← Hejmen

2025 Vintra-Solstico Recenzo

de Matt Marshall je

Ni eniris la vintron post la egalnokto kaj tuj malsaniĝis per malbonega malsano. Laŭ la lokaj novaĵoj, eble ni estis inter la unuaj homoj, kiuj malsaniĝis en la regiono. Ni resaniĝis tre malrapide, kaj ni timis. Sed ni venkis, kaj ni plejparte estas resanaj.

Ĝis nun, la vintro temas pri ni ne havantaj la spacon por ripozi. Unue, la malsano, sed poste D daŭras kreskiĝi kaj tio ofte rompas la ritmon kaj kutimojn en la domo. Nia socia kalendaro ankaŭ iĝis tre freneza, kaj ni sekve sentis nin premataj.

La solstico, tamen, estis bonega. La festoj komenciĝis iomete tremece, ĉar la antaŭsemajno enhavis tro da okazaĵojn. Sed kaj “la nokto antaŭ Solstico” kaj la solstico mem estis nekredeble bonegaj. D sufiĉe aĝas por kompreni ke la tago estas speciala, kaj ŝi tre ĝuis renkontiĝi kun sia familio kaj ricevi donacaĵojn. Mia plej ŝatata momento estis tiam kiam ŝi ekdiris al mi “Dankon paĉjo!”

Ĉi estis bonega maniero por trairi la mezvintron, kaj mi antaŭĝojas la revenