2024 Somera-Solstico Recenzo

de je 2024-06-27 | Permesilo Konstanta ligilo

Do, mi patriĝis. Tio estas grandega kaj mirega ŝanĝiĝo en mia vivo, kaj mia filino nomiĝas D estas eterna fonto da ĝojo por mi.

Originale mi maltrankvilis ke por havi bebon estus radike bataleme kontraŭ miaj ADHD-aj kaj ASD-aj bezonoj. Sed dankeme, ne jam okazas ofte kaj mi verŝajne malpravas. Kredeble, mi ankoraŭ bezonas iom da tempo por esti sola. Sed ĉi tiu nivelo de la gepatrado ne estas la daŭra malplenado, tion kion mi zorgis pri. Ankaŭ, D estas vera fonto da energio. Se mi estus tute senenergia, ni nur bezonas rideton de ŝi kaj mi reŝarĝiĝus dum por la sekva horo.

Evidente, mi nune ne estas la ĉefgepatro. Mia edzino, A, floris en sian patrinecon kaj mia koro pleniĝas per ĝojo kaj fiero tiam kiam ajn mi vidas ŝin kun D. Kiel nova patro, mi ne povas peti koramikinon aŭ pli fleksa aŭ pli komprenema ol ŝi. Ŝi donis al mi la rajton por fari miajn plej bazajn kutimojn, por certigi ke mi havus sufican fuelon en mia Matt-fuelujon por helpi ŝin tiam kiam ŝi vere bezonas min. Kaj ŝi ankaŭ trovas tempon por lavi la vestĵojn!

Miaj ĉefaj taskoj estas kuiri ĉiun manĝon kaj purigi la tutan domon. Ekde mia filino decidis ke la veturilo turmentas ŝin, mi ankaŭ biciklas al la butikon por aĉeti kaj alporti manĝaĵojn. Mi ege feliĉas.

Ankaŭ okazis malaltaj fojoj. D eniris la intensan sekcion de la malsanulejo, kaj bezonis tubon por spiri kiam ŝi nur aĝis dek tagoj. Mi trovis novan profundon pri la eblo por senti malesperon kiel homo. Mi neniam forgesos la imagon de mia filino rigardanta min dum ŝi estis vunda kaj konfuza pri kio okazadis al ŝi.

Bonŝance, ŝi resaniĝis tre rapide kaj tre rapide. Ŝi nun estas kreskinta granda kaj forta. Mi esperas ke ŝi daŭras kreski laŭ ĉi tiu maniero, ĉar venas nun la malpli helaj tagojn dum ni al proksimiĝas la vintron.

Ĉefaj okazoj

Amuzaĵoj

Ĉi tiu sekcio estos malgranda! Por havi infanon interrompas mian kutimon kaj tempo estas malpli havebla al mi, do mi ne povas ludumi per negravaj aferoj tiel ofte kiel antaŭe. Mi ja ankoraŭ havas tempon nur por mi, sed mi devas esti pli akra pri kiel mi uzas ĝin.

Arkpafadi

Mi nur arkpafis unufojon. Mi konstruis mian arkpafilon, kaj miaj instruisto ĉe la klubo, P, estas miraga pro la helpon li donis al mi pri ĝi.

La sola fojo tiam kiam mi eblis viziti la arkpafejon, mi tre ĝuis. Mia edzino kaj filino ankaŭ vizitis kun mi kaj spektis min dum mi arkpafis kun P. Malgraŭ la fakto ke mi maltrafis pli ofte ol ne, mi tre amuziĝis.

Mi antaŭvidas la tagojn tiam kiam D estas pli interagema, do ke ni povos kunesti ĉe la arkpafejo. Sed mi ni certas pri kiel tio aspektos, kaj mi ne volas hasti.

Verkadi

Simple dirate, mi ne verkis ion ekde la antaŭa solstico. Mi mondkonstruis iomete, por unu el miaj planataj mondoj sed mi nek verkis vortojn kaj nek konstruis la rolulojn aŭ rakonton.

Verŝajne estas pro la manko da cerbpovo ĉimomente.

Gimnastiki kaj kuradi

Mi ankoraŭ gimnastikas, dankeme.

Mia edzino estas tre mirinda kaj ŝi ĉiam certigis ke mi povas gimnastiki kiel bazo de sano, kaj korpa kaj cerba. Ŝi donis al mi tiun rajton krom la fakto ŝi rajtas demandi al mi ne gimnastiku kaj helpu ŝin pri la bebo.

Kiam naskiĝis D, mia plano estis nek gimnastiki nek kuri dum du semajnoj, kaj poste fari “etajn sesiojn” da gimnastikado por teni miajn muskulojn kaj fortecon. La plano ŝanĝiĝas, tamen, kiam mi eltrovis la “hormonan ŝanĝon” kiu okazas al novaj patroj. Mia testosterono tute ekfalis, mia korpgraso pligrandiĝis multe, kaj miaj muskoloj malaperis. Mi ege maltrankviliĝis ĝis mi komprenis tion kion okazis. Mia korpo ŝajnis tre stranga laŭ mi, kiel ĝi ne estis la mia. Evidente, tiu sperto estis tre malgranda ol la sperto de mia edzino pri sia korpo – sed la sperto ankoraŭ ne estis amuze kaj tre fizike malkomfortiga al mi.

La sperto ŝanĝis mian planon, kaj mi ekkomencis gimnastiki post unu semajno de la naskiĝo de D. Je tiu fojo, ni jam ne kalkulis la kutimon pri dormi, do mi estis tre fiziklaca. Tiuj sesioj da gimnastikado estis iom el la plej malfacilajn sesiojn mi iam spertis. Mi gimnastikis ĉehejme, en la ĝardeno, kaj faris nur du aŭ tri movojn po sesio. Mi devus uzi instinkton mian por kalkuli kiun movon mi ne faris dum la lastajn tagojn.

La kutimo taŭgis ĝis D eniris la malsanulejon, kiu prezentis alian interrompn. Post iom da tagoj en la malsanulejo kaj dormanta tie, mi revenis hejmen por zorgi pri la kato. Mi gimnastikis per mia ĝusta kutimo la sekvan matenon, por sentigi min mem pli bone.

Per iumaniero, tiu sesio iĝis la nunan kutimon. Mi faras gimnastikadon unu fojo po tria tago. Fakte, la nova kutimo taŭgas tre bone. Mi eĉ gajnis fortecon pri tir-leviĝoj. Laste, mi komencis aldoni kuron en la duan tagon. Mi ankoraŭ estas singarda pri tio, ĉar mi havas doloron en mia genuo kaj kiam mi kuras mi ne povas refortiĝi tiel bone.

Iutempe en la estonteco, mi rekomencos kuri kutime. Sed mi pensas ke mi celas kuri nur dum kvin kilometrojn, prefere ol mia malnova kutimo kiu enhavis 5K kaj 10K kurojn. Mi spertis amason da amuzo tiam kiam mi konstruis mian kuripotencon dum 2020 kaj 2022 sed post tiam, la kutimo ne taŭgas ĝuste. Nune, mi ĝojas gimnastiki, sed me ja bezonas kuri iomete pro la sano de miaj koro kaj pulmoj. Mi pensas ke por kuri dum kvin kilometrojn, unu aŭ du fojojn po semanjno estos bone.

Marŝadi

Ni ne marŝis multe ekde la lasta recenzo. Ni ja grimpis Roseberry Topping ĵus antaŭ la naskiĝo de D, kaj mi tre miras mian koramikinon/edzinon pro tio ĉar ŝi estis tre graveda je tiu fojo. Sed krom tio, ne troviĝas multo por diri pri marŝadi.

Antaŭ ne longe, ni provis marŝi kun D. La vojo laŭ la marbordo estis tre ebena kaj ne estis tre longa, do la marŝo estis tre facila. Ni ripozis per loka bierejo je proksime 2/3 laŭ la vojo. Originale ni volis marŝi dum la semajno antaŭ la solstico en la montetoj Ĉeviotaj sed D ne plu estas feliĉa en la veturilo kaj kriegas la tutan vojaĝon. Do ni ne povis marŝi je la montetoj. Ni reprovos poste iom da tempo.

Lingvoj

Esperanto, kiel ĉiam, estas granda parto de mia vivo. Fakte, Esperanto ja estas pli granda parto de mia vivo ol antaŭe ĉar mi parolas al mia filino per la lingvo. Mi ankoraŭ taglibras esperante, sed mi ne povas taglibri ĉiutage pro manko da tempo. Mi provas legi pli esperantajn verkojn, tamen.

Ankaŭ mi eklernis la norvegan (Bokmål) per Duolingvo. Mi nur lernas ĝin tre harzarde, sed mi estis volanta lerni trian lingvon dum iom da tempo. Mi ne povas lerni ĝin per la samenergio, tiun kiun mi havis por lerni Esperanton; sed mi ĝuas la lernadon krom la fekiĝado de Duolingvo. Mi estas duba ke mi povos verki aŭ skribi per la norvega baldaŭ, sed mi celas iutempe traduki unu aŭ du retpaĝojn.

