Korfratino

  • eo

de je 2021-11-09 | Permesilo Konstanta ligilo

Estas multaj kaŭzoj por ŝategi Esperanton. Unu el miaj, estas kiel oni povas fari novajn vortojn el radikoj por esprimi senton kiu ne havas vorton en la angla. Mi ŝatus diri al vi pri vorto ke fariĝas grava al mi.

Multe da homoj diras aferojn kiel “familio estas pli ol nur sango”, aŭ aliaj similaj sentoj. Estas vere. La nuklea familio kun viro, virino, kaj du kaj duono infanoj estas fabrikaĵo de kapitalismo (legu vian Engels). Kiel Marksisto, my ankaŭ kredas ke la kerna parto de nia idento estas el nia laboro. Pro ĉi tiu, mi preferas diri ke “familio estas agado”. Laŭ mi, ĉi tiu donas al ni difino kiu ne zorgas pri la dimensio aŭ enhavo de la familio de oni; sed nur zorgas pri kiel vi familigas (la ebleco fari la vorton familio al verbo estas alia kaŭzo kial mi ŝategas Esperanton!).

Ĝis lastatempe mi ne aparte estis intima kun mia nuklea familio. Mi amis ilin plejparte, sed mia vivo ne renkontis iliajn multe. Mi multe kreskas en novan viron dum la lastaj dek jaroj kaj ili ne vidis multe da tio. Bonsanĉe, mi havas multe da amikoj kiuj kolektive faras mian familion. Sed estas unu el ĉi tiuj homoj kiuj kondutis kiel fratino al mi dum multaj jaroj. Kiam mi depresiis, kaj tra mia PhD, ŝi estis tie. Ŝi kontribuis al miaj venkoj kaj vartis min poste miaj malvenkoj (mi havas multe da malvenkoj…). Vere, mi ne estus la viro mi estas hodiaŭ se mi ne havis ĉi tiun homon! Kaj estas eble unu pli homo kiu mi priskribus ĉimaniere. Kaj sekve, mi volas vorton por akurate priskribi niaj rilatoj. La vorto mi pensas plej bone priskribis la senton estas “Korfratino”.

En Esperanto, la vorto por la homo kiu vi kune havas amrilaton estas “Koramik[in]o”, el la radikoj “Koro” kaj “Amiko”. Mi ŝategas tion! Originale mi pensis ke la vorto estus “Amamiko”, el “Amo”, sed mi povas vidi kiel tio ne estus facile diri aŭ legi. Mi volas uzi la vorto “Korfratino” por priskribi la virinojn kiuj mi amas kiel fratinoj. Espere, estas evidete ke ĉi tiu ne signifas ke mi havas romantikan interligon kun mia fratino!

Sed kial? Kial ne uzi nur “fratino”, se la familio estas agado? Du kaŭzoj. Unua, en la angla estas la termino “Blood Brother (en)” (eo: Sanga Frato). Du viroj, ne rilatas per nasko, kiuj ĵuras fideleci al unu la alia. Mi volas esprimi similan senton sed, ne tiel drama! Nenioj fidelecoj estis ĵuritaj, sed ligiloj estis faritaj. Dua, la ĝojo de Esperanto estas la eblo por espremi kion vi volas kaj ankaŭ estanti klare. Kapti ambaŭ la belon de la sento, kaj la utilecon de la penso; mi miras pro tio.

Do, dankon al miaj korfratinoj kiuj donas tiel multe al mi.