Pli pri newsboat: la reto per la terminalo kaj RSS

de je 2022-12-27 | Permesilo Konstanta ligilo

Antaŭ ne longe, mi verkis afiŝon pri kiel spekti Jutubon per la terminalo. Fakte, newsboat estas eĉ pli potenca ol tio, kaj vi povas vidi pli de la reto per newsboat ol vi eble pensus.

Enhava Tablo

Kion mi supozas

La iloj

Vi bezonos la sekvajn ilojn por ĉi tiu afiŝo:

Mi uzas Debian kaj Devuan GNU/Linuksojn, mi do povas instali la ilojn per apt:

sudo apt install newsboat mpv feh youtube-dl

Ĉiuj iloj havas sian propran taskon kaj estas bonega pri fari unu aŭ du taskojn. Ni aligos ilin por atingi niajn celojn. Ankaŭ, vi povas regi ĉiujn ilojn per la klavaro. Mi rekomendas ke vi legi pri ĉiu ilo por lerni kiel regi ĝin per la klavaro; vi iĝos tre rapida pri uzi via komputilon! Vi povas legi pri ili per la man programeto ekz por lerni pri feh:

man feh

Mi verkis pli pri kelkajn ilojn en mia antaŭa afiŝo, sed mi reskribos iom da tiun tekston ĉi tie kaj ankaŭ ni ne uzis feh en la antaŭa afiŝo.

newsboat

newsboat estas ilo por legi RSS abonfluojn, kaj Atom abonfluojn ankaŭ. Por uzi ĝin, entajpu en via terminalo, ie:

newsboat

Vi ricevos eraron! Estas ĉar newsboat bezonas retejan adresojn por alporti/legi ilin. Kiam vi instalas ĝin unue, ĝi ne havas iun. Ni aldonu iom da adresoj. newsboat uzas simplan tekstan dosierion por enhavi la adresojn. La dosiero troviĝas en ~/.newsboat/urls. Se ĝi ne jam ekzistas, ni povas kreii ĝin:

mkdir ~/.newsboat && touch ~/.newsboat/urls

Nun, vi povas entajpi retejajn adresojn por RSS abonfluoj en la dosieron ĉe ~/.newsboat/urls. Ni trovos retejajn adresojn en sekvan sekcion de ĉi tiu afiŝo, sed vi bezonos almenaŭ unu retejan adreson en la dosiero por malfermi kaj uzi newsboat. Elektu vian plej ŝatatan blogon, entajpu ĝin, kaj konservu la dosieron.

Kiam vi malfermos newsboat, vi vidos en via terminalo la interagadan fasadon de newsboat. newsboat havas tri fasadaĵojn; listo da abonfluoj, listo da afiŝoj por abonfluo, kaj la fasado por legi la afiŝon. Denove, ni regas newsboat per la klavaro (ĉar ĝi estas terminalo ilo…). En la listo da abonfluoj, vi povas marki abonfluon per la sagoklavoj (supre kaj malsupre). Por venigi novajn afiŝojn, klavu r sur abonfluo. Facile, ĉu ne? Klavu R por venigi la tutan aron da abonfluaj afiŝoj. Kiam vi havos afiŝojn en abonfluo, vi povas eniri la listo per la ĉaretreveniga klavo (en: Enter aŭ Return). Por eniri afiŝon, la sama klavo. Por reveni supren laŭ la fasadojn, klavu q. Vi povas eliri newsboat per q kiam vi estas en la listo da abonfluoj.

Se vi volas ke newsboat tuje ĝisdatiĝas kiam vi malfermas la ilon, vi povas entajpu newsboat -r en via terminalo. Se vi volas ĝisdatigi la afiŝarojn sen malfermi newsboat, vi povas entajpu newsboat -x reload.

