Kiel spekti la Jutubon per la terminalo

  • eo

de je 2022-10-21 | Permesilo Konstanta ligilo

Mi ŝatas la terminalon. Ĝi estas mallaŭta, rapida, kaj terminalaj iloj ofte estas malpezaj kaj efikaj. Ankaŭ, mi ne ŝatas uzi retumilon kiam ne ĝustas. Tio ofte estas ĉar la retpaĝoj estas tro pezaj, estas tro da Ĝavaskripto, kaj ankaŭ retpaĝoj ofte enhavas programetojn por helpi ilin sekvi vin, dum vi retumas.

Sed mi ankoraŭ volas partopreni la mondkulturon. Mi volas spekti filmetojn, legi retpaĝojn, ktp. Sed kiel fari tion sen uzi retumilon? En ĉi tiu afiŝo, mi montros al vi kiel spekti Jutubon sen retumilo. Ja, vi eĉ povos aboni Jutubajn kanalojn sen konto.

Kion mi supozas

Mi supozas la sekvajn:

  • Vi volas fari ĉi tion
  • Vi ŝatas uzi terminalajn ilojn, volas komenci uzi terminalajn ilojn, aŭ vi estas komforta kiam vi uzas la terminalon

Mi uzas GNU/Linukson en mia komputilo. Eble, la instruojn vi povas traduki por uzi la ilojn en Vindozo aŭ Makintoŝo. Mi ne rekomendas tiujn sistemojn, tamen. Specife, mi uzas Debian. La instruoj montros instrukciojn Debianajn. Ekz. apt. Se vi uzas GNU/Linukson, aŭ BSD, mi pensas ke vi povos traduki tiujn por uzi viajn programarojn.

Instali la ilojn

Ni uzos la ilojn sekvajn:

Ĉiu ilo havas ĝian propran taskon, kaj ni aligos ilin en vico por atingi nian celon. Ni instalu ilin:

sudo apt install newsboat mpv youtube-dl

Tre facile, ĉu ne? Ĉiu ilo troviĝas en la Debianaj softvaraj deponejoj. Se vi uzas Ubuntu, aŭ Arĉ-Linukson, vi povos trovi ilin en viaj deponejoj ankaŭ.

mpv

mpv estas ilo por spekti aŭ aŭskulti aŭdvideajn dosierojn. Intencas ke vi uzi ĝin de la terminalo. Se vi havas aŭdvidean dosieron, entajpu la sekvan:

mpv mia-filmeto.mp4

Mojose, sed ne la plej mojoson aferon vi iam vidis, ĉu ne? Provu la sekvan:

mpv https://www.youtube.com/watch?v=RAEFhMm2Y8c

mpv povas montri filmetojn el la reto, inkluzive de Jutubo! Ĉu ni do estas finaj? Ne. Estas pli por lerni.

Nu, mpv ankaŭ estas mojosega ĉar oni povas regi ĝin per la klavaro. Vi ne devos uzi la muson! Se vi uzas terminalon, tio signifas vi povas labori pli rapide, pli efike. Via mano ne devos vojaĝi trans la aeron por atingi la muson.

Ĉi tiu afiŝo ne estas plena instruaĵo por mpv. En via terminalo, legu man mpv por vidi kiel uzi ĝin tre efike. Sed:

f - montri la filmeton per la tutan ekranon
v - tracikli la subtekstojn
o - montri detalojn pri la longecon de la filmeto ktp
p - haltigi/paŭzigi la filmeton
q - ĉesi la montradon kaj fermi mpv

ktp.

newsboat

newsboat estas ilo por legi RSS abonfluojn, kaj Atom abonfluojn ankaŭ. Entajpu en via terminalo, ie:

newsboat

Vi ricevos eraron! Estas ĉar newsboat bezonas retejan adresojn por alporti/legi ilin. Kiam vi instalas ĝin unue, ĝi ne havas iun. Ni aldonu iom da adresoj. newsboat uzas simplan tekstan dosierion por enhavi la adresojn. La dosiero troviĝas en ~/.newsboat/urls. Se ĝi ne jam ekzistas, ni povas kreii ĝin:

mkdir ~/.newsboat && touch ~/.newsboat/urls

Nun, ni aldonu adreson en la dosierion. Uzu vian pli ŝatatan tekstan redaktilon por tio. Je ĉi momento, ni nur bezonas solan adreson, sed ĝi devas esti RSS aŭ Atom abonfluo. Uzu mian, se vi volas. Aldonu la sekvan en la dosierion, kaj konservu ĝin:

https://mrshll.uk/eo/rss.xml

Nun, ni povas uzi newsboat. Entajpu newsboat denove. Vi vidos en via terminalo la interagadan fasadon de newsboat. newsboat havas tri fasadaĵojn; listo da abonfluoj, listo da afiŝoj por abonfluo, kaj la fasado por legi la afiŝon. Denove, ni regas newsboat per la klavaro (ĉar ĝi estas terminalo ilo…). En la listo da abonfluoj, vi povas marki abonfluon per la sagoklavoj (supre kaj malsupre). Por venigi novajn afiŝojn, klavu r sur abonfluo. Facile, ĉu ne? Klavu R por venigi la tutan aron da abonfluaj afiŝoj. Kiam vi havos afiŝojn en abonfluo, vi povas eniri la listo per la ĉaretreveniga klavo (en: Enter aŭ Return). Por eniri afiŝon, la sama klavo. Por reveni supren laŭ la fasadojn, klavu q. Vi povas eliri newsboat per q kiam vi estas en la listo da abonfluoj.

Se vi volas ke newsboat tuje ĝisdatiĝas kiam vi malfermas la ilon, vi povas entajpu newsboat -r en via terminalo. Se vi volas ĝisdatigi la afiŝarojn sen malfermi newsboat, vi povas entajpu newsboat -x reload.

Por redakti la liston da adresoj kiam vi estas en newsboat, klavu E. newsboat malfermos vian defaŭltan tekstan redaktilon.

Vi lernos pli pri newsboat en sekvajn sekciojn de la afiŝo.

youtube-dl

youtube-dl estas ilo por elŝuti filmetojn de Jutubo en vian komputilon. Fakte, vi povas uzi ĝin elŝuti filmetojn el multajn retejojn, sed kutime oni uzas ĝin por Jutubo. Ĝi estas tre, tre, facila:

youtube-dl https://www.youtube.com/watch?v=RAEFhMm2Y8c

Kaj vi elŝutos la filmeton!

youtube-dl enhavas multajn agordojn. Vi ne bezonos ilin por ĉi tio instraĵo, sed la ilo estas tre potenca. Tamen, gravas ke vi memoru: sen agordate, youtube-dl elŝutos filmetojn al la loko kie vi nun estas en via terminalo kiam vi komencos ĝin.

La plej bona tasko estas legi man youtube-dl. Ĝi enhavas ĉion, kion vi bezonos post ĉi tiu afiŝo por pli sperte uzi la ilon.

Agordi la ilojn por kunlabori

Nun ke ni havas niajn ilojn, kaj povas uzi ilin aparte; estas la fojo por aligi ilin por atingi nian celon. Ni faros:

  1. Aboni Jutuban kanalon per newsboat
  2. Spekti la filmetojn rekte per mpv sur la komputilo, sen retumilo
  3. Diru newsboat uzi youtube-dl por ke ni povas elŝuti filmetojn kiel fona procezo

Aboni Jutuban Kanalon per newsboat

Vi konas nune ke newsboat povas aboni abonfluojn en la RSSa formo. Sed ĉu vi scias ke Jutubo sekrete havas RSSajn abonfluojn por kanaloj? Mi ne sciis tion ĝis antaŭnelonge. Por funkcigi ĉi tion taskon, ni bezonas scii la channelID por nia Jutuba Kanalo. Trovu filmeton de la kanalo de via elekto. Nun, per via retumilo, inspektu la fonton de la paĝon.

Estas multe da teksto, eĉ se vi estas programisto! Sed, bonŝance, la retumilo povas traserĉi la fonton por tion, kion ni volas. Uzu la serĉilon por channelID. Vi volas trovi ion kiel la sekvan:

<meta itemprop="channelId" content="UC5UAwBUum7CPN5buc-_N1Fw">

La tekstaĵo en la content="" estas tion, kion ni volas. Nun, kopiu tion kaj aligi kunigi ĝin al la sekvan:

https://www.youtube.com/feeds/videos.xml?channel_id=

Nun vi havos adreson kiel ĉi tiu:

https://www.youtube.com/feeds/videos.xml?channel_id=UC5UAwBUum7CPN5buc-_N1Fw

Tiu estas la adreso de la RSS abonfluo por la kanalo! Se vi enmetis ĝin en newsboat, newsboat povas kompreni ĝin. Se vi ĝisdatigi la afiŝojn, newsboat venigos la plej lastajn filmetojn por vi.

Bonege. Sed, kiel spekti?

Agordi newsboat por spekti Jutubajn filmetojn per mpv

Se vi malfermos la “afiŝon” por la Jutuba filmeto en newsboat, vi vidos ion kiel la sekvan:

newsboat 2.21.0 - Article 'LINUX is BETTER than macOS in these 5 areas!' (0 unread, 16 total)
Feed: YT | The Linux Experiment
Title: LINUX is BETTER than macOS in these 5 areas!
Author: The Linux Experiment
Date: Wed, 12 Oct 2022 18:07:59 +0100
Link: https://www.youtube.com/watch?v=8yjW-kMivWQ

Tio estas ĉar la afiŝo nur enhavas la dataojn pri la aligiloj por la kanalo kaj la filmeto; ne estas plenan afiŝon. Nun estas tiam, kiam ni agordos ion mojose.

Rigardu la malsupran de la terminalo. newsboat diras al vi, ke vi povas klavu o por malfermi la afiŝon per retumilo. Se vi faras tion nun, vi probable malfermos la retpaĝon por la filmeto per Firefox aŭ via preferata retumilo. Tio estas bone, sed ne estas tion, kion ni volas fari.

Fakte, vi povas agordi newsboat uzi ian ajn programaron kiel “retumilo”. Ni do agordos ĝin uzi mpv. Aldone, ni povos agordi newsboat ŝanĝi tion kion ĝi uzas kiel retumilo dum ni uzas ĝin, per la klavaro. newsboat uzas agordan dosieron, kiu troviĝas en ~/.newsboat/config. Se la dosiero ne jam ekzistas, kreu ĝin kaj malfermu ĝin per via teksta redaktilo. Enmetu la sekvan:

macro v set browser "mpv %u"

Ni ĵus aldonis makron al newsboat. Kiam vi legadas newsboat, vi povas komenci instrukciojn, ni simple aldonis instrukcion (makron) por ke ni povas ŝanĝi la retumilon dum ni uzas newsboat. La v estas la klavo por la makro. Mi uzas v ĉar en la angla, v estas la unua litero de la vorto “video” (eo: video). Vi povas uzi f, por signifi “filmeto”, se vi volus. La %u signifas la adreson, kiun mpv transigos al la programaro kiam vi malfermos la adreson.

Konservu la dosieron kaj remalfermu newsboat. Vi povas uzi la makron ĉie en newsboat. Unua, vi devas klavu , por diri al newsboat ke vi nun entajpos makran klavon. Nun, klavu v (aŭ f aŭ vian propran klavon). Trovu “afiŝon” (filmeton) por spekti. Nun vi povas klavu o en ĝi, por malfermi mpv kaj spekti la filmeton!

Bonege! Nun ni povas spekti Jutubajn filmetojn per la terminalo. Sed… estas tre malrapide, ĉu ne? Se la filmeto estas longa, ni atendos longe kaj ofte ni devas paŭzigi ĝin por ke mpv povas elŝuti pli. Se vi similas al mi, vi volas spekti filmetojn tute, sen interrompiĝoj.

Agordi newsboat por elŝuti Jutubajn filmetojn per youtube-dl

Mi ŝatas spekti tutan filmetojn kiam eblas. Pro tio, mi elŝutas ilin per youtube-dl. Ni povas agordi newsboat uzi youtube-dl, same kiel ni agordis ĝin uzi mpv. Poste, ni povas spekti ilin per mpv ĉe fojon ni volas. Aldonu novan lineon al ~/.newsboat/config por ke la dosiero aspektas kiel la sekvan:

macro v set browser "mpv %u"
macro y set browser "youtube-dl %u --embed-subs >> ~/Videos/youtube-dl/youtube-dl.log &"

Tiu lineo estas pli malsimpla ol la antaŭan. Ni inspektu ĝin. Ni komprenas macro y set browser "youtube-dl %u"; estas la simila ol la lineo por mpv. --embed-subs ne estas nepra. Mi ŝatas filmetojn kun subtekso, se vi ne bezonas havi ĝin se vi ne volas. >> estas Baŝa “dukto” (en: Bash Pipe). Normale, la terminalo montrus la rezultojn de youtube-dl sur la ekrano. Se tio okazus, ni atendas kaj spektas tekston la tutan tempon dum ĝi elŝutas la filmeton. La >> diras al Baŝo por ke ĝi enmetu la mesaĝojn en la dosierio ~/Videos/youtube-dl/youtube-dl.log. Simple, ĉu ne? Fine, la & signifas ke la programaro komenciĝos kiel fona procezo – ni povas daŭri legi afiŝon per newsboat dum ĝi elŝutas la filmeton.

Nu, ĉu vi memoras ke youtube-dl ĉiam elŝutos la filmeton al la lokon kie vi estas en la terminalo? Se vi uzas youtube-dl kiel ĉi tiu nune, ĝi elŝutos la filmeton en la dosierujon ~/.newsboat. Laŭ mi, tio ne estas ĝuste por mia bezonoj. Ankaŭ, mi elŝutos multajn filmetojn; mi volas ordigi ilin!

Ni agordu youtube-dl. Simile al newsboat, youtube-dl havas agordan dosieron. Ĝi troviĝas en ~/.config/youtube-dl/config. Malfermu ĝin per via teksta redaktilo. Aldonu la sekvan kaj konservu:

-o ~/Videos/youtube-dl/%(channel)s/%(upload_date)s_%(title)s-%(id)s.%(ext)s

Tre malsimpla lineo, ĉu ne? Ni inspektu. -o estas agordo vi povas uzi kiam vi komencos youtube-dl en la terminalo ekz youtube-dl https://www.youtube.com/watch?v=8yjW-kMivWQ -o [AGORDOJ ĉi tie]. La -o agordo diras al youtube-dl kie, kaj kiel, konservu la filmeta dosiero. Mi ŝatas konservu ilin en la dosierujo ~/Videos/youtube-dl. Bone? Nun, la sekvaj aferoj estas ŝablonaĵoj por diru al youtube-dl kion nomigas la dosierojn. Vi povas legi pli tiujn per man youtube-dl. Mi volas ke la filmetoj troviĝas en dosierujo nomiĝas kiel nomo de la Jutuba kanalo, kaj la filmetaj dosieroj nomiĝas kiel la dato, kaj la nomo de la filmeto el Jutubo.

Kiam vi konservis la dosierion, vi finfaris la taskojn. Nun, vi povas:

  • Aboni Jutubajn kanalojn per newsboat
  • Uzi newsboat kaj mpv por rekte spekti mallongajn filmetojn
  • Uzi newsboat kaj youtube-dl por elŝuti filmetojn kaj spekti ilin per mpv kiam vi volas.

Resumo

En ĉi tiu afiŝo mi diras al vi kiel uzi ilojn en la terminalo por spekti Jutubon sen retumilo. Se vi similas al mi, vi volas komputi bone, kaj uzi la ĝustajn ilojn. Se vi spektas Jutubon per ĉi tiuj iloj, vi ne devos havi konton, aŭ spekti reklamojn. Ankaŭ, eblas ke via komputilo dankos vin ĉar ĝi povas funkcii pli rapide sen la Ĝavaskripto en la retumilo!