Kia longa duonjaro!
Vere, mi sentas kiel kvar jaroj preterpasis min ekde la Somero. Mi pensas ke la kialo estas ke mi havas etan infanon por prizorgi; la tagoj ja iĝas pli longaj kaj lacigaj sed ankaŭ ili enhavas pli da novaj aferoj kaj spertoj. Ĉi tio tute streĉas mian temposperton.
La fino monatoj de la somero estis bonaj. Ni malfeliĉe ja malsaniĝis per KOVIDO denove, ĵus poste la Somera Solstico. La malsano ne estis tiel malbona kiel la antaŭa, sed ĝi ankoraŭ estis iomete bruta kaj ĉi-foje ni ankaŭ devis zorgi pri la bebo; kiu havis KOVIDO-n ankaŭ!
Malgraŭ tio, ni tre ŝatis la someron kaj uzis la lumon kaj varmecon tre bone.
Ekde Oktobro, mi ne laboris kaj ĉefe zorgas pri mia filino, D. Mia edzino laboras tri tagojn po semajno, kiu signifas ke mi estas la ĉefzorganto pri D “nure” dum tri tagoj sed la ritmo de la domo ja estas ŝanĝinta. Mia memfido kreskis multe dum mia tempo kun D kaj mi tre ŝatas iri por aventuroj malgrandaj dum la semajno. Antaŭe, mi estis tima ĉar D nur manĝis per la mamoj kaj mi ne havas mamojn. Ŝi rifuzis manĝi per botelo, eĉ se la botelo enhavus mamolakton.
Bonŝance, ŝi komencis manĝi solidan manĝaĵojn dum Septembro kaj ekde tiam, ŝi ankaŭ trinkas mamolakton el tason. Tio ebligas nian aventurojn kaj ni promenadas tra parkojn kaj arbarojn dum la tagoj, kaj ankaŭ vizitas amikojn en la urbocentro ĉiusemajne.
Mia edzino samtempe rekomencis labori kaj komencis sian kurson da medikamentoj pri “multaj sklerozoj”. Tiuj aferoj kune tre lacigas ŝin kaj ŝi ankaŭ nun ne havas imunsistemon plenfunkcian.
Malĝoje, mia amikino R mortis tragedie dum Decembro. Mi ne verkos multe pri tiu afero ĉi tie, ĉar mi ankoraŭ procesadas ĝin. Sed mi denove spertas la postmortan malĝojecon, la kulpecon pri ne estinta pli bona amiko al ŝi, kaj la kolereco al kapitalismo pri sia parto en la morto.
Finfine, ni ĉiu estis malsanaj dum Novembro kaj Decembro. Dum la lastaj jaroj, mi aŭ estas sana aŭ havis KOVIDO-n do mi malkutimiĝas pri esti malsana dum mi devas funkcii kiel homo. Mia povo por resaniĝi ja malgrandiĝis pro maljuneco, pro KOVIDO, kaj la postulaĵoj de patrado; do Decembro ne estis amuziga ĝis nun!
Sed nun ni havas la Solstico-arbon, kaj ni ornamis la domon feste. Niaj pulmoj kaj kapoj estas pli klaraj nun, kaj troviĝas lampionoj beletaj kaj varmaj fajrujoj en la domo. Dum mi verkas ĉi tiujn vortojn, la solstico estas tre proksima. Ĉi tiu solstico estos nia duan solstico kun D, post la Somero Solstico. Sed la Vintro-Solstico estas tre tre aparta fojo al ni, kaj ni estas tre ekscitataj por festi ĝin unuafoje kun la plej nova ano de nia familio.
Ĉefaj okazoj
Okazis pluraj aferoj tiujn kiujn mi ne ĝuste notis, ĉar mi ne estis tre laborema pri protokoli ilin kiel kutime. Okazas tre multaj aferoj pri beboj — kaj ĉefe kiel nova gepatro — kaj ĉi aferoj venas tre rapide kaj tre subite. Mi estas provanta vivi pli “en la momento”, kaj sekve mi ne protokolas ofte. Mi povas diri al vi la malsprecizan aĝon kaj la sezono dum kiu D unuafoje balanciĝis per sia mempovo, aŭ ekpaŝis dum ŝi tenis mian manon ktp. Mi ne povas, tamen, diri al vi la precizan datojn ĉar mi ne protokolis!
