Antaŭ ne longe, mi aldonis plurajn afiŝojn kiuj enhavis iom da ligiloj. Mi ŝatis fari tion, sed mi sentas ke la blogo estis fariĝanta manbonorda. Mi do kolektos ligilojn en ĉi tiu paĝo. Ilin mi daŭros kolekti grupe, por daŭrigi sencon de tempo. La afiŝoj ankaŭ daŭros, sed mi kopios la enhavojn ĉi tie. Ankaŭ mi movis mian liston de blogoj esti ĉi tie.
Listo de blogoj
Ĉi tiuj estas la retejoj kie mi ŝatas iri kaj legi aferojn en la TTT. Mi konas iom da la homoj kvankam la alioj estas rethomoj kiu havas blogojn ke mi legas. Neniom da ili petis esti sur ĉi tiu listo. Ankaŭ devus esti evidente ke mi ne aprobi ĉion ili diras aŭ faras. Mi legas la blogojn ĉar ili farigas pli aferojn ke mi ŝatas ol ne.
- Ana Rodrigues
- Angelika Strohmayer
- Anna Havron (mostly Analog Office)
- Brett & Kate McKay
- Charlie Owen
- Colin Walker
- Cygnoir
- Drew Devault
- Heydon Pickering
- Jeff Huang
- JR
- Kimberly Hirsh
- Libera Folio
- Max Böck
- Maggie Appleton
- Mike Dent
- Phil Lord
- Robert Nielson
- Rosie Bellini
- Rhiaro
- Ruben Schade
- Scivolemo
- Scott Nesbitt (mostly The Plaintext Project)
- Verbavolant
Ligiloj
Ĉi tiuj ligiloj estas nur en Esperanto, plejparte. Estas ligiloj en la angla en la angla paĝo.
2023-03
Mi ne retumas esperante tre ofte. Pardonu. Mi havas nur solan ligilon por vi.
- Esperanto-Literaturo – simpla, HTMLa, listo da Esperanto-literaturo. Mi uzos ĉi tiun paĝon tiam kiam mi volas trovi iun por legi.
2021-11
- Vintro – poemo de Kalocsay. Ĉi tiu estas la unua poemo el li kiun mi legas kaj mi vere ŝatis ĝin. Bela.
- La sekretoj de veneno – bonega afiŝo pri kiel malsimilaj venenoj funkcias. Mi nur lastatempe trovis ‘Scivolemon’ sed jam mi ne povas halti legi la retejon! La esperanto en la afiŝoj estas perfekta por mi kaj mi facile komprenis la tutan afiŝon. Ĉi tiu estas kiel la scienco devas verkita!
- Ĉu la EU-burokrataro batalas kontraŭ Esperanto? – mi ne ŝatas la EU-on kiam mi havas la plej bonan humoron. Mi ne eksplicite partoprenas en la Esperantujo (krom per verkantas afiŝojn?), sed ĉiam ŝajnas al mi ke la EU tre malamas Esperanton. Mi ne mirus se la EU estus batalanta kontraŭ Esperanto. Ĉi tiu afiŝon estas bona por legi.
2021-10
- Tri hajkoj – malnova afiŝo en la Esperantujo sed mi nur laste trovis ĝin. La blogo, “Akvosfero”, estas en Esperanto ankaŭ.
- La Civito minacas procesi kontraŭ mi – plia el Robert Nielson, de Teo kaj Libroj. Pri kiel la Heroldo Komunikas kaj kiel ili skribis pri li. Per ĉi tiu afiŝo, mi eltrovis la “Esperanto Civito”. Mi ne certas se ili estas malbonaj homoj aŭ ne, sed la HeKo ne sajnas esti afabla!
- Forpasis la redaktoro de Kataluna Esperantisto – mi provas legi Liberan Folion semajne, kaj mi rimarkis ĉi tiun ĉar mi legis la antaŭan afiŝon kaj mi ŝategas la Katalunistojn. Estas malfeliĉe, sed eble nun mi legos pli pri ŝi!
2021-09
- Oni devas savi la Esperantan heredaĵon – El la novaĵo pri la vendo de la UEA konstruaĵo, mi trovis ĉi tiun afiŝon je Libera folio tre interesa. Estas pri la arkivo de esperantaj verkoj kaj ilia estonteco
- Recepto por Vegana Hagiso – Kvankam mi ne estas vegano, ankaŭ mi ne manĝas viandon. Do, bonvolu ĝuu ĉi tio varmigeblan recepton por preparu vin antaŭ la vintro!
- Al mia fratineto: Letero pri la seksvivo by Felix Ortt – Ĉi tiu kaptis mian okulon kiam mi estis rigardanta tra Gutenberg por trovi esperantajn librojn. Unue, mi pensis ke mia esperanto estis malprava; kial oni skribus al sia fratino pri la sekso? Ĉu mi legos erotikan konfeson pri incestaj deziiroj? Mi ne pensis ke mi volus legi tion! Sed ne. Mi nur legis kelkajn paragrafojn antaŭ mi malatentiĝis pri alia afero en la tago, sed mi pensas ke ĝi estas pri seksaj etikoj. Versŝajne, la etikoj estas tre eksdata. Sed pro la titolo estas amuza mi pensas por disdoni ĝin!
2021-08
- Eugène Lanti, la sennaciisto – tre interesa afiŝo pri Eugène Lanti; Anarkiisto kaj Esperantisto. Mi estas Komunisto mem, sed estas afable legi ion pri la movado de Esperantistaj Laboristoj, kaj ne-liberalismaj politikoj en Esperanto.
- Duolingo kaŭzis disputojn inter la Jidistoj – interesa afiŝo pri Duolingo kaj la Jidan. Mi ne certas kial mi ĉiam vidas aferojn pri la jidan en la Esperantujo, sed mi scias ke la du lingvoj estas interrilataj. Iel, ĉi tiu estas bona legado.
- La Sekreta Skandolo – malfeliĉa kaj ŝoka afiŝo pri skandalo en TEJO, kie la estraro kaŝantis la agadojn de unu el siaj anoj kiu ĝenadis virinojn en la organizacio.