Adiaŭ Ubuntu (plejparte)

de je | Permesilo Konstanta ligilo

Mi uzas Ubuntu-on ekde 2008, kiam mi ektrovis la mondon de GNU/Linuks. Mi ne multe ŝanĝis mian distrubuon ĉar mi estis tre feliĉa pri Ubuntu kaj kion ĝi daŭris oferi al mi. Kiam mi estis adoleskulo mi faris tekkomputilon kiu enhavis: Ubuntu 10.04, ‘Hackintosh’, kaj Vindozo 7. Kiam mi iris al universitato kaj akiris novan komputilon (ĉar mia lasta komputilo rompiĝis) mi nur uzis ubuntu tra la tutan tempon. Ĝi estis mia sola sistemo ekde tiam. Kiam mi komencis fari mian majstran diplomon, Open Lab aĉetis min novan maŝino por uzi pri mia laborado. Estis Makintoŝo… kaj mi instalis Ubuntu.

Sed hodiaŭ mi malinstalis Ubuntu de mia ĉefa komputilo kaj anstataŭis ĝin per Debian.

Antaŭ kvar tagoj, mi memoris ke estas la tempo kiam Ubuntu kutime eldonas novan verzion de Ubuntu kun longtempa subteno, kaj ĝi preskaŭ pretas. Mi volis legi iomete pri la nova sistemo kaj traserĉis la reton. Mi trovis ĉi tiun afiŝon (en) en Omg! Ubuntu! por legi. Ĉe la malsupra de la afiŝo estas la ano: “Ho, kaj Fajrfokso nun estas Snap”. Pro amaso da kaŭzoj, mi ne ŝatas la Snap-sistemon. Ĉefe ĉar ĝi kaŭzas la aplikaĵojn esti malrapidaj. Fajrfokso estas unu el miaj plej uzataj aplikaĵoj kaj en la afiŝo, la aŭtoro skribis ke se mi komencus la retumilon ‘malvarme’, kaj tiam ĝi bezonos dek sekondojn por komenciĝi! Laŭ mi, tio estas ne akceptebla en la jaro 2022. Miaj maŝinoj estas bonaj kaj mi ne volas senti ke ili estas el la jaro 2001. Fakte, mi pensas ke mi povus fari la plejparton de mia komputado per maŝinoj el la jaro 2010 ĉar mi provas uzi nur aplikaĵojn, kiuj estas tre malpezaj kaj rapidaj. Sed retumilo estas, malfeliĉe, tre grava softvaraĵo. Ankaŭ, Snap-aplikaĵoj ne uzus la sisteman haŭton kaj la Snap-Fajrfokso ne uzus la kutiman dosierujon por elŝutaĵoj! Ne, ne bonas laŭ mi.

Tempo por ŝanĝo, mi pensis.

Iam, mi ĉiam anticipis la sekvan eldonon de Ubuntu por uzi la novajn eblojn, sed kiel mi pliaĝadas mi pli taksas fortikecon, kaj rapidecon. Mi ne plu feliĉas pri Ubuntu kaj la direkton ke ĝi estas iranta. Mi ne ŝatis ‘Unity’ kiam ĝi estis eldonita, kaj sekve ekde 2015 mi uzis Xubuntu anstataŭ ol la normala Ubuntu. Mi scias ke Unity estis eldonita antaŭ la jaro 2015, sed mi estis tre okupa kaj mi pensis ke anstataŭi la sistemon estus tro multe por mia tempo. XFCE uzas tre malpli da risurcoj. Ekde tiam, mi nur ĝisdatigis la instaladon unutempe po du jaroj, kiam eldoniĝis nova longtempo subtena verzion. Sajne, ke Ubuntu ne plu havas tion, kion mi volas en sistemo.

Kaj hodiaŭ mi do instalis Debian. Por ĉiuj kiuj ne konas, Ubuntu fakte estas el Debian. Mi demandis al miaj kolegoj pri kiuj Linuksa distribuo mi devus uzi, sed mi jam havis du en mia cerbo: DebianArch. Ili rekomendis ke anstataŭ de Arch mi devus uzi Manĵaro kiu estas el Arch similmaniere kiel Ubuntu estas el Debian. Ĉi tiuj (Debian kaj Arch aŭ Manĵaro) estas tre malsimilaj unu al la alia, sed ambaŭ donus al mi la eblecon por havi fortan, fortikan, kaj rapidan sistemon kiu ne havas multon kiun mi ne uzas. Post me legis pri ilin rete, mi decidis elekti Debian.

Estas iom da kaŭzoj kial mi elektis Debian:

  • Ĝi provas uzi nur Liberan softvaron
  • Ĝi funkcias sufiĉe simila kiel Ubuntu, kaj uzas .deb kaj apt-get por instali aplikaĵoj
  • Ĝi estas fortika, kaj mi ne bezonas la plej novan verzion de miaj aplikaĵoj, sed eviti rompojn
  • Ĝi estas produkto de komunumo, ne porprofita korporacio
  • Ĝi sajnis esti pli facila instali ol Arch, kaj mi ne vere konis multe pri Manĵaro por scii kiel uzi ĝin plej bone

La instalado estis ete glita, kaj ne tiel amika kiel Ubuntu; sed glata. Sed pro tio, mi sentis min mojosa kaj kiel mi denove estis 15-jara kaj ludanta pri mia komputilo. Malĝoje, mi devis instali ne liberan softvaron por uzi mian interreton sendrate. Sed post tio, mi havis Debian-an sistemon! Mi elektis instali XFCE denove kaj sekve mi konas kiel agordi la sistemon laŭ miaj ŝatatoj.

Post la instalado mi trovis ke mia uzanto ne estis en la aro de ‘sudo’ kiel en Ubuntu. Kaj mi havis etan problemon pri la ‘Compose Key’; mi ne povis agordi ĝin! La sistema-menu diris al mi ke la klavo estis kiel mi elektis ĝin sed ĝi ne funkciis. Mi traserĉis la TTT-on kaj finfine trovis ke mi povus agordi ĝin per dosiero en la hejmdosierujo. Fakte, mi preferas ĉi tion ĉar nun mi povas sendi mian agordon al miaj punkdosieroj (en). Unu problemo daŭras, la sistemo faras laŭtan pepon foje kiam mi tajpas klavon kiu estas nepermesita. Mi serĉas metodon silenigi ĝin.

Sed mi feliĉas. Mi sentas pli proksime al mia maŝino kaj kiel mi havas pli multe da kontrolo pri mia sistemo denove. Mi ankoraŭ uzas Ubuntu en mia alia komputilo, ĉar mi ĵus viŝis ĝin por instali Ubuntu 20.04 kaj ĝi daŭras esti malpeza kaj rapida. Kiam estos la tempo por ĝisdatigi ĝin; Debian atendos.

Adiaŭ Ubuntu, estis amuza, kaj mi ĉiam havos varmajn memorojn pri nia kuntempo. Vere, vi farigis min esti la homo tio mi estas. Sed ni nun estas tro malsimilaj. Kaj nia interrilato finiĝas. Eble, en la estonteco ni povas reamiki. Ĝis tiam, amuzu vin mem per Snap.