- 2024-06-22 – Mia fratino naskis sanan bebon, mia unua nevo persanga.
- 2024-06-26 – D ridas unuafoje.
- 2024-07-05 – Mi sukcesas finlerni kiel veturili, sen eraroj! Ankaŭ estas la unua balotdo registaro kiu ne venkas la Konservatistoj.
- 2024-10-04 – A havas sian unuan trakton medikan por sia Multaj Skleroj, kiu signifas ke ŝia imunsistemo ne plu plene funkcias.
- 2024-12-14 – mia unua tago de patro-ferio kun D, ĝis Marto en 2025.
- 2024-12-09 – mia amikino R mortas tragedie.
Amuzaĵoj
Kiel laste, ĉi tiu sekcio estas relative mallonga ol antaŭaj jaroj, ĉar por zorgi pri mia filino juna estas la plej grava afero. Tamen, mi ja estas havinta la tempon por amuzigi min mem; sed mi devas pli celeme uzi la tempon.
Laste, malseneco pli interompis min pli ol patrado. La malsano malhelpis min por gimnastiki ktp, sed dankeme mi kaj la familiio ĉiuj verŝajne resaniĝas nun.
Arkpafadi
Malfeliĉe, arkpafado ankoraŭ estas triaranga amuzaĵo por mi. Mi vere volas pli arkpafi en 2025.
Mi ne arkpafis ekde la somera recenzo. Parto de mia arkpafilo — la “fikspunkto” por la sagoj — rompiĝis kaj mi ne sufiĉe spertas por ripari ĝin. Mia instruisto, P, estas afablega kaj diras al mi ke li povas helpi min sed mi ne havis la oportunun por renkonti lin. Mia celo estas por renkonti lin frue en la novjaro.
Ni ankoraŭ ĉeestos la “amuziga arkpafado tago”, je la 26th de Decembro. Ni tre ĝuis ĝin la pasintan jaron kaj ni esperas ke ĝi iĝos familia tradicio.
Verkadi
Denove, mi ne verkis multe sed mi fakte ja metis la skribilon al la papero plurajn okazojn.
Mi faris iom da profunda dezignlaboro pri la rakontintrigo de unu el miaj planitaj rakontoj, kiu nomiĝas Broken Scar (eo: interrompita cikatro). Se mi iam ajn montras pecon da mia fikcio al iu; ĉi tiu rakonto estos tiu peco. Ankoraŭ restas multon por fari pri ĝi sed mi pensas ke ĝi estas la plej bonan ideon mi havas ĉimomente.
Mi komencis verki poemon dum mi promenadis portanta mian filinon, dum ŝi dormis. Tiam kiam mi rehejmiĝis, mi sidis por verki la poemon sur papero sed mi estis interrompita kaj mia “muzo” forflugis! Ho ve, tio estas parto de la beleco de poezio ĉu ne?
Gimnastiki kaj kuradi
Mi ankoraŭ gimnastikas sed mi ne estas pli forta ol la somero, malĝoje.
Ĉiu familiano estas malsanaj dum iom da tempo, ekde la mezo de Novembro. Mi ankaŭ. Kutime mi povas gimnastiki eĉ tiam kiam mi malsanas, sed ĉi tiu malsano igis min maltrafi plurajn okazaĵojn. Ne estis amuzige laŭ mi!
Dum Oktobro, mi rekomencis kuri. Ĉi foje, mi provis kuri per “nudpiedaj” ŝuoj, por helpi min por kuri malgraŭ mia genuvundo. La unuaj du okazaĵoj estis vere bonegaj kaj mi ekamiĝis kun la ŝuoj. Ili igis min kuri per multe pli bona metodo. Dum mia tria kuro, tamen, mi vundis mian piedon kaj mi ĝis nun ne resaniĝis. Mi spertas tre akran doloron en la piedo tiam kiam mi uzas ĝin kaj mi fakte devis lamis dum iom da tagoj.
Nun, ĝi iomete resaniĝis iomete ĉar mi anstataŭigis miajn kutimajn ŝuojn per “pormarŝadaj” ŝuoj dum la tago. Mi supozas ke ili helpas min pro la aldona subteno en la ŝuoj. La vundo ankoraŭ ne estas for, ĉar ĝi revenas ofte kiam mi uzas miajn kutimajn ŝuojn. Mi do esperas ke mi ne devas porti pezajn ŝuojn ĉie kie mi iras, eterne.
