2022 Vintra-Solstico Recenzo

de je 2022-12-25 | Permesilo Konstanta ligilo

Ĉi tiu Solstico ne estis tre bona. Estas malfeliĉe, ĉar ĝis la lasta semajno ni estis havantaj tre bonan duona-jaron; eĉ se ĝi estis intensa! Ni translokis, vendis la apartamenton, kaj marŝis multe. Ni jam konsentis unu al la alia, ke ni estus edziĝi kune; sed ni ankoraŭ volis fari surprizan proponon. Mi do komisiis juveliston por farigi unikan ringon por ŝi. Mi eĉ havis grandan vojaĝon por trovi kaj alporti ĝin. Mi proponis al ŝi ĵus antaŭ ni komencis nian unuan ferion al alia lando ekde la komenciĝo de la pandemio. La ferio estis mia unua ferio kun amorantino, kaj ni festis la tridekan naskitagon de A en Islando kiel ni ĉasis la aŭroron.

Kiam ni revenis hejme, ni ektrovis novaĵon pri ni ke kaj timigis kaj feliĉegigis nin. Malĝoje, ni spertis malsukcesan gravedon antaŭ kelkajn tagojn. La malsukcesaĵon estis la malfeliĉa rezulto post tre afliktema Solstica-semajno. Ne estas multe pli por diri, krom ke ni ege malfeliĉas kaj ni provadas zorgi unu al la alia kiel eble plej bone.

Sed, la plej malluma tago estas pasinta nune. La lumo revenadas. Mi nur esperas ke ĝi portas al ni sanon kaj feliĉecon; ni vere bezonas iom da tio.

Ĉefaj okazoj

Amuzaĵoj

Ne estas multe da ŝanĝaĵoj ekde la lasta recenzo ĝis nun. Mi feliĉas kaj estas firma pri la amuzaĵojn kiujn mi havas, kaj la plejmulte da semajno mi faras ĉiujn.

Esperanto

Mia Esperanto progresas bone, mi pensas. Mi ankoraŭ taglibras ĉiutage per Esperanto kaj mi sentas ke mi faros tion eterne. La taglibrado vere helpas min por voki la lingvon ke mi bezonos por pridiri mia vivo, kaj ankaŭ firmigis iom da vortoj en mia cerbo tiuj kiuj mi havis problemojn memori antaŭe. Mi do estas feliĉa pri tio.

Mi sukcese legis alian romanon kiu estis verkita per Esperanto. La rakonto estas la neleĝa traduko de Hari poter kaj la ŝtono de la saĝuloj. Mi tre ĝuis ĝin. La lingvo estis klara kaj mi povus eniri staton de Esperanta Pensado tre facile. Mi provis legi kelkajn pli malnovajn, senpagajn, Esperantajn romanojn de Projekto Gutenberg; sed tiuj ŝajnis esti iomete pli abradaj al mi. Mi pensas ke estas ĉar la origina lingvo estis malpli familiara kaj pli malsimpla stilo de prozo eĉ en la angla. Kaj la Esperanto traduko sekvas tion. Mi provos legi la libron La ŝtona urbo de Anna Löwenstein dum 2023 ĉar mi fidas ke tiu libro donos ĝojon al mi.

Fine, mi faris mian unuan ekparoladan interparoladon per Esperanto! Mia plumamiko, M, vizitis min por babili pervoĉe Esperante dum kelkaj horoj. Mi estis tre tima antaŭ la renkontiĝo sed ŝi estas tre amikema kaj estis tre facile por babili kun ŝi. Mi kredas ke ni estas samnivelaj pri Esperanto. Ni devis uzi vortaron por trovi iom da vortoj, sed ni parolis pri la vivo kaj laboro tre flue kiel ni ĉirkaŭvagis muzeon. Legi anglalingvajn montraĵojn kaj paroli Esperanton dum Anglasaksa aŭdio sonis, estis tre konfuzema por mia cerbo sed ni venkis kaj mi kredas ke ni ambaŭ ĝuis la tagon. Dankon, M!

Gimnastiko kaj Kurado

Mia gimnastikado fakte pliboniĝis ekde la lasta recenzo. Mi estis zorgplena ke, post la transloko, mi ne povus trovi parkon en kiu gimnastiki ĝuste. Danke, mi nun loĝas pli proksima al bona parko ol iam! Mi jam amikiĝis kun kelkaj hundoj tie. La parko ankoraŭ ne estas tute taŭga por pendtiroj, sed mia fianĉino A agis rapide kaj instalis mian stangon por pendtiroj en nia ĝardeno. Signifas ke mi povas fari la plejparton de mia gimnastikado en la parko, kaj revenis hejme por fari la pendtirojn kaj la pendaĵojn. La marŝo inter nia domo kaj la parko nur estas kvin minutoj longe.

Ekde mi denove faradas pendtirojn, mia korpo estas dankanta min multe. La doloro en mia ŝultro preskaŭ malaperas. Mi ankaŭ plibonigis mian stilon de puŝlevoj multe. Ankaŭ, flanka-efekto estas ke mia korpstato estas pli ekvilibra, pro larĝiĝo de mia ŝultroj. Entute, mi sentas min pli sana kaj pli forta ol iam post kvar jaroj de malatento pri pendtiroj.

Mia kurado iomete malplibonigis, ĉar mi ne konas la lokon tre bone. Mi trovis kelkajn kurrondojn por ĉirkaŭe kuri, sed ili estas malpli amuzema ol la valeto en Heaton. Malfeliĉe, la kuroj ne estas tiel longe kiel 10km. Sed mi ĝuas ilin kaj mian kuradon ankoraŭ. Mi havis iom da bonegaj kuroj tra la neĝo ĉijare, kaj mi estas dankema ke mi povas kuri ajne.

Marŝado kaj Esplorvojaĝado

Ni havis bonegan serion da marŝoj dum la aŭtuno, sed lastatempte ni nur havis la energion por fari kelkajn marŝojn. Tamen, marŝadi daŭras esti unu el niaj plej amorataj aferoj. Restantas nur kelkaj marŝo en nia Nortumberlanda libro, kaj ni uzas la Durhaman libron pli kaj pli.

Mi antaŭĝojas fari vintra-marŝojn dum la novjaro, kaj la marŝoj en la montetoj dum la printempo estos tre bonegaj.

Verkado

Ne estas multe da progreso pri tiu temo. Mi verkas aĵojn sed nenio kiu estas firma kaj fina. Ĉefe, mi verkas per la angla sed kelkajn fojojn mi verkis per Esperanto por iom da projektoj. Mi ne volas igi min verki pli ol mi volas, sed mi vere ŝatus fini iun dum la venonta jaro.

Protokoloj

Muzikaj Albumoj

Mi havas denovan fojon pri la aŭskultado al novaj muziko, estas do novaj vizaĝoj ĉi tie kaj ankaŭ iom da malnovaj plej ŝatataĵoj. Mi ne enskrivas albumojn da Lo-Fi. La lastaj ses monatoj estis bonegaj, pri muziko, sed iom da la plej evidentaj fojoj estis: kiam mi aŭdis mian unuan albumon de la Beatles kaj kiel ĝi igis min ŝoka; kiam mi esploris iom da malnovaj rokmuziko kiel Cream kaj kiel mi esploris pli profunde en aron de Led Zeppelin; kiam mi havis semajnon pri Nu-metalo, dum kiu la albumoj Coal Chamber de Coal Chamber kaj XIII de Mushroomhead ŝtelis la elmontron; la nova albumo de Slipknot estis tiel bonega mi ne povas priskribi ĝin; kiam mi aŭskultis la tutan aron de Iron Maiden enorde post mi aŭdis la bonegan Senjutsu; kaj kiam mi retrovis mian amoradon de In Flames, ĉefe pri la albumoj Clayman, Reroute to Remain, kaj Come Clarity.

Libroj

Estas multe por diri, sed mi provos skribi mallonge. Mi tre ĝuis legi dum la lastaj ses monatoj. Mi havis ferion de legado kiam ni translokis ĉar mia cerbo ne povis fokusi, kaj mi ferias de legi nun iomete post nia malbona novaĵo.

La romanoj kiuj estis elstari laŭ mi estis, mirande, la libroj de Star Wars de Michael Reaves kaj Steve Perry. Death Star kaj la du MedStar libroj estis mirandegaj studo de personoj kaj mi simple trinkis la verkojn. Ili tre impresis min kaj mi ŝategis ilin multe. Kiam ni legis His Dark Materials de Phillip Pullman kun mia fianĉino estis alia altfojo. Kelkaj okazoj dum The Subtle Knife kaj The Amber Spyglass plorigis nin ambaŭ. Por A, estis ŝia unua fojo legante la librojn kaj estis mia kvara aŭ kvina fojo, sed ili estas tiel belaj ke kaptis min kiel la unua fojo. Mi legis ambaŭ mian unuan ‘vakeran’ libron, Shane de Jack Schaefer kaj ankaŭ mian unuan hororan libron de Steven King, Carrie. Mi ĝuis ambaŭ de tiuj, tamen eblas ke mi bezonos pli da atestoj ke la vakeraj libroj estas legindaj antaŭ mi enmetis tiujn en mian liston. Toad Words de T. Kingfisher indas gloron, kaj Ursula Vernon estas pura magio. Mi legis Surface Detail de Iain M. Banks por reeniri la mondo de la Culture kaj mi ŝatis ĝin malgraŭ ĝi estis pli longa ol mi memoris. Mi ankaŭ vere ĝuis la finon de la dua epoĥo de Mistborn de Brandon Sanderson kaj lia libro The Lost Metal. Mi sentis ke ĉi tiu libro estis premio por esti leginta la aliajn librojn de la Cosmere. The Lost Metal estis alia longa libro, sed la prozo de Brandon ĉiam estas tiel bone ke mi povas legi brikan libron tre rapide kaj facile. Junk de Melvin Burgess eksplodigis mian cerbon kaj ĝi estas, tre simple, grava libron. Pli da homoj devus legi ĝin. Laŭ mi, ĝi estis la plej bonega libro dum la jaro. Finfine, The Winter King de Bernard Cornwell estis unika kaj memorinda libro por legi dum la fino de la jaro. Estas iom da libroj tiujn kiujn vi trakuras, aliaj vi trinkas, sed The Winter King banis min kiel ondo. Mi nuntempe klopodas fini la sekvan libron antaŭ la novjaro.

