2022 Somera-Solstico Recenzo

de je 2022-06-30 | Permesilo Konstanta ligilo

Ŭoŭ. La lastaj ses monatoj estis tre intensaj. Entute, ili ne estis tiel malglataj kiel la ses monatoj inter la lasta somero kaj la vintra solstico en 2021, tamen multe okazis.

Mia koramikino kaj mi komencis la vojon por prepari nian apartamenton por vendi, kaj serĉis novan hejmon. Ni devis pensi pri niajn estontecajn planojn pri havi infanojn, ni do devis serĉi domon kiu havus spacon por idoj. Ĉi tio estas timiga iomete, sed ankaŭ estas ekscita. Rilate al tio, ni ankaŭ spertis amason da sanaj aferoj. Tio estis nova sperto al mi. Ŝajne ke ekde mi fariĝis 30a dum Oktobro 2021, mia korpo decidis ke ĝi igas min senti ĉiun malbonan trakton dum la jaroj! Estis diagnozita ke mi havas iom da cerbaj-aferoj kiuj ŝanĝas kiel mi vidas min mem kaj laboras kun mi mem. La tuto de tioj aferoj okazantaj sinkrone donis al ni iom da streĉado, sed ankaŭ igis nin esti pli forta ol ni estis antaŭe. Ankaŭ mi malrapide fariĝas pli intima al mia familio, post la malo ekde dek jaroj.

Mi ankaŭ sendis mian ŝanĝojn pri mia disertacio, kiuj estis akceptitaj. Mi kolektis mian diplomon dum Aprilo, pli frue ol mi anticipis. Mia ŝanĝita disertactio ankoraŭ estas enreta. Mi ne farigis alidirekton por dr.mrshll.uk, tamen oficiale mi nun estas Doktoro Mrshll. Ankoraŭ sajnas strange al mi.

Nia kato (malgoje ŝi ne plu estas katido!) ankoraŭ donas egale al ni gojon kaj fruston. Pro la suno aperas ĉirkaŭ je 0400, ŝi decidas ke tio estas bona tempo por komenci salti sur niajn kapojn matene.

Entute, mi sentas tre bone pri la lasta duona-jaro. Ankoraŭ, ŝajnas ke mi havas multon por fari kaj ke ni apenaŭ ricevas momenton antaŭ ni malfermis novan taskon aŭ “cirklo” en mia cerbo. Tamen: ni vendis nian apartmenton sukcese kaj trovis novan hejmon; ni plifortigis nian interrilaton; mi komprenas pli pri mi mem kaj mia cerbo, kaj mi pli atentas mian korpon; mi estas pli intima ol mia familio; kaj mi finfine havas mian PhD kaj povas ne pensi pri ĝi.

Espere mi tute povas ĝui la someron antaŭ venas la vintro.

Ĉefaj Okazoj

Amuzaĵoj

Mi kreskigis pli amuzaĵojn dum la lasta duona-jaro. Mi ankoraŭ lernas Esperanton, kaj mi gimnastikas tage, sed nia Marŝado fariĝas pli malsimpla, ofta, kaj pli granda parto de nia vivo kune.

Aldone al tiuj, mi komencas verki kree kaj ankaŭ mi revidis komputadon kiel afero por amuzigi min. Mi ricevas onde energion pri tiuj, sed mi ĝuas multe ilin.

Esperanto

Mi daŭras lerni kaj plifortigi mian scion de Esperanto, tamen malpli rapide ol antaŭe. Mi ankoraŭ havas motiviĝon por lerni la lingvon, sed mi ne plu sentas senson urĝan. Esperanto simple estas parto de mi kaj kion mi vivas. Tio estas bona.