Se la piedo ne tute resaniĝas je la fino de Januaro mi vizitos kuraciston. Mi ne jam faris tion ĉar la oficiala konsilo de la NHS estas ripozigi la piedon kaj vidi ĉu la vundo resaniĝus per sia mempovo. Ĉi tiu ne estas malbona konsilo, sed se mi havus vundon dum tuta kvaronjaro mi klopodos ricevi la helpon tiun kiun mi bezonas!
Marŝadi
Ni tute ne marŝis dum ĉi duonjaro. Mi marŝetis kun D laŭ la marbordon de Sudŝildoj al Sunderlando, por renkonti mian bofratinon kaj mia nevo je “ludkafejo”. Ni tre ŝatis la tutan sperton, krom tre malvarma ŝanĝado de fekujo sur la klifoj.
Mi havas nefirmajn planojn por marŝi kun amiko en aŭ la Lagdistriko aŭ la Ĉeviotaj Montetoj dum Januaro; se mi estus sufiĉe sana kaj se A rajtigus min ĉar ŝi devus sole prizorgi la bebon tutan tagon.
Lingvoj
Mi ekhaltis lerni la norvegan pro Duolingo. Duolingo, laŭ mi, tute fekiĝis nun. Mi ankoraŭ ne rekomencis lerni la norvegan sed mi havas malfirmajn planojn por aĉeti lernlibron de eBay. Tamen, mi pensis laste ke mi tre volas lerni la ĉinan. La ĉina estis mia alia elekteblo por mia tria lingvo, kaj nun mi eltrovis ke la loka universitato en Novkastelo instruas publikajn kursojn pri la ĉina. Do por lerni la ĉinan taŭgus bone.
Mia uzado de Esperanto ankoraŭ estas forta sed mi tre sopiras taglibri per Esperanto. Mi ankoraŭ ne trovas la ĝustan fojon por taglibri ĉiutage, sed eble baldaŭ mi tranĉos iom da tempo el alia parto de la tago.
Mi volis legi pli esperantajn romanajn, sed mi trovis la taskon tre malfacila! Mi ne estas trovanta bonan esperantan romanon por ĝui ekde mi legis La ŝtona urbo. Mi provis aĉeti fizikan eldonon de Solaris sed ĝi estas elĉerpita ĉie, kaj mi ankaŭ ne povas trovi bitlibran eldonon. Ĉar tio, mi kutime nun plej ofte legas afiŝojn de facila.org ĉar ĉi tiu eldonaĵo estas unu el la malmultaj ejoj por trovi verkojn esperantajn, kiuj ne estas pri Esperanto mem.
- uea.facila.org, retejo kiu enhavas interesajn afiŝojn verkitajn per simpla Esperanto.
Fakte, la esperantujo tre ĉagrenas min ĉi momente. Eblas ke mi ja estas tro insula, do mi ne tute rezignos sed mi taksas ĝin tre memfokusata. Mi ankaŭ tre ne ŝatas ĝian emon por esti tre Malokcidenta-liberalista pri la politiko. Mi komprenas ke Libera Folio estas unu el la plej oftaj eldonaĵoj, kaj multaj afiŝoj estas pri Esperantujaj aferoj. Tiam kiam eldoniĝas afiŝo pri mondpolitiko, ĝi ofte enhavus imperialistajn vidpunktojn aŭ temojn ekz. ĵusa afiŝo pri BRICS kiu papagis rusofobiajn kaj ĉinofobiajn temojn. Mi sopiras Esperantistajn Komunistojn, sed nun mi estas je la punkto kie mi nur volas legi romanon bonan!
Ankaŭ okazas ke mi devos paroli al mia filino malsame ol antaŭe. Ĝis nun, mi parolis al ŝi nure per Esperanto sed mi legis esperantan novleteron kiu donis al mi konsilon pri tiu temo. Malgraŭ la fakto ke mi povas legi kaj verki Esperanton flue, plejparte, mi ja devas plibonigi mian paroleblecon. La novletero parolis pri kiel se oni sufiĉe fluas per Esperanto, ĝi iĝas muro inter la gepatro kaj la infano. Mi ja spertis tian muron je okazoj tiam kiam mi devis serĉi vortojn aŭ mi devis klopodi por konstrui la frazojn mi volis diri.