Poste tiam kiam mi estas uzinta Duolingvon dum monato aŭ du, mi esporos aliajn rimedojn por pli bone lerni la gramatikon. Mi havas problemon pri norvegaj-anglaj vortaroj – mi ne povas trovi bonan! Sed teknike, tio problemo estas problemo por la estonteco.

Protokoloj

Laŭ la aliaj aferoj en ĉi tiu afiŝo, la protokoloj estas malpli plenaj ol kutime. Mi ne pensas ke mi povis spekti pli ol uno filmon ekde la naskiĝo de D ĉar ni plejparte spektas televidilajn filmetojn. Mi ankoraŭ pensas pri la metodo por protokolo ĉi tiujn, sed verŝajne komencos per protokoli la epizodojn kaj la datojn.

Mi certe ne legis multe, ĉefe pro manko da tempo sed ankaŭ ĉar mi havas “beban cerbon”. Pro tio, mi ne povas legi tiel rapide kiel antaŭe. Mi konas ke la povo revenos, sed mi malfeliĉas nun. Malgraŭ tio, okazas feliĉaj aferoj. Mi aŭskultas muzikon pli ofte nun, ĉar mi dancas kun mia filino du fojoj po tago – tamen ni ofte ne finaŭskultas tutan albumon antaŭ okazas ŝia bano.

Muzikaj Albumoj

Kiel ĉiam, la listo enhavas miaj plej ŝatatajn albumojn. Pri nova muziko, mi rekomencis aŭskulti Black Metal, kiu estis bona vojaĝo por nostalgio. Tre amuzis min por trafosi miajn malnovajn sekurkopiojn kaj trovi dosierojn el albumoj de mia adolsekeco, kiam mi aĉetis amason da albumoj. Mi ankaŭ aĉetis tro da albumoj de eks-Beatlesanoj. Ĝis nun, mi malplej ŝatas Ringo, sed mi nur aŭskultis etan parton de li ol John Lennon kaj George Harrison.

Mia instruisto pri veturili donis al mi albumojn de Dinosaur Jr., kiujn mi tre ĝuis. Amiko pruntis al mi albumojn de Casiopea. Por diri la veron, mi ne certas pri ĉu mi fakte ŝatis ilin, aŭ ĉu ili sonas al mi tro multe kiel muziko el vidludo. Eble mi simple ne ŝatas “Jazz-Funk” tiel multe kiel mi ŝatas Jazz. Ni ankaŭ havas plurajn albumojn de Eagles de mia bopatro. Tiuj estas agrablaj sufiĉe kaj estas facilaj aŭskultoj. Mi ankaŭ ricevas mian unuan propran vinilan-EPon, kiel donaco por “patrotago”; Folk Songs From Northumbria de Owen Brannigan.

Laŭ mi, la du plej bonaj momentoj de ĉi tiu duonjaro estis: la eldono de Exodus de Cyferdune, kaj kiam me lernis pri “Blackgaze”.

Cyferdyne estas unu el miaj plej ŝatataj bandoj. Exodus estos, malĝoje, ilia lasta albumo sed mi trovis ĝin esti tre bonega adiaŭo. Mi aĉetis la CD+“diĝipak” el bandcamp, kaj poŝtis la CD al mia amiko dum mi uzis la .ogg dosierojn. Mi ne kutime ŝatas ligili aŭ reklami albumon, sed mi konas iom de la bandanoj ekde tiam kiam mi estis studento. Mi ŝategas ilian muzikon kaj ili estas malgranda bando, do se vi ŝatas elektromuzikon, vi devus provi ilin:

Mi eltrovis Blackgaze kiam mi Vikipedumis pri Black Metal, dum mi aŭskultis iom da albumoj. Mi pensis ke ĝi estis interesa hibrado, sed vere mi ne multe pensis pri ĝi. Tamen, antaŭ iom da semajnoj, unu el miaj kunlaboristoj rekomendis Alcest al mi. Mi kredis lin ĉar li havan grandan interson pri Black Metal. Mi tuj enamiĝis kaj ektenis plurajn albumojn por aŭskulti.

Ĉi tiu estas la tuta listo da albumoj laŭkronike per la tempo tiam kiam mi aŭskultis ilin. Mi uzis DeDupeList por foriri la duoblaĵojn:

Libroj

Mi ne legis kiel multe tiel kutime. Fakte, mi surpriziĝis por ekkonscii la fakton ke tio estas bonafero por mi ĉar mi povas fokusi pri legi tiujn librojn, kiujn mi tre ĝojas; anstataŭ de provi gluti kiel eble plej multe.

Mi finlegis kaj, plejparte, ĝuis The Sunlit Man, de Brandon Sanderson. La libro nepre estas regalaĵo por homoj kiuj legis la tutan aron da “Kosmero-libroj” ĝis nun. Mi sufiĉe ŝatis ĝin kiel solstara libro, sed ĝi ne estis tiel memorinda kiel aliaj libroj en la Kosmero ĝis nun.

Mi ankaŭ legis Defiant — ankaŭ verkita de Brandon Sanderson — tuj poste The Sunlit Man. Mi fakte ne ŝatis ĝin! Eble tro da tempo pasis ekde tiam kiam me legis Cytonic, aŭ eble mi legis tro da Sanderson tro rapide. Mi sentis ke la paŝado (en: “pacing”) estis iomete maltaŭga kaj mi ne pensis ke la libro enhavis multon kio estis aŭ memorinda aŭ ekscita. Mi fakte tute ne povas memori ajn okazon en la libro. Eble, estontece mi revizitos la libron por doni al ĝi alian oportunon, sed mi ankaŭ memoras la fakton ke mi ne ŝatis la aliajn librojn en la serio tiel multe kiel la unua libro Skyward. Estas eble ke ĉi tiu okazo estas neevitebla.

Mi legis Scythe pro la konsilo de amiko, kaj mi trovis ĝin esti… bona. Ĝi ne estis bonega sed ĝi certe ne estis malbona. La rakonto estis iomete tro travidebla por mia gusto, kaj malgraŭ la interesa hoko mi ne sufiĉe ŝatis nek la mondon nek la rolulojn. Kiel mi diris, la libro estas bona sed ni eksitas min sufiĉe por voligi min legi la sekvajn. Mi pensas ke verŝajne mi ne estas ano de la celgrupo.

Mi tiam plonĝis en iom da Discworld de Terry Pratchett. Mi tre ŝatis kaj Small Gods kaj Lords and Ladies. Mi poste finfine ekkomencis legi la serion The Expanse. La unua libro, Leviation Wakes tuj hokis min per nur pluraj paĝoj. Mi legis du da la serio, kaj tiam mi legis alian libron en la Discworld serio por antaŭgarda kontraŭ “tro da sciencfikcio”. Men At Arms mi trovis esti tre bonega, kaj la interrompo igis min pli ĝui Abaddon’s Gate ĝustatempe por la naskiĝo de mia filino.

Post tiam, mi tute ne legis multe ĝis nokton kiam mi provis daŭri esti veka per legi poŝtelefone. Mi trovis ligilon al Despoilers of The Golden Empire en Projekto Gutenburg. “Despoilers” estas romaneto de Randell Garrett kiu verkis ĝin uzanta la nomon David Gordon. La libro estas verkita per la maniero de “pulpa” Sciencfikcia serio pri homoj kiuj invadas eksterteran imperion en nova mondo, sed ĝi havas belan surprizon je la fino. Mi konis la surprizon tiam kiam me komencis legi la rakonton, ĉar mi jam legi pri ĝi sur la interreto kie mi trovis la ligilon – tamen mi ankoraŭ ĝuis la rakonton multe. Mi finlegis la romaneton per nur unu sido, kaj poŝte elŝutis ĝin por mia libraro.

Tiu sperto igis min voli provi legi antaŭ-enlitiĝe, per mia bitlegilo, por rekonstrui mian legmuskolojn. Mi komeniĝis hazarde per Animorphs kaj poste legis alian Discworld romanon; Soul Music. Mi ŝatis Soul Music malpli ol la aliaj libroj en la serio, ĉar mi sentis kiel ĝi mankis movokvanton (en: “momentum”) pri la rakonto, kaj la libro nur enhavas serion da scenejoj pri rokmuziko eniranta la Discworld. Tamen, ĝi estis bona.

Nune, mi klopodas por trovi ion por legi. Mi volas legi iun malpezan, kiu ne estas tro profunda. Sed mi lernis ke mi povas iĝi enuigita per Discworld tre rapide, do mi ne volas legi la sekvan libron de tiu serio tro rapide poste Soul Music.

Filmoj

Mi nur spektis uno filmon ekde la naskiĝo de mia filino. Dum ni brakumis je 0400-a, mi spektis Spirited Away por provi daŭri esti veka. Kredeble, Spirited Away ne estas la ĝusta filmo por tiu tasko, ĉar la filmo estas tre ripoziga kaj komfortiga.

Sed antaŭ mia filino naskiĝis, ni spertis iom da bonegaj “filmnoktoj”. Miaj plej ŝatataj filmojn estis: The Holdovers, The Wrestler, The Florida Project, kaj Knives Out.