Por redakti la liston da adresoj kiam vi estas en newsboat, klavu E. newsboat malfermos vian defaŭltan tekstan redaktilon.

mpv

mpv estas ilo por spekti aŭ aŭskulti aŭdvideajn dosierojn. Intencas ke vi uzi ĝin de la terminalo. Se vi havas aŭdvidean dosieron, entajpu la sekvan:

mpv mia-filmeto.mp4

Mojose, sed ne la plej mojoson aferon vi iam vidis, ĉu ne? Provu la sekvan:

mpv https://www.youtube.com/watch?v=RAEFhMm2Y8c

mpv povas montri filmetojn el la reto, inkluzive de Jutubo, Redito, ktp. Ĉie ekzistas aŭdvideajn dosieron per retejan adreson; vi povos spekti/aŭdi ĝin. Ni ricevos tiujn retejajn adresojn per newsboat.

feh

feh simple estas ilo por rigardi bildojn. Vi donas al ĝi bilddosieron, aŭ en via komputilo aŭ en la reto, kaj ĝi malfermos ĝin kaj montros ĝin al vi:

feh ~/Pictures/2022/example.png
feh https://teddit.net/pics/w:null_tr0mp5m79o7a1.jpg

feh ankaŭ povas fari aliajn taskojn, kiel igi bildon por esti via labortabla tapeto. Sed ni ne zorgas pri tiu dum ĉi tiu afiŝo. Por nu, nur gravas ke feh povas montri al ni bildojn el la reto.

Denove, vi povas kontroli ĝin per klavaro. Por nia celo, vere vi nur bezonos koni ke la klavo q fermos feh por ke vi povas daŭri retumi per la terminalo.

youtube-dl

youtube-dl estas ilo por elŝuti filmetojn de Jutubo kaj aliaj retejoj en vian komputilon. Teknike, ni ne bezonos ĝin por nia celo sed estas bone por havi ĝin por ke ni povas elŝuti filmetojn kaj spekti ilin poste.

Vi uzas ĝin kiel la sekvan:

youtube-dl https://www.youtube.com/watch?v=RAEFhMm2Y8c

youtube-dl enhavas multajn, multajn, agordojn. Vi ne bezonos ilin por ĉi tio instraĵo, sed la ilo estas tre potenca. La plej bona tasko estas legi man youtube-dl. Ĝi enhavas ĉion, kion vi bezonos post ĉi tiu afiŝo por pli sperte uzi la ilon.

links2

link2 simple estas retumilo por via terminalo. Ni nur uzas ĝin se la afiŝo de RSS abonfluon ne montros la tutan afiŝon kaj ni ne volas eliri la terminalon. Vi povas uzi alian retumilon se vi volas, eĉ kiel Firefox; sed vi ne malfermos pli pezan programaĵon nur por unu afiŝo, ĉu ne?

La agordado

Nun ni havas nian ilaron. Ni konas kion ili povas fari. Ni kunlaborigu ilin. Ni faras ĉi tiun per la agorda dosiero de newsboat.

newsboat scias ke, iufoje, vi bezonos uzi retumilon por vidi la afiŝon. Ni simple diros al newsboat ke la iloj en nia ilaro estas retumiloj por ke ĝi malfermos la bildojn, filmetojn, ktp per la taŭga aplikaĵo.

Kreu kaj eniru la dosieron ~/.newsboat/config

touch ~/.newsboat/config

Redaktu ĝin per via plej ŝatataj tekstredaktilo. Ni aldonos makrojn por anstataŭigi la retumilon kiun newsboat malfermos. Ĉi tio signifas ke ni povos diri al newsboat “uzu ĉi tiun aplikaĵon por malfermi tiun bildon/filmeton” ktp.

La ŝablono estas la sekvan, unu makrono po lineo:

macro [KLAVO] set browser "[KOMANDO]"

En la komando, %u signifas la retejajn adresojn por malfermi per la aplikaĵo.Ekzemple, rigardu mian:

macro a set browser "youtube-dl %u -x --audio-format vorbis"
macro i set browser "feh %u"
macro w set browser "firefox" 
macro v set browser "mpv %u"
macro l set browser "links2"
macro y set browser "youtube-dl %u --embed-subs >> ~/Videos/youtube-dl/youtube-dl.log &"

Mi uzas plurajn makrojn. La ĉefajn estas: i, por uzi feh por bildoj; v por uzi mpv por filmetoj; l por uzi links2 por legi la retpaĝon. Mi ankaŭ uzas youtube-dl dumaniere: y por elŝuti la tutan filmeton kun subtekstojn; kaj a por elŝuti nur la aŭdion de la filmeto. Mi ankaŭ havas klavon por Firefox, se la retpaĝo ne estas legebla per links2.