Do nun mi parolas al ŝi per kaj Esperanto kaj la angla. Mi ne volas konfuzigi ŝin kaj ŝi ŝategas tiam kiam mi diras al ŝi “Mia filino!”. Sed Esperanto iĝos ia “spico” en nia interrilato. Mi daŭros legi al ŝi esperantajn infanlibrojn, kaj diri esperantajn frazojn, sed nun mi povas paroli al mia filino per mia denasklingvo.
Mi esperas ke ŝi ankoraŭ atingos senton pri la lingvo, kaj eble ŝi volos partopreni. Sed veŝajnas ke la saĝeco diras ke krom vi estus tre flua per Esperanto; estas pli bone por ĝisatendi tiam kiam la infano estas sufiĉe aĝa por lerni, ol atingi verzion de la lingvo per gepatro kiu ne tute fluas.
La esperanta novaĵoj ne tute estas koleretaj, tamen. Mia amikino, M, kaj mi komencos neformalan esperantan klubon baldaŭ. Vere, ĝi simple estos kialo por ni por renkontiĝi kaj paroli esperante pri GNU/Linukso samtempe. Mi ne certas kiel la klubo funkcios praktike, sed se ĝi iĝus farebla mi ankaŭ portos D al ĝi por ke ŝi povas aŭdi esperantajn interparoladojn. Mi ankaŭ aliĝis la EAB, sed plejparte ĉar mi sentis min deveme. Espere la EAB helpos min por eltrovi esperantajn okazojn en Britio por partopreni, tiam kiam se D ŝatus pli lerni la lingvon.
Protokoloj
La protokoloj daŭras malplilongiĝi ĉiun afiŝon, ĉi momente! Tamen mi legas pli ofte ol tiam kiam D ĵus naskiĝis; ekde mi ne laboris, mi ne tiek multe uzas la komputilon kaj sekve mi ne aŭskultas muzikajn albumojn.
Mi ankaŭ estis eble por spekti nur du filmojn ekde la Somero-Solstico, kaj nur pro malokupataj tagoj ĉe labori. Ankaŭ A tranoktis ĉe la domo de sia patrino, kun D do mi povis spekti filmon tiam.
Mi tre scivolemas vidi kian formon ĉi tiujn protokolojn havos la venontan recezon. Je tiu fojo kaj mi kaj A devos labori kaj gepatri do la ritmo de la domo estos ŝanĝata denove.
Muzikaj Albumoj
Multaj da la plej ŝatataj albumoj ĉi tie, inkluzive de iom da tre malnovaj plej ŝatataj el mia juneco. Temo de ĉi tiu protokolo estas reviziti miajn plej ŝatatajn metalajn albumojn. Mi komenciĝis per Black Halo de Kamelot kaj mi ankoraŭ tre ŝatas ĝin. Mi tiam aŭskultis amason da DragonForce, kiu estas tre… “fromaĝa” sed tre amuziga. Troviĝas ĉi tie ankaŭ amason da ĝeneralaj metalaj albumoj.
Tre specifa momento laŭ mi estis tiam kiam mi aŭskultis The Death of Slim Shady (eo: La morto de Slim Shady) de Eminem. Ĉi tiu estis la unua Eminema albumo, tiun kiun mi aŭskultis ekde The Marshall Mathers EP kaj ĝi tre impresis min. Mi pensas ke mi ĝuis ĝin pli ol aliokaze ĉar mi konis ke ĝi estas “koncepta albumo” antaŭ mi komencis aŭskulti, kaj mi jam legis pri la rolulo Slim Shady.
Mi ankaŭ aŭskultis iom da “popmuziko” de mia juneco. Mi estis tro “malhela kaj mojosa” por konfesi pri ŝati Lady Gaga tiam kiam mi estis adoleskanto, sed mi tre ĝuis esplori ŝian albumaron nun. Poste, “Despacito” eniris kaj restis en mia kapo kaj por forigi ĝin mi aŭskultis la tutan albumon de Luis Fonsi. Ĝi estis bona, sed Despacito vere estis la plej bonega kanto.
