← Hejmen

Kontakti

Modifikiĝis: 2024-01

Ĉi tiu paĝo enhavas la metodojn kiujn vi povas uzi por ekkontakti min, se vi volus fari. Mi surbazis la paĝo el la simila paĝo de rhiaro. La metodoj sekvas enorde de mia pliŝateco; mian plej ŝatatan metodon vi vidos unue.

Resumo:

Eblas ke mi ne resondi tuj al vi. Mi ne portas la telefonon en mia poŝo kaj mi ofte silentigas ĝin. Kutime vi ne devos atendi longe por mi respondi, sed ne estos tuj ankaŭ.

Per retpoŝti

Retpoŝto estas mia plej ŝatata metodo por ricevi mesaĝojn. Plejparte, mi vidos retpoŝton per miaj komputiloj, sed mi povas atingi miajn proprajn kontojn per mia poŝtelefono. Mi ne povos legi porlaborajn repoŝtojn per mia poŝtelefono.

Se vi volus kontaki min, eĉ nur por saluti: uzu la retpoŝtadreson malantaŭan. Mi devis kompliki ĝin en la retpaĝo ĉar mi estis ricevanta amason da SPAM. Se vi uzu la terminalon kun ĉi tiu instruaĵo, ĝi presos la adreson ĝuste. Por homoj kiuj estas normaj… uzu mian nomon (matt) je la adreso de ĉi tiu retejo (mrshll.uk)

printf "%s@%s.%s\n" matt mrshll uk

Mi havas publikan ĉifroŝlosilon por ricevi ĉifritajn mesaĝojn. Troviĝas je la ligilo malantaŭe:

12BA A1E9 2721 A29C 0A64  4947 E78D 937F 2B5D AEFA

Per telefoni kaj SMS

Mi ŝatas kiam miaj amikoj telefonas min, do vi povas atingi min per telefoni se vi havas mian numeron. Vi povas telefoni por babili, kontroli ion kun/per mi, sciigi min pri io ktp.

Verŝajne ke mi ne tuj vidos ke vi telefonadas min. Kiam mi estas hejme, mia poŝtelefono loĝas en tirŝranko sur mia labortablo, kaj kiam mi survojas ĝi restas en mia dorsosako. Ankaŭ ĝi ĉiam estas silenta. Ĉi tiu signifas ke eblos ke mi maltrafos la vokon, sed mi klopodos retelefoni vin kiel eble plej baldaŭ. Se vi nur volis babili kun mi, bonvolu mesaĝi min per alia kanalo por sciigi min ke ne estis grave kaj mi telefonos ĉe pli bona fojo.

Ankaŭ, eblas ke mi ne respondus ĉar mi ne sentas min tre babilema. Se mi jam renkontiĝis kun tro da homoj laste, estas laca, aŭ simple bezonas iom da tempo por mi; mi ne respondos al la vokon. Se tio okazus, mi sendos al vi mesaĝon por sciigi tion.

Se mia telefono ne rekonas la numeron, ĝi ŝanĝas la kurson de la voko al mia voĉmesaĝujo. Bonvolu enmeti mesaĝon kaj mi respondos al vi ĝuste.

Bonvolu, ne doni mian numeron al iu alia krom de estas tre grave, aŭ vi jam kontrolis per mi.

Per tekstmesaĝi (SMS)

Se vi havas mian numeron, ankaŭ estas bone por sendi min tekstmesaĝon aŭ SMSaĵon. Ĉi tiajn mesaĝon nur troviĝas en mia poŝtelefono kaj sekve la kutomojn pri telefoni min ankaŭ veras.

Ĝenerale, mi nur respondas al tekstmesaĝajn kiuj estas el geamikoj aŭ familianoj, sed kutime nur tiuj kiuj havas mian numeron estas tiuj homoj. Se vi ricevos mian numeron de iu alia, aŭ vi ricevis ĝin de mi antaŭ pluraj jaroj; bonvolu sciigi min pri kiu vi estas kaj kiel vi ricevis la numeron por ke mi ne pensas ke la mesaĝo estas spamaĵo.

Denove, bonvolu ne doni mian numeron al iu alia krom de estas tre grave, aŭ vi jam kontrolis per mi.