Elektu viajn makrajn klavojn, konservu la dosieron, kaj ni komencu ĉasi iom da abonfluoj!

Trovi la abonfluojn de la retejoj

En ĉi tiu sekcio mi montros al vi kiel trovi RSSajn abonfluojn por iom da popularaj retejoj. Entajpu la retejajn adresojn kiujn vi volas sekvi en la dosieron ~/newsboat/urls.

Jutubo, kiu estas kaŝita

Jutubo sekrete havas kaŝitajn RSSajn abonfluojn por kanaloj. Ili havas la sekvan ŝablono:

https://www.youtube.com/feeds/videos.xml?channel_id=

La tasko estas trovi la channel_id por la kanalojn kiujn ni volas. Malfermu filmeton el la kanalo kaj uzu vian retumilon por vidi la fonton de la retpaĝo. Nun, uzu la serĉilon por serĉi channelID. Vi trovos ion kiel la sekvan tekston:

<meta itemprop="channelId" content="UC5UAwBUum7CPN5buc-_N1Fw">

La tekstaĵo en la content="" estas tion, kion ni volas. Nun, kopiu tion kaj kunigi ĝin al la ŝablono, ekz:

https://www.youtube.com/feeds/videos.xml?channel_id=UC5UAwBUum7CPN5buc-_N1Fw

Vi havas retejan adreson por enskribu en la dosieron!

Tvitero, per Nitter

Mi ne scias ĉu Tvitero havas sekretajn, kaŝitajn RSSajn abonfluojn. Mi fakte konas, ke ekzistas retejo kiu donas al ni multe pli bonan vizaĝon por Tvitero. Ĝi nomiĝas Nitter. Estas multaj aperoj da Nitter, ĉar ĉiuj povas havi ĝin en iliajn proprajn servilojn se ili volus. Mi uzas la aperon https://nitter.net.

Nitter ankaŭ farigas RSSajn abonfluojn por Tviteraj kanaloj. La ŝablono estas:

https://[ADRESO DE NITTERA APERO]/[TVITERA KONTO]/rss

Ekz:

https://nitter.net/fesshole/rss

Vi ricevos proksime dek kvin ĝisdataĵojn po fojo. Aldonu viajn retejajn redadresojn al la dosiero!

Redito, per si mem

Fakte, ĉi tio estas facile. Danke, Redito subtenas RSSajn abonfluajn denaske. Estas RSSaj abonfluoj por kontoj, kanaloj ktp. Simple aldonas .rss al la fino de la reteja adreso. Ĉi tiu afiŝo estas verkita per la angla, sed ĝi enhavas multajn ŝablonojn por uzi. Mi nur sekvas kontojn, kaj kanalojn (nomiĝas “subreditoj”):

https://www.reddit.com/user/bloodoftheforest/.rss
https://www.reddit.com/r/esperanto.rss

La unua reteja adreso estas por konto de verkisto sur redito kiun mi ŝatas, kaj la dua estas por la kanaloj pri Esperanto. Aldonu retejajn adresojn al la dosiero!

Mastodono, per si mem

Kiel parto de la Fediverso, Mastodono estas libera, aperta, teknologio kiu subtenas RSSon. Ekzistas multaj, multaj serviloj Mastodonaj, sed vi povas sekvi kontojn de ĉiu per RSS. La ŝablono:

https://[RETADRESO]/@[KONTO].rss

Ekz:

https://mstdn.es/@ESperEO.rss

Tiu konto estas konto kiu instruas la hispanan per Esperanto! Vi povas trovi Mastodonajn kontojn pri multaj temoj. Aldonu viajn retejajn adresojn al la dosiero!

Lemmy, per si mem

Se Mastodono estas kiel Tvitero sed por la Fediverso, Lemmy estas kiel Redito por la Fediverso. Ĝi ankaŭ subtenas RSS por kontoj kaj kanaloj. La ŝablonoj:

https://[RETADRESO]/u/[KONTO].xml?sort=new
https://[RETADRESO]/feeds/c/[KANALO].xml?sort=Active
https://[RETADRESO]/feeds/local.xml?sort=Active

La unua estas por konto, la dua estas por kanalo, kaj la tria estas por la ĉefafluo. Vi povas ŝanĝi kiel la ĝisdataĵoj estas ordataj per ŝanĝi la vorton post ?sort=. Mi nur uzas new (EO: nova) kaj Active (EO: aktiva).