Novembro fakte enhavis vican marŝon da orelvormoj. Le ĉefa igo estis mia filino; tiam kiam ŝi ekkriis kaj volis danci mi dancus kun ŝi laŭ kanton feliĉan. Ĉi tiu kutimo do donis al mi orelvormojn, kaj mi sekve esploris la albumojn kaj kantistojn. La rezultoj; mi eltrovis Macklemore kaj They Might Be Giants kaj ŝategis ilin ĉar mi legis pri ili kaj taksis ilin esti tre mojosaj. Pri la albumo Gemini, ĉi tiu eble estas la vera unua fojo tiam kiam mi dancis al hip-hop! Mi ankaŭ aŭskultis Pulp, post kiam mi ricevis Common People orelvorme.
Mia amiko donis al mi iom da albumoj de Meshugga por ke mi povus ĝui la djen
-on. Mi nur aŭskultis unu albumon sed mi ŝatis ĝin. Mi ankaŭ aĉetis muzikon el kaj Die Antwoord kaj VNV Nation por esti nostalgia pri tiam kiam mi tranoktis ofte en danckluboj.
Ĉi tiu fojo mi ne uzis DeDupelist1 por forigi la duoblaĵojn, ĉar mi volas malpli uzi serretajn ilojn por komputi. Mi esploris kaj lernis kiel uzi awk
por tiu tasko2.
- The Present Is A Foreign Land by Deaf Havana
- Without A Sound by Dinosaur Jr
- Meet Me Halfway At Least by Deaf Havana
- The Fury Of Our Maker’s Hand by DevilDriver
- The Blues And The Abstract Truth by Oliver Nelson
- Eagles by Eagles
- A Matter Of Life And Death by Iron Maiden
- Three Cheers For Sweet Revenge by My Chemical Romance
- Polka’s Not Dead by The Dreadnoughts
- Legends Never Die by The Dreadnoughts
- Victory Square by The Dreadnoughts
- Uncle Touchy Goes To College by The Dreadnoughts
- The Last Kind Words by DevilDriver
- The Black Halo by Kamelot
- Framing Armageddon (Something Wicked Part 1) by Iced Earth
- Inhuman Rampage by DragonForce
- The Death Of Slim Shady (Coup De Grâce) by Eminem
- Into The North by The Dreadnoughts
- Bleed American by Jimmy Eat World
- Paranoid by Black Sabbath
- Collision Course by Linkin Park and Jay Z
- Hand It Over by Dinosaur Jr
- Sonic Firestorm by DragonForce
- The Crucible Of Man (Something Wicked Part 2) by Iced Earth
- A Night At The Opera by Blind Guardian
- Save Rock And Roll by Fall Out Boy
- The Dark Saga by Iced Earth
- Epica by Kamelot
- Carolus Rex (sv) by Sabaton
- Carolus Rex (en) by Sabaton
- The Trumpton Riots by Half Man Half Biscuit
- Year Zero by Nine Inch Nails
- Dark Passion Play by Nightwish
- Ascendancy by Trivium
- Shogun by Trivium
- Exodus by Cyferdyne
- A Twist In The Myth by Blind Guardian
- Melody by Sharleen Spiteri
- Abbey Road by The Beatles
- Diskovibrator by Turmion Kätilöt
- Vol. 3: (The Subliminal Verses) by Slipknot
- Blizzard Beasts by Immortal
- A Sense Of Purpose by In Flames
- Valley Of The Damned by DragonForce
- The Eminem Show by Eminem
- Imaginaerum by Nightwish
- Les Voyages De L’Âme by Alcest
- Rise And Fall, Rage And Grace by The Offspring
- Wild Life by Wings
- Venus And Mars by Wings
- Wings At The Speed Of Sound by Wings
- Phenomenon by UFO
- Poetry For The Poisoned by Kamelot
- The Fame by Lady Gaga
- Soilbleed Redux EP by Grendel
- Ellington at Newport by Duke Ellington
- Infinity On High by Fall Out Boy
- 21st Century Breakdown by Green day
- Splinter (Songs From A Broken Mind) by Gary Numan
- The Fame Monster by Lady Gaga
- First Take by Roberta Flack
- Pray For Villains by DevilDriver
- Ofnir by Heilung
- Born This Way by Lady Gaga
- War Of The Worlds by Jeff Wayne
- Homesick by A Day To Remember
- Seven And The Ragged Tiger by Duran Duran
- Ulta Beatdown by DragonForce
- Portrait In Jazz by Bill Evans Trio
- Disraeli Gears by Cream
- Under The Table And Dreaming by Dave Matthews Band
- Sunbather by Deafheaven
- The Way Of The Fist by Five Finger Death Punch
- Surrealistic Pillow by Jefferson Airplane
- The Power Within by DragonForce
- Primo Victoria by Sabaton
- So Long, Astoria by The Ataris
- What Separates Me From You by A Day To Remember
- Hot Fuss by The Killers
- Dead Silence by Billy Talent
- Mutter by Rammstein
- Beyond by Dinosaur Jr
- Echoes, Silence, Patience & Grace by Foo Fighters
- There Is Nothing Left To Lose by Foo Fighters
- Pastel Blues by Nina Simone
- Sour by Olivia Rodrigo
- Common Courtesy by A Day To Remember
- Nymphetamine by Cradle Of Filth
- Godsmack by Godsmack
- Grom by Behemoth
- Genesys by Cyferdyne
- And Their Name Was Treason by A Day To Remember
- For Those Who Have Heart by A Day To Remember
- Farm by Dinosaur Jr
- Vida by Luis Fonsi
- They Might Be Giants by They Might Be Giants
- Spiderweb Princess by Kukielle
- The Heist by Macklemore & Ryan Lewis
- Nothing by Meshuggah
- Gemini by Macklemore
- Iowa by Slipknot
- Ten$ion by Die Antwoord
- Different Class by Pulp
- The Blues and the Abstract Truth by Oliver Nelson
- Rammstein by Rammstein
- Hellbilly Deluxe by Rob Zombie
- The Sinister Urge by Rob Zombie
- $O$ by Die Antwoord
- Advance And Follow by VNV Nation
- Praise The Fallen by VNV Nation
- The End So Far by Slipknot
- Automatic by VNV Nation
- Transnational by VNV Nation
- Sinner by Drowning Pool
Libroj
Ne troviĝas amaso da libroj legataj ĉi tie, sed troviĝas pli ol mi pensis. Mi nun pli komprenas la novan ritmon de la domo kaj povas legi pli rapide denove.
La plej ĉefa, plej mirinda, libroserio de ĉi tiu duonjaro estis The Expanse de James S. A Corey. Mi tute, tute, ŝategis ĉi tiun serion de la komeniĝo al la finlegiĝo. Por finlegi ĝin estis tre dolĉacida laŭ mi. La fino de la serio estis bonega, ili tute trafis la celon. La roluloj estis mirindaj. Ĝi metis al mi novan — tre altan — laŭnormon pri sciencfikcio.
Mi ankaŭ spertis bonajn fojojn kun, kaj per, Discworld de Pratchett. Kutime mi uzas ilin por refreŝiĝi inter aliaj libroj. Ĉi tio estas ĉar mi kutime povas legi Discworld romanon tre rapide kaj ili havas tre malsaman tonon kontraŭ aliaj libroj. Mi tre ŝategis; Maskerade, Carpe Jugulum, kaj The Fifth Elephant sed mi ne vere ŝatis The Last Continent. Mi tre ŝatas sekvi la sorĉistinojn, kaj ne ŝatis legi pri Rincewind. Ankaŭ The Last Continent enhavis tro da malprofundaj ŝercaĵoj pri Aŭstralio por mia gustumo.
Mi legis Paladin’s Grace de T. Kingfisher, ĉar amikino mia rekomendis ĝin al mi. Mi ne konis ke ĝi estas libro pri amrilato. Ho ve! La mondo de la libro estas bonega, kaj ankaŭ la roluloj sed mi vere ne tiel ĝuis ĝin kiel la aliaj libroj de ĉi tiu verkisto. Mi pensas ke mi daŭras lerni ke mi simple ne taŭgas librojn, kie la ĉeftemo estas amrilato. Mi verŝajne maltaŭgas la ritmojn de ĉi tiu temo, malgraŭ la fakto ke mi ĝuas kaj estas ĝuinta amrilatajn rakontojn tiam kiam ili estas parto de pli granda verko.
All Systems Red mi legis por kutimiĝi al la Murderbot serio. Ĝi fakte ne estis tion kion mi anticipis sed ĝi ankoraŭ estas tre bona kaj mi antaŭvidas legi la sekvajn librojn, eble por refreŝiĝi inter pli grandaj libroj. Mi ankaŭ tre ŝatis Planetfall de Emma Newman. Planetfall estis tre sola, tre interesa, sciencfikcia romano. Mia edzino komencis legi ĝin kaj sekve diris al mi ke mi ŝatus ĝin; ja prave! Mi provos legi pli librojn de Emma Newman baldaŭ.
