola vespero, kaj mi finfaris la Thrawn-an Trilogion ĉar ĝi estis en mia menso kiel nefermita tasko.

Nun, mi sentis la volon reiri al eposa fantazio sed mi pensas ke mi ne povos trakti la duan fazon de la Kosmero. Ankaŭ mi pripensis la The Culture (eo: La Kulturo) rakontoj de Iain M. Banks do mi legis The State of the Art (eo: La stato de la arto) por vidi kiel mi sentos antaŭ mi legos tutan romanon. Kaj tiam, mi estis venkita per mia volo por legi kaj finfine atingi la finon de The Hyperion Cantos (eo: La Hiperionaj Kantoj) de Dan Simmons. Kiam mi verkantas ĉi tiun afiŝion, mi finfaris Hyperion kaj baldaŭ komencos The Fall of Hyperion (eo: La Defalo de Hiperiono). Mi paŭzos rapide por batali kontraŭ la ĝenran lacecon, kaj tiam komencos la Endymion parton de la serio. Dum 2022, mi volas reiri The Dark Tower (eo: La Malhelan Turo), sed mi kreskigis novan ŝaton al Stephen King kaj mi aŭdis ke oni ŝatus la sekvajn romanojn pli se oni unue legas liajn aliajn verkojn ol ne. Mi esploros afiŝojn sur la TTT por vidi kiel mi devus fari tion.

Iutempe dum la jaro mi volos legi iom da nefikcioj libroj. Sed nune, je ĉi tiu momento, mia menso volas rakontojn. Estonece, mi protokolos nefikciojn librojn aparte.

  • Wizard and Glass by Stephen King
  • Star Wars: The Approaching Storm by Alan Dean Foster
  • Star Wars: Rogue Planet by Greg Bear
  • Star Wars: Outbound Flight by Timothy Zahn
  • Star Wars: Mist Encounter (short story) by Timothy Zahn
  • Star Wars: Kenobi by John Jackson Miller
  • Star Wars: Revan by Drew Karpyshyn
  • Star Wars: Heir To The Empire by Timothy Zahn
  • The Long Earth by Terry Pratchett and Stephen Baxter
  • A Concise Encyclopedia Of The Original Esperanto Literature by Geoffrey Sutton
  • Star Wars: Dark Force Rising by Timothy Zahn
  • Guards! Guards! by Terry Pratchett
  • The Long War by Terry Pratchett and Stephen Baxter
  • The Tarnsman of Gor by John Norman
  • Mistborn: The Final Empire by Brandon Sanderson
  • Mistborn: The Well of Ascension by Brandon Sanderson
  • Bloodtide by Melvin Burgess
  • Mistborn: The Hero of Ages by Brandon Sanderson
  • Elantris by Brandon Sanderson
  • Warbreaker by Brandon Sanderson
  • Bloodsong by Melvin Burgess
  • Record of a Spaceborn Few by Becky Chambers
  • The Painted Man by Peter V. Brett
  • The Desert Spear by Peter V. Brett
  • The Daylight War by Peter V. Brett
  • The Skull Throne by Peter V. Brett
  • The Core by Peter V. Brett
  • The Galaxy and The Ground Within by Becky Chambers
  • Fragile Things by Neil Gaiman
  • A Study in Scarlet by Arthur Conan Doyle
  • Star Wars: The Last Command by Timothy Zahn
  • The Long Mars by Terry Pratchett and Stephen Baxter
  • Night Shift by Stephen King
  • The State of the Art by Iain M. Banks
  • Hyperion by Dan Simmons

Tuto de librojn mi legis ekde la somero-solstico: 34

Librojn mi legantas nun: La Defalo de Hiperiono de Dan Simmons (sola) kaj La Longa Utopio de Terry Pratchett and Stephen Baxter (kun mia koramikino)

Filmoj

Mi ŝategas bonan filmon. Ankaŭ mi ŝategas malbonajn filmojn. La plejmulto da ĉi tiujn mi spektis kun mia koramikino, ĉar mi ekksciis ke mi preferas rigardi televidilon kaj filmojn socie, kontraŭ spekti ilin sole ĉar mi povas spekti tro da multo. Kvankam, mi rigardis sole iom da filmoj dum vendredaj vesperoj. Free Guy (eo: Libera Ulo) estis surprize bona! Preskaŭ konscia de klaso, kaj fakte kritika pri porprofitaj firmaoj. Do tio estas bona. Mia koramikino ŝatis la finon de nia spektadi de “Stelaj Militoj”, kiun mi daŭris per la aldonaj filmoj Rogue One kaj Solo.

Ne estas multe por diri ĉi tie. Ni ne spektis ajn speciajn aŭ dramaj, aŭ en aparta ĝenro. Ni simple ĝuis spekti filmojn. Ho, sed The Mummy (eo: La Mumio) estas unu el da plej bonegaj adventuraj filmoj de ĉiam. Ĝi havas ĉion kaj mi povus spekti ĝin ĉiutage kaj mi feliĉus.

  • Star Wars Episode III Revenge Of The Sith
  • Cats and Dogs
  • Star Wars Episode VI Return Of The Jedi
  • Juno
  • Rogue One: A Star Wars Story
  • Solo: A Star Wars Story
  • Kevin and Perry Go Large
  • Tangled
  • Slums of Beverly Hills
  • Ocean’s Eleven
  • When Harry Met Sally
  • Phonebooth
  • A Simple Wish
  • Tenacious D In The Pick Of Destiny
  • Ghostbusters
  • I Am Mother
  • The Mummy
  • The Mummy Returns
  • Free Guy
  • Don’t Look Up
  • The Terminal
  • School of Rock
  • Castaway

Tuto de filmoj spektitaj: 22

Manĝoj por porti

Plejparte mi forgesis protokoli ĉi tiujn dum la dua duono de 2021! Mi fakte scias ke mi atingis la celon por havi malpli ol ok Manĝojn por porti en la tuta jaro. Sed estis eble du pli da la suŝioj kiujn ni ne rekte protokolis kaj tiam mi forgesis la daton de tiuj. Eble mi traserĉos miajn bankajn protokolojn por ripari miajn proprajn protkolojn!

Dum 2022, ni decidas ke ni celas manĝi ne pli ol ses manĝojn por porti en la tuta jaro. Ĉi tio signifas ke ni povos manĝi unu po dua monato se ni manĝos ebene ilin. Mi pensas ke ĉi tio estas sana kvanto. Kiel antaŭe, ni ne rajtas ajn malfeliĉajn aŭ kolerajn manĝojn kaj ili devas esti sociaj okazoj (kvankam ni malatentis ĉi tiun regulon dum la komenco de 2022 por festi la korekti de mian disertacion).

  • 2021-08-27: Moji Ĉina Manĝo por naskiĝtago de Jack
  • 2021-09-03: Nudo* Suŝio kun Alex por amuzo kaj komforto
  • 2021-12-20: Lucky House Ĉina Manĝo with Alex for antaŭ Solstico amuzo kaj energio poste marŝego.

* “Nudo” estas la nomo de la restoracio en la angla! Ni ne manĝis nude.