La plejparto da la aplikaĵoj en mia poŝtelefono estas en Esperanto nun, kaj mi taglibras per Esperanto. Tio signifas ke mi legas kaj verkas/skribas tage per la lingvo. Mi ankoraŭ uzas tage la popularan retan ilon, kaj mi nur devas kompletigi plurajn lecionojn por mi fini la kurson je nivelo kvin. Post mi faros tion, mi anstataŭigos mian uzon de la kurso per iom da tagaj taskoj por legi kaj skribi. Mi pensas ke mi nur revenos al la ilo por praktiki. Ankaŭ mi notas novajn vortojn en Anki, kaj tio fakte helpas min lerni vortojn. Ne estas tuta rimedo, sed estas bone uzi.

Vi povas vidi en la protokoloj, ke mi legis Esperantan libron — Fajron sentas mi interne. Mi vere ĝuis ĝin kaj mi ŝatas ke ĝi nur povas esti legata esperante. Mi elŝutis aliajn Esperantajn librojn sur mia bitlegilo, inkluzive de fama malpermesita traduko de Hari Potero. Sed mi ankoraŭ ne povas voki la energion por legi tutan libron. Mi celos legi unu Esperantan libron po ses monatoj, eble.

Gimnastiko kaj Kurado

Gimnastiki kaj Kuri estas iom da miaj plej ŝatataj aferoj, kaj partoj de mi. Tamen, mi malpliboniĝas laste, pro vundoj kaj lacegeco.

Pri gimnastiki por plifortigi min, mi devas halti fari Proksimajn Puŝlevojn pro la vundo en mia maldekstra ŝultro. Mi ne povis vidi Fizioterapiiston ankoraŭ, sedla vundo tre doloras al mi. Mi povas fari bone normajn puŝlevojn, kaj mi uzas la tempon por plibonigi pri tio.

Pri kuri, mi ne povis kuri 10k-an dum iom da tempo pro malsaneco kaj malordigo. Nuntempe, mi kuras iom da 5k-ajn por resanigi min mem. Mi baldaŭ kuros 10k-an. Estontece, mi volas pligrandigi kiel fari mi povas kuri sed mi pensas ke mi devas kunlabori kun trejnisto por fari sane tion.

Entute, mi devas ŝanĝi miajn kutimojn ĉar mi stagnas. Mi devas vidi fizioterapiiston pri mia ŝultro, sed ankaŭ mi ekinteresiĝas pri la ideo de hibrada ekzercado. Por tio, mi dividus mian fortecan kutimon trans du tagoj, kaj fari gimnasktikojn kaj kuri tage. Mi ne fartis tion pasintece ĉar mi pensas ke mi povus ekzerci tro multe; sed mi ne estas faranta mian plej bonon nun. Eblas ke hibrada kutimo estus bona por helpi min. Tamen, mi devus kunlabori kun trejnisto; mi ne povas fario ĉi tion sole.

Mi ne enskribas miajn nombrojn en ĉi tiu afiŝo ĉar ili estas la sama kiel laste.

Marŝado kaj Esplorvojaĝado

Mia koramikino kaj mi vere ĝuis marŝi ĉi tiu duon-jaro. Ekde mi laste skribis, ni faris pli ol duonon da la marŝoj en nia libro, faris niajn proprajn marŝojn, kaj lernis multe pri kiel legi mapojn kaj navigi. Ni eĉ kondukis arojn de niaj amikoj trans la montetoj.

Plejparte, ni marŝis en Nortumberlando, tamen ni ankaŭ esploris iom da la Jorkŝiraj Valetoj kaj Teesdale. Estas vere ke ni konfidas nin iri senlibron, sed ni estas havantaj tiel bontempon per nia Nortumberlanda libro ke ni fakte aĉetis alian pri County Durham.

Mi ankoraŭ pensadas pri kiel ciferigi la marŝojn, aŭ se estus inde por fari tion. Unu avantaĝo de la fizikaj librojn, estas ni skribis en ilin. Sur la pinto de kiu marŝo ni skribis la daton sur kiu ni faris la marŝon kaj se iom da nia amikoj venis kun ni. Kaj se estas bonaj partoj de la marŝo, ni skribis detalojn pri tiuj ankaŭ.