Mi ne tre ŝatas uzi SMS/tekstmesaĝi por babili dum longtempe aŭ sendi tre longajn mesaĝojn. Se tio okazus, eblas ke mi demandus pri la ebleco por telefoni aŭ porti la babilon al alia metodo. Ne estas problemo se vi ne volas, kompreneble.

Per tujmesaĝi

Mi prefas ricevi retpoŝtojn ol tujmesaĝojn.

Mi havas kontojn kun tujmesaĝiloj nomiĝas Signal kaj Telegram, kiuj scias pri mia numero. Se vi scias mian numeron aŭ mian uzantkonton; vi povas sendi al min tujmesaĝon per ili.

Mi havas kaj Signal kaj Telegram en mia poŝtelefono sed retaliro ofte mankas al mia poŝtelefono, kaj la poŝtelefono fakte vivas en tirkesto aŭ dorsosoko. Pro tio, mi ne ofte respondos tuj. Mi ĉefe uzas mian komputilojn por mesaĝi per Telegram kaj Signal, kaj mi kontrolas ilin unu aŭ du fojoj po tago se mi laboras.

Mia rilatoj kun Signal kaj Telegramoj estas streĉitaj, kaj mi ne tute fidas ilin pro pluraj kialoj. Mi ankoraŭ uzas ilin por paroli al amikoj kaj familanoj, ĉar ili ne estas Whatsapp kaj ili ja estas pli bonaj SMS por paroli longe. Ankaŭ mi povas uzi ilin per mia komputilo. Ankaŭ, estas tre malfacile por konvinki amikojn kaj familianojn sendi min retpoŝton ol SMSojn aŭ tujmesaĝojn. Do ĉi tio estas mia kompromiso.

Whatsapp, Slack, kaj Discord

Mi devas skribi pri ĉi tiuj ĉar ili estas tutmondaj iloj.

Mi nepre ne uzas, kaj mi neniam uzos, Whatsapp. Meta propras ĝin kaj ne estas FLOSS, kaj ĝi neniam estos en mia poŝtelefono.

Miaj klientoj iufoje demandas ke mi uzas Slack por paroli kun ili aŭ partopreni diskuton. Kiam ĉi tio okazus, mi aliĝas ilian Slack kanalon aŭ servilon, per mia labora retpoŝtadreso. Mi ne instalas Slack en mia komputiloj aŭ poŝtelefono; mi nur ricvevos atentigojn per retpoŝto. Signifas ke mi vidas la atentigojn nur kiam mi legas mian retpoŝton.

La enretumila-ilo por uzi Slack ne estas tre bona. Ĝi uzas tro da RAM kaj CPU. Se vi estas unu el miaj klientoj, kaj ni jam estas filmtelfonantaj kaj skribantaj kune en dokumento; mi ne malfermas Slack ĉar ofte ĝi rompus mian komputilon. Mi kontrolos nian Slack tuj tiam kiam ni finiĝas pri la filmtelefoni.

Mi ne uzos Slack pri laboroj senpagaj, krom se nehaveblas alia elekto. Mi ankoraŭ ne renkontis tiajn okazon, kaj sekve mi ne konas mian limon pri tio.

Mi ne uzas Discord kaj mi dubas ke iam mi uzos ĝin.

Per mesaĝi en sociaj retejoj

Mi ne troviĝas en la pli kutimaj sociaj retejoj. Mi ne plu havas — aŭ neniam havis — kontojn en Facebook, Twitter, Instagram, Snapchat, Reddit, aŭ LinkedIn. Mi ne farigos konton nur por vidi vin tie. Dankon al vi por via komprenado, kaj ni povas babili per alia metodo.

Mi fakte havas iom da kontoj en pluraj lokoj tra Fediverso sed ne uzu tiujn ejojn por provi mesaĝi min; mi nur uzas la kontojn por partopreni difintajn komunumojn. Mi propras @mrshll1001@mastodon.social kiel mia publika konto en la Fediverso, sed mi ne ensalutas. Se vi krize klopodas mesaĝi min, vi estas libera por provi mesaĝi min tie, sed bonvulu provi la aliajn metodojn antaŭe.

Denove, sociaj retejoj ne estas la plej bonmetodo por mesaĝi min.