Arbaro

de je 2022-02-07 | Permesilo Konstanta ligilo

Arbaro Malnova sed ĉiam juna, densa sed neniam ferma. Zorganto de tero, kun radikoj kunligadas la grundon, Amoranto de etoso, kun folioj utiligadas la sunon. Kiu sentas kaj la ĉielon kaj la kernon, la marŝadon de epokoj, kiu nur bezonas spacon, lumon, kaj estimon. Sed kiu nun timas la homon, la hakilon, la ĥemiaĵon, tamen daŭras donadi de sia korpo; spiron, ŝirmon, vivon mem. Kiu ŝatus vidi tempon por dissemi denove, reakiri la ekvilibron, Kaj vivadas kun ni kune.