Entute, marŝadi fariĝas forta kutimo de ni, kaj mi vere ĝuis konstruanta tion kun mia koramikino.

Verkado

Mi komencas verki denove. Estas malrapide ĝis nun, pro la batalo por trovi la tempon en mia kalendaro inter la devoj labori kaj dormi sufiĉe.

Mi povis verki iom da framoj por noveloj, kaj verki notojn pri pli longaj rakontoj kiujn mi volas rakonti. Mi kaj mia amikino, J, ankaŭ estas provanta farigi neformalan grupon por verki, por nur ni; sed niaj kalendaroj konfliktas kaj ni nur renkontis unufoje.

Mi ne igas min por fari tro multe, sed estas bone verki denove.

Protokoloj

Muzikaj Albumoj

Mi ne aŭskultis al multe da muziko laste. La kaŭzo estas ke mi havas multajn telefonajn paroladojn je mia laboro, kaj mi ne povas aŭskulti tutan albumon. Mi do aŭskultas al Lo-Fi.

Kiel ĉiam, mi uzis DeDupe List por forigi la duoblaĵojn.

Libroj

Nu, mi konis ke mi estis leganta pli ol kutime, sed kiam mi sumis ĉi-tiujn mi estis tre plaĉita. Iom da la libroj en la aro estis tre mallongaj kaj mi legis ilin pro nostalgio. Ili do eble estas ’trompvenkoj’, sed mi ankoraŭ estas feliĉaj pri miaj klopodoj.

Mi ne legis la duan duonon de la Hyperion Cantos de Dan Simmons, kiel mi pensis. Post mi finis The Fall of Hyperion, mi volas legi iom da fantasto, mi do legis librojn el la serio The Witcher. Tiuj estis bonaj, kaj mi ŝatis la aron da noveloj sed mi sentis ke mi ne ankoraŭ volis legi tutan romanon. Tiam mi pensis pri malnova libro kion mi legis kiam mi estis infano, de mia patro: Test of Fire de Ben Bova. Mi legis la tutan libron en unu tago kaj… malĝoje ĝi enhavis malnecesan stupron! Mi ne povas rilati al la protagonisto post tio kaj mi finis la libron pro nostalgio kaj paralogismo de ‘Dronita Kosto’.

Mi estis havanta etan projekton por farigi bonajn ePub-dosierojn de malnovajn fantastajn romanojn, The Banned and the Banished de James Clemens. La serio enhavas librojn nomatajn Wit’ch War ktp. Mi havas la fizikan aron kaj akiris ciferajn librojn kiam mi eklegis per bitlegilo. Bedaŭrinde, la ciferaj libroj estis faritaj per malbonaj skanoj. Mi transformis ilin en Markdown per Pandoc kaj komencis ripari la malbonecon kiel eble plej bone. Fakte mi farigis bonajn ePub dosierojn! Mia kutimo estis ripari libron, kaj legi ĝin poste kaj dum mi notis erarojn. Mi tri rapide legis la tri unuajn librojn, sed mi haltiĝis kiam mi estis en la mezo de la libro Wit’ch Gate (kiu fakte estas mia plej ŝatataj libro en la serio), ĉar mi ne ĝuis uzanta mian poŝtelefonon por noti erarojn dum mi estis leganta. Mi finigos la serion pli malfrue en la jaro, verŝajne.

Inter Wit’ch Storm kaj Wit’ch War mi legis unufoje Esperantan libron, tute. Fajron sentas mi interne estis belega rakonto. Mi ne nombris la vortojn, sed mi sentas ke ĝi estas “novella” (Angle, libro kiu estasd pli longa ol novelo sed malpli longa ol romano), tamen mi legis ĝin malpli rapide ol mia kutimo ĉar Esperanto ne estas mia denaska lingvo! Tio fakte estis alia provo de miaj ePub kapabloj, ĉar mi nur trovis verzion sur la retejo de la aŭtoro (jen)). Mi elŝutis ĝin al mia komputilo, kaj rapide ektrovis ke la aŭtoro skribis la repaĝon per tre nenorma HTML. Mi ankaŭ anstataŭigis la sistemon, kiun la aŭtoro uzis ekz ^ kaj enskribis normajn Esperantajn literojn. La rezulto plaĉas al mi, kaj mi vere ĝuis la libron.

Post tio, mia cerbo malordas kaj mi do volas legi ion facilan por rekomenci mian appetito. Mi memoris alian librojn de mia patro: The City of Gold and Lead kaj mi scivolis ĉu mi povis trovi ĝin. Bonŝance, miaj plej ŝatata bitlibra butiko havis la tutan trilogion, nomiĝas The Tripods. Mi rapide akiris ilin kaj legis ilin tre rapide. Kontentigis min legi la tutan trilogion, ĉar mia patro havis nur la mezan libron. Post tio, mi estis riparanta mian bitlibron de Bloodtide kaj mi pensis pri Melvin Burgess kaj liaj aliaj libroj, kiujn mi neniam legis. Mi legis Doing It, kiu estis robusta lego kaj tre bona romano pri malfacila temo. Tiam, mi legis iom da H.G. Wells, kaj ankaŭ libron kiun mi legis kiam mi estis knabo The Curious Incident of the Dog in the Nighttime, kiel ankaŭ mi legis aron de noveloj.

Kiel mi diras poste, mi kaj mia koramikino spektis la filmon John Carter of Mars kaj mi memoris ke ĝi estis bazita sur libroj. Per tio, mi ektrovis la Barsoom serion, kaj legis la unuan libron rapide. Kiam mi estis en la mezo de la dua libro, mi trovis ke la aŭtoro kredis je eŭgeniko, kaj tiu fakto fuŝis la serion al mi. Estis tro evidente ke la malsimilaj genero de Marsanoj estis konstruitaj el eŭgenikaj kredoj pri kiel generoj funkcias.

Pli da noveloj, antaŭ mi konsumis The Hunger Games trilogion denove. Honeste, ili estas iom da miaj plej ŝatataj libroj; ili klare estas kontraŭ-kapitalistaj, ili estas sperte verkitaj, kaj ili uzas la triaktan strukturon. Ankaŭ ili klopodas montri PTSD vermaniere, kaj mi admiras tion. Post la trilogio refreŝigis min, mi volas legi iom da rubaĵajn Star Wars librojn kaj legis Shatterpoint de Matthew Stover. Mi havis altajn esperojn pri ĉi tiu libro ĉar ĝi estis tre ŝatitaj per la interreto, sed mi trovis ke mi ne povis sekvi facile la romanon. Tamen, eblis ke mia cerbo estis stulta. Post tiu libro, mi legis la librojn en la mondo de Elder Scrolls, antaŭ mi samplis Altered Carbon. Altered Carbon estis sidanta sur mia bitlegilo dum iom da tempo, post amikino diris al mi ke ĝi estas bonega. Mi ne legis ĝin ĉar mi ne volis lerni novan ‘mondon’. La libro mem fakte estis bonega, kaj miranda nocio. Mi ne legos la ceterajn librojn ĉar ŝajne ili sekvas vojon de ‘Milita Sciencfikcio’. Mi pensas ke Milita Sciencfikcio estas boneta, sed ĝi simple ne estas tio kion mi volas lego ĉe nun.

Mi ripozis per finfine legi The Graveyard Book de Neil Gaiman, kiu estis spektakla. Mia amikino, J, tiam diris al mi pri la romano Bunny de Mona Awad dum ni marŝis proksime al Kielder. Mi akiris la libron, lak komencis legi ĝin kun altaj esperoj… kaj ĝi ne elrevigis min. La libro estas multe pli literatura ol tio, kion mi kutime volas legi, kaj klare la aŭtoro estas provanto fari ion per la libro. Sed mi ne povas decidi aŭ la libro estas la plej bona, plej saĝa, libro kiun mi iam legis aŭ la libro estas la plej malbona, tute ruba, afektema libro kiu iam aldonita. Eblas ke ambaŭ opinioj veras, kaj mi pensas ke la aŭtoras estas tre feliĉa pri kiel la libro dividas homojn.

Nostalgio denove ektenis min, kaj mi kuris tra iom da libroj en la serio Goosebumps por rekapti mia knabaĝon, kaj ankaŭ Five on a Treasure Island. Ili funckiis bone kiel purigiloj de mia cerbointer aliaj libroj. Mi tiam ekvolis reviziti la Cosmere de Brandon Sanderson. Mi legis la Duan Epoĥon de la Mistborn libroj (originale mi volis atendi ĝis la kvaran libron estos aldonita), kaj ankaŭ Arcanum Unbounded; la aro de noveloj en la Cosmere. Mi legis la tutan libron krom de Mistborn: Secret History kaj Edgedancer ĉar mi komprenas ke mi devus legi tion post mi legis The Stormlight Archive. Ankaŭ, mi ektrovis ke la bildrokantoj White Sand en la Cosmere estas el nealdonita romano. Kaj Brandon disvastigas la libron senpage! Mi do akiris la libron kaj mi legas ĝin nune. Vere, ĝi estas bonega, krom da eraroj tajpadaj. Eblas vidi ke la libro estas el la malfrua epoĥo de la verkado de Brandon Sanderson, ĉirkaŭ Elantris, sed ankoraŭ estas firma libro al mi.

Kun mia koramikino, ni legis la tutan serion de The Long Earth, kaj tio estis agrabla vojaĝo. Ni turnis legi Discworld de Terry Pratchett ĉar ŝi ne ankoraŭ ne legis tiujn. Ni legis pluraj da tiuj, en ordo de kiam ili estis aldonitaj, kaj ni komencis per Equal Rites antaŭ ni haltiĝis por purigi niajn langojn. Mi pensas ke nia vojaĝo estos legi plurajn Discworld romanojn antaŭ alian serion ĝis ni finis la Discworld librojn. Ĉi-okazo, ni elektis legi His Dark Materials de Philip Pullman ĉar mia koramikino ankaŭ ne legis tiujn. Ni laste finis Northern Lights kaj komencis legi The Subtle Knife. Mia koramikino, A, ŝategis Northern Lights.

Nun, unue mi finos legi White Sand (Prose Version) kaj poste mi revizitos Star Wars dum iom da tempo. Mi volas legi librojn kiuj estas rubaj-sed-bonegaj. Post tio, mi pensas Pathfinder libroj estos bonaj, kiam mi enuos pri laseroj kaj dungatoj. Ĉiukaze, mi ne havas celon krom de legi kiel multe plej eble dum la venontaj ses monatoj!

Tuto de librojn mi legis ekde la somero-solstico: 43

Librojn mi legantas nun: White Sand (Prose Version) (EO: Blanka Sablo) by Brandon Sanderson (sole) and The Subtle Knife (EO: La Subtila Tranĉilo) by Philip Pullman (kun mia koramikino)

Filmoj

Kiam mi legis ĉi tiujn protokolojn, mi estis surprizita pri la amaso de filmoj. Ŝajnis al mi ke mi estis ekstere plejparte!

Ne estis plano pri la filmoj. Vi povas vidi kiam mi ankaŭ estis leganta “The Hunger Games”, ĉar mi legis libron kaj poste spekti la filmon. Estis iom da bonaj filmoj: We Need to Talk About Kevin (EO: Ni devas paroli pri Kevin) estis bonega. John Carter of Mars (EO: Jon Kartero de Marso) igis min legi la Barsoomajn librojn. Sed, plejparte, mi spektis nur filmojn kiuj estis kiel rubmanĝo. Mi pensas ke la plej malbona estis The City of Ember (EO: La Urbo de Brulaĵo), ĉar sentis al mi ke ĝi devus esti multe pli longa ol ĝi fakte estis. Sed, almenaŭ, ĝi plaĉis al ni vide.

Tuto de filmoj spektitaj: 33