Ankaŭ spertis mi iom da malbonajn momentojn pri libroj, ĉefe pri legi Suneater de Christopher Ruocchio. Ili havas amason da problemoj pri ili, ĉefe temas siak politikoj. Mi havis la libroj en mia aro dum iom da tempo ĉar mi lernis pri ili de YouTube kaj pluraj homoj komparas ilin kontraŭ Red Rising kaj The Expanse; kaj mi tre ŝatas seriojn tiujn.
Fakte, mi tute ne certas nun pri kiel estas ebla por komparas ĉi tiujn seriojn. Krom la fakto ili sidas kune en la ĝenro de Sciencfikcio/Kosmo-opero, ne estas eble ke ili estus pli malsamaj unu al la alia! Mi tuj havis problemojn pri Suneater dum la unua libro nomiĝas Empire of Silence. Mi volonte malatentis la problemojn ĉar ĝi estas la unua libro de la verkisto, kaj la retejo diris al mi ke la serio pliboniĝis. Jes, ili ja pliboniĝis dum Howling Dark kaj Demon In White kaj la rakonto estis sufiĉe bona por daŭrigi min tra la romanojn, sed kreskis miaj zorgoj ankaŭ. Ĉi tiu kulminis tiam kiam mi legis la kvaran libron, Kingdoms of Death, kaj mi fakte ne povis finlegi la libron.
Mi ne skribos multe ĉi tie, ĉar mi ne volas malpurigi kaj plenigi ĉi tiujn afiŝojn per kolereco — kaj ankaŭ mi ne volas devi traduki pli vortoj en Esperanto! — sed mi donos resumon. Miaj ĉefaj problemoj pri Suneater estas ke la libroj havas tre konservatisman politikon kaj nur iĝas pli konservatismemaj trans la serio. Mi ekhaltis legi Kingdoms of Death ĉar la verkisto estis rasista pri rusuloj, kaj ankaŭ montras kiel li esta tre stulta pri sia kompreno de komunismo tiam kiam ili priskribas socion komunistan en la estonteco. Kutime, mi povas tralegi ĉi tian stulteco sed ĝi ankaŭ ne estas verkata bone, laŭ mi. Fakte ĝi formis kiel iom da la fikcio de Ben Shapiro! La ĉefrolulo ankaŭ estas tro perfekta kaj malgraŭ la fakto ke la verkisto provas doni al li problemojn; ĝi ne ĝuste taŭgas kaj ne funkcias tiam kiam vi ankaŭ komprenas la politikojn de la libroj.
Ĉe la fino, la libroj laŭ mi ŝajnas kiel miksaĵo kun pulpa glavo-kaj-planedo fikcio (kiu estas bone je specifaj momentoj kaj kuntekstoj!) kaj la Ilium/Olympos de Dan Simmons. Ilium/Olympos esta la libroj dum kiuj mi ekkonis ke Dan Simmons iĝis frenezulo konservatista. Ho ve. Mi aŭdis ke James S. A. Corey verkas nun kosmo-operon, kaj espere mi legos tiun kiel medikamento.
Post mi nefinlegis Kingdoms of Death mi legis alian Discworldan libron por purigi mian okulojn. Mi tiam tralegis la serion Liveship Traders de Robin Hobb. Ĉi tiu serio estis mia unua sperto kun Robin Hobb kaj ĝi estis tre mirinda! MI tre ĝuis ĝin. Ĝi vere montras sian aĝon nun, kaj mi pensas ke ĝi indas avertaĵojn pri stupri (provo kaj… finfarata) kaj ankaŭ iom da scenoj sangoplenaj; sed entute la libroj estas tre persvadaj kaj tre tre bonverkitaj. Mi pli ĝuis la du unuajn libroj ol la tria, sed Ship of Destiny ankoraŭ estas bonega. La roluloj vere veturas la serion, kaj mi ekkonis ke mi vere ŝatas tion pli ol mi pensis antaŭe. La okazaĵoj en la serio tute taŭgas la rolulojn kaj ili agas laŭ siaj propraj kutimoj. Mi ja sentis ke mi estis en la urbo de “Bingtown” aŭ en la insuloj de “The Pirate Isles”, kaj la okazaĵoj devigis min por turni la paĝon. Mi enlitiĝis malfrue plurajn noktojn ĉar mi volis legi alian ĉapitron!
Kiel mi verkas ĉi tiun afiŝon mi komencis mian relegadon de Wheel of Time de Robert Jordan (kaj ankaŭ Brandon Sanderson). Mi intencis fari ĉi tiun relegadon dum iom da tempo. Mi unuafoje legis WoT dum 2003 tiam kiam nur dek libroj de la serio estis verkitaj (kaj ankaŭ New Spring). Mi neniam povis relegi ilin post tiam kiam la finaj libroj eldonadiĝis. Mi subite relegis la serion ĉirkaŭ 2014 aŭ 2015 sed mi ekhaltiĝis je la deka libro denove.
Mia plano estas por legi la serion per partoj da tri aŭ kvar libroj, kaj uzi aliajn librojn por refreŝiĝi inter tiujn. Mi trovas ke la verkstilon de Robert Jordan estas tre facila por legi, do mi povas legi kaj digesti la librojn tre rapide kaj ne bezonas multe da tempo por refreŝiĝi. Tamen, mi ja estas leginta pri “The Slog” (eo: la malrapida marŝo), kiu eble estis la igo por mi ekhalti antaŭe. Se mi ne ĝuus libron specifan, mi refreŝiĝos per alia libro. Mi ne certas pri kiajn librojn mi uzos por refreŝiĝi, ĉar Discworld estas tro simila al Wot. Mi pripensos ĉiun temon.
- Cibola Burn by James S. A. Corey
- Interesting Times by Terry Pratchett
- Nemesis Games by James S. A. Corey
- Babylon’s Ashes by James S. A. Corey
- Maskerade by Terry Pratchett
- Persepolis Rising by James S. A. Corey
- Feet Of Clay by Terry Pratchett
- Tiamat’s Wrath by James S. A. Corey
- Hogfather by Terry Pratchett
- Leviathan Falls by James S. A. Corey
- Jingo by Terry Pratchett
- All Systems Red by Martha Wells
- Paladin’s Grace by T. Kingfisher
- Planetfall by Emma Newman
- The Last Continent by Terry Pratchett
- Empire Of Silence by Christopher Ruocchio
- Carpe Jugulum by Terry Pratchett
- Howling Dark by Christopher Ruocchio
- The Fifth Elephant by Terry Pratchett
- Demon In White by Christopher Ruocchio
- The Truth by Terry Pratchett
- Thief Of Time by Terry Pratchett
- Ship Of Magic by Robin Hobb
- The Mad Ship by Robin Hobb
- Ship of Destiny by Robin Hobb
- The Last Hero by Terry Pratchett
- Star Wars: Darth Plagueis by James Luceno
- The Eye of the World by Robert Jordan
Filmoj
Estas tre facile por paroli pri la filmojn kiujn mi spektis; nur troviĝas du! Mi spektis Tenacious D In The Pick Of Destiny (eo: Persistema D en Plektro de Sorto), ĵus antaŭ mi komencis mian patrtempon de la laboro. La filmo ne sentas tro bona en la nuntempo ĉar ĝi montras sian aĝon. Ekzemple, ĝi enhavas okazaĵojn samsekstimajn kaj mi ĉagreniĝis pro tio. Sed krom tio, mi ĝuis spekti ĝin dum mi laboris en miaj finaj tagoj de laborado.
Tiam kiam okazis A tranoktis ĉe la domo de sia patrino, kun mia filino ankaŭ, mi spektis Civil War (eo: Intercivitana Milito) – ne la filmo de Marvel! Mi originale lernis pri ĝi dum ni estis ĉe la kinejo por spekti Dune Part Two (eo: Dune: La Dua Parto), sed mia patrino ankaŭ diris al mi ke ĝi estas bonega. Mi tre ĝojis ĝin kaj mi estas tre feliĉa ke mi elektis ĝin por mia “Matt-nokto”, kaj ne malŝparis la oportunon.
- Tenacious D In The Pick Of Destiny
- Civil War
-
Mi ektenas la volatajn liniojn da teksto el la protokoldosiero en nvim kaj metas ilin en dosierion en
/tmp
, kaj poste mi faras makrojn por forigi la datojn kaj formati la liniojn ĝuste. Mi tiam povas uziawk '!seen[$0] /tmp/albums.txt
por ricevi liniaron sen duoblaĵoj. Estontece mi volas aŭtomigi ĉi tiun taskon. ↩︎