Malfeliĉe, estas iom da fojoj dum kiuj legi estis kiel longa, malrapida, marŝo. Gardens of the Moon de Steven Erikson estis malfacila sed tre leginda. Mia intenco estis por legi tra la tutan serion da Malazan sed fakte mi ne povis fini la duan libron Deadhouse Gates. Mi ŝatis ĝin, sed la libroj de Malazan devas esti legata per ĉiĉerono! Mi legis ĝin dum ni translokis kaj, je la fino, ĝi estis tro malsimpla por legi je tiu fojo. Eblas ke mi revizitos ĝin la venontan jaron, sed mi ne scias. World War Z de Max Brooks ĉagrenis min tiel multe mi preskaŭ haltiĝis. Mi ŝatas-malŝatas-timas zombiojn, kaj mi neniam legis la libron dum mi estis knabo, mi do provis ĝin. La plejparto de la libro estis bonega, sed estis fadeno (fakte fadenego, aŭ eĉ ŝnuro) de pura kontraŭ-komunismo tra la tutan libron. Mi ne konas Max Brooks aŭ lia politiko sed la libro ĉagrenis min multe kaj mi estis forigita de la libron je la fojoj kiam Max volis verki alia punkto pri kiel Ĉinio, Kubo, aŭ la DPRK estas malbonegaj kaj “komunismo estas malbona”. Li eĉ simple imputis Ĉinion pri la zombiojn, sed ne antaŭ li masturbis pri kiel komunisma-ĉinio estis falinta kaj nun estis por-kapitalisma registaro. Mi ne feliĉis. Ankaŭ mi ektrovis How to be Good de Nick Horny kaj estis la unua fojo mi legis libron pro malŝatego de la ĉefrolulo. Kiel Bunny, mi ne scias ĉu How to be Good estas rubaĵo aŭ majstraĵo. Mi ne scias pri kio mesaĝon Nick volis sendi, kaj la libro finiĝis je frazo kiu estas tre poezia kaj ne kiel la resta de la libro. Mi sentas ke Nick verkis bonegan frazon kaj volis uzi ĝin eĉ ĝi ne taŭgas la libron. Por iom da malpeza, ne majstrema, legado, mi ektenis la unuajn tri librojn de The Legend of Drizzt kiu okazas en la grandega, korporacia, mondo de The Forgotten Realms. Ili estis… iomete malbonaj sed nur per ruba maniero. Mi legis ilin tre rapide ĉar ili estas tre facilaj por legi, pro Drizzt ne havas pli ol unu dimension. La tria libro estis… jes. Ni ne parolu pri tiu. Salvatore nur diris aferojn al mi, kaj mi preferus ke li montrus ilin. Mi certas ke se mi legus ilin kiam mi estis knabo, mi estus ŝatinta ilin. Sed mi legas Brandon Sanderson kaj aliulojn nune, kaj kontraŭ ili; ĉi tiuj verkoj estis kiel porkpugno pri “rigardu Drizzt, li estas tiel mojosa ĉu ne?”. Mi ankaŭ provis la Partials librojn de Dan Wells. Mi antaŭĝojas tiujn sed malfeliĉe ili falis iomete antaŭ la stango laŭ mi. Ili ne estas malbonaj, kaj fakte estas tre bonaj, sed pro iu kialo mi ne ĝuis ilin kiel multe tiel mi volis. Mi legos pli de Dan baldaŭ, tamen.

Tuto de librojn mi legis ekde la lasta-solstico: 44

Librojn me legantas nun: The Enemy of God (EO: La malamiko de Dio) de Bernard Cornwell (sole) kaj Alice’s Adventures in Wonderland (EO: La adventuroj de Alicio en Mirlando) de Lewis Carroll (kun mia fianĉino)

Filmoj

Ne estas tiom da filmoj ĉi tie ĉar fakte ni estis spektantaj televidilon iomete. Mi ne povas kiel protokoli tiujn, ĉi mi enskribas seriojn aŭ epizodojn? Krom de Prey, kiu estis bonega kaj ravis min, Richard Linklater estis la nur vera stelo; mi spektis Boyhood kiam mi estis sola, ĉar mia fianĉino ŝategis ĝin kaj mi ne sciis ke ĝi estis de Linklater! Kiam mi ekkonis, mi tuj komencis montri al ŝi la Before trilogion. Ŝi ŝategis ĝin ankaŭ. Ni spektis ilin unu po semjano. Estas kurioza kiel mia simpatioj ŝanĝiĝis el 20-jara Jessie kaj Celine al la 30-jara paro en la duan filmon, dum mi deiris mian dudek-jarojn kaj eniri miajn tridek-jarojn.

Tuto de filmoj: 20