Ekz:

https://lemmy.ml/feeds/u/dessalines.xml?sort=New
https://lemmy.ml/feeds/c/esperanto.xml?sort=Active
https://lemmy.ml/feeds/local.xml?sort=Active

Mi ne uzas la Lemmyaĵon ĉe lemmy.ml, sed la unua reteja adreso estas por administranto de la servilo, la dua estas por Esperanto kanalo, kaj la tria estas la ĉefafluo de la retejo. Vi scias kion fari. Trovu viajn Lemmyaĵojn kaj aldonu retejajn adresojn al la dosiero!

TikTok, per Proxitok

Mi ne sciis ke estas ebla por subteni al TikTok sen aligi la aplikaĵon, kaj mi neniam aligos sociajn retejon kiuj ne estas liberaj (sed mi ne timas TikTok pro estas nova aŭ el Ĉinio. Mi timas Facebook pli pro ĝi estas el Usono!). Sed fakte, estas iom da kontoj en TikTok kiujn mi ŝatas spekti.

Malfeliĉe, TikTok ne subtenas RSSon. Sed, kiel Nitter por Tvitero; estas simila vizaĝo por TikTok nomiĝas “Proxitok”, kiu povas farigi RSSajn abonfluajn retejajn adresojn por uzi. Ĉi tiu retpaĝo enhavas liston da publikaj aperoj de Proxitok. Nune, la ĉefa apero estas ĉe https://proxitok.pabloferreiro.es/; mi do uzos tiun por la ekzemploj.

La ŝablono:

https://[RETADRESO]/@[KONTO]/rss

Ekz:

https://proxitok.pabloferreiro.es/@drpaulpsychology/rss

Avertu; mi trovas ke Proxitok povas esti… nefirma iufoje. Mi fakte sekvas kontojn per kelkaj malsimilaj aperoj de Proxitok pro la nefirmeco, kaj ankoraŭ iufoje ne povas spekti filmetojn. Sed; ankoraŭ estas pli bona ol uzi TikTok mem, ĉu ne?

La Uzado

Nun vi povas uzi newsboat por legi, spekti, kaj aŭskulti grandan parton de la TTT. Uzu viajn makrojn por anstataŭigi la retumilon esti la taŭga aplikaĵo por via bezono. Vi povas uzi la makroj per entajpu ,+ la klavon por la ilon tiun kiun vi bezonas.

Kelkaj abonfluoj havas la retejan adreson vi bezonas kiel la url de la afiŝoj; Jutubo faras tion, kaj Proxitok. Por tiuj, vi devas entajpu vian makron kaj poste entajpu o por malfermi la ligilo per la ilo. Aliaj abonfluoj havas bildojn, filmetojn, ktp. en la korpo de la enhavo. Por tiuj, newsboat montros al vi la retejajn adresojn sub la afiŝkorpo kaj ĉiu reteja adreso havos numeron. Vi povas entajpi la numeron (post la makro) por spekti/rigardi la enhavon.

Iom da ekzemploj.

Mi abonas reditan kanalon pri esperantoj memeoj. Estas redito, do mi scias ke la afiŝoj estas tekstaĵoj aŭ reteja adresoj, ne bildoj. Sed la afiŝoj enhavos ligilojn al bildoj. Mi malfermas ĝin per newsboat, kaj vidas ĉi tiun:

Feed: r/memeoj
Title: @memeoj_mojosatestudo ĉe instagramo
Author: /u/LuluTestudo
Date: Fri, 23 Dec 2022 11:09:32 +0000
Link: https://www.reddit.com/r/Memeoj/comments/ztcrk4/memeoj_mojosatestudo_%C4%89e_instagramo/

 [image 2: @memeoj_mojosatestudo ĉe instagramo] [2]  Kun La kompanio, kompreneble.
                                                     submitted by    /u/LuluTestudo [3]
                                                     [link][4] [comments][1]

Links:
[1]: https://www.reddit.com/r/Memeoj/comments/ztcrk4/memeoj_mojosatestudo_%C4%89e_instagramo/ (link)
[2]:
https://preview.redd.it/tr0mp5m79o7a1.jpg?width=640&crop=smart&auto=webp&s=58ef9415f45f04c2f6e7f1d1a54ef05adcca18b7
(image)
[3]: https://www.reddit.com/user/LuluTestudo (link)
[4]: https://i.redd.it/tr0mp5m79o7a1.jpg (link)

Mi povas vidi ke la bildo estas je ligilaj 2 kaj 4 (mi ne scias la kialon pri estas du). Mi devas uzi feh por rigardi. Mi do entajpas ,+i por anstataŭigi la retumilon per feh. Mi tiam entajpas 2 kaj povas ridi esperante pro la memeo. Poste, mi povas fermi feh per la q-a klavo. Nun mi reestas en newsboat, kaj povas daŭri.

Mi ekvidas ke Jutuba kanalo afiŝis novan filmeton kaj mi volas spekti ĝin. Sed mia retaliro estas malrapide kaj mi devas fari taskojn baldaŭ. Mi malfermos la jutuban “afiŝon” en newsboat:

Feed: YT | Chelsea Rae Moses
Title: Mi Ŝanĝiĝis - Nur en Esperanto
Author: Chelsea Rae Moses
Date: Fri, 09 Dec 2022 21:02:46 +0000
Link: https://www.youtube.com/watch?v=B7UoMClChOo

Ne estas enhavo, sed mi povas vidi la ligilo. Mi konas ke mi uzos youtube-dl por elŝuti ĝin kaj mi spektos ĝin dum la vespero. Mi do entajpas ,+y por anstataŭigi feh per youtube-dl. Mi tiam entajpas o por “malfermi” la ligilon per youtube-dl. Mi konas ke ĝi elŝutas la filmeton nune.

Post tio, mi volas spekti etan filmeton en TikTok:

Feed: TK | @drpaulpsychology
Title: What is Histrionic Personality Disorder #hpd #histrionicpersonalitydisorder #psychology
Date: Fri, 09 Dec 2022 04:41:22 +0000
Link: https://proxitok.pussthecat.org/@drpaulpsychology/video/7175002570904096005

What is Histrionic Personality Disorder #hpd #histrionicpersonalitydisorder #psychology
[video 1 (link #1)]

Links:
[1]: https://proxitok.pussthecat.org/stream?url=https%3A%2F%2Fv16-webapp.tiktok.com%2F749901ff90a6fdfe93d14ed22ef02d
f9%2F63a8d2d1%2Fvideo%2Ftos%2Fuseast2a%2Ftos-useast2a-ve-0068c003%2FokAQSeePwkoJnv9KVbTBrICWQJDLBWlUdjTvI2%2F%3Fa%3D
1988%26ch%3D0%26cr%3D0%26dr%3D0%26lr%3Dtiktok%26cd%3D0%257C0%257C1%257C0%26cv%3D1%26br%3D636%26bt%3D318%26cs%3D0%26d
s%3D3%26ft%3D-ElcomgdPD12NEW4I8-Uxq7FhYKt3wv257cAV%26mime_type%3Dvideo_mp4%26qs%3D0%26rc%3DOmg1ODM0Zzc5OmgzPDdoZ0BpM
3d5NWU6ZjZlaDMzNzgzM0BgYDI2Mi1fNl4xNTReLS5eYSNvcGJecjRvbDZgLS1kLzZzcw%253D%253D%26l%3D2022122516420875DE3C23CC59C88D
A48E%26btag%3D80000 (video)

Ĉi tiu estas iomete malpli evidenta. Iufoje, ne estas evidente ĉu vi devas uzi la numeron 1 aŭ la ligilon per o. Mi esploras per entajpi plurajn klavpjn. Por proxitok, mi trovis ke oni devas uzi o. Mi do anstataŭigas youtube-dl per mpv, per entajpi ,+v. Poste, mi spektas la filmeton per o. mpv fermos sin mem kiam la filmeto finiĝos, sed vi povas fermi ĝin frue per la q klavo. Fakte, la sama okazas en reditaj afiŝoj kiuj enhavas filmetojn:

Feed: r/tiktokcringe
Title: Never seen a dad look so happy but so perplexed lol
Author: /u/Maelarion
Date: Tue, 27 Dec 2022 16:26:38 +0000
Link: https://www.reddit.com/r/TikTokCringe/comments/zwjhro/never_seen_a_dad_look_so_happy_but_so_perplexed/

 [image 2: Never seen a dad look so happy but so perplexed lol] [2]  submitted by    /u/Maelarion [3]
                                                                     [link][4] [comments][1]

Links:
[1]: https://www.reddit.com/r/TikTokCringe/comments/zwjhro/never_seen_a_dad_look_so_happy_but_so_perplexed/ (link)
[2]: https://external-preview.redd.it/YF81EtDu9QHqtFdGXublw0I783XdUAuzhOTFneVW4mA.png?width=320&crop=smart&auto=webp
&s=bf62e49b85080f1a5ce241b7104395d0aef53c7f (image)
[3]: https://www.reddit.com/user/Maelarion (link)
[4]: https://v.redd.it/hwbjoidwvg8a1 (link)

Ĉi redita kanalo kolektas amuzajn aŭ strangajn filmetojn el TikTok. Krom da kelkaj kontoj, ĝi estas kiel mi spektas TikTok. En newsboat, vi povas spekti la filmeton de afiŝon per mpv. Se vi entajpas o; mpv malfermos kaj montros la filmeton. Ankaŭ, se vi entajpas 4 ĝi malfermos kaj montros la filmeton. Mi ne tute certas pri kial mpv povas montri la filmeto per la ligilo de la afiŝo, sed mi pensas ke mpv serĉas aŭdvidajn ligilojn en la paĝo. Ne estas pli malrapide ol uzi la 4, mi do kutime uzas o.

Fine, kompreneble vi kutime povas legi blogajn afiŝojn per newsboat:

Feed: Matt Marshall
Title: Goodbye Ubuntu (mostly)
Date: Mon, 18 Apr 2022 00:00:00 +0100
Link: https://mrshll.uk/2022/04/18/goodbye-ubuntu/

I’ve used Ubuntu since 2008, when I first discovered the world of GNU/Linux. I never really ‘distro-hopped’
much, because I was quite content with Ubuntu and what it continued to offer me. When I was a teenager, I
installed a laptop with a triple-boot: Ubuntu 10.04; OS X ‘Hackintosh’; and Windows 7. When I went to
university and was forced to get a new computer (mine broke), I only used Ubuntu throughout the entire time.
Since then it’s been my sole system. When I began my master’s degree, Open Lab bought me a new machine to use
for my work. It was a Macbook Pro… and I installed Ubuntu.

But today I uninstalled Ubuntu from my main computer and replaced it with Debian.

…

Sed, iufoje, la verkisto konscie aŭ nekonscie farigas sian RSSan abonfluon por nur montri la titolon, aŭ la resumon de la afiŝo:

Feed: Oranjutanj House
Title: Why accountability without empowerment is a sign of a toxic culture
Author: Mike Dent
Date: Tue, 15 Nov 2022 22:29:24 +0000
Link: https://oranjutanj.com/2022/11/15/why-accountability-without-empowerment-is-a-sign-of-a-toxic-culture/

TLDR; you can’t expect accountability without giving people context and freedom first. Accountability: the fact
or condition of being accountable; responsibility.Autonomy: the right or condition of
self-government.Empowerment: authority or power given to someone to do something. Accountability, autonomy and
empowerment are words often used by organisations, used more frequently in isolation than together, to
describeContinue reading "Why accountability without empowerment is a sign of a toxic culture"[1]

Links:
[1]: https://oranjutanj.com/2022/11/15/why-accountability-without-empowerment-is-a-sign-of-a-toxic-culture/ (link)

Vi devas malfermi la ligilon per retumilo. Vi povas uzi iun ajn retumilon, kiel Firefox. Sed mi ŝatas la terminalon. Mi uzas links2. Mi do entajpas ,+l por anstataŭigi mpv per links2. Kaj entajpas o. links2 malfermas en la terminalo. Vi povas legi la retpaĝon, kaj eliri per q. Vi revenos al newsboat.

Resumo

En ĉi tiu afiŝo mi diris al vi kiel mi uzas la TTT-on, kaj kiel vi povas uzi ĝin kiel mi per la terminalo. Mi pensas ke ĉimaniero donas al mi, pli mallaŭtan kaj pli bonan sperton. La enhavoj ŝarĝiĝus rapide, kaj vi uzus la taŭgajn ilojn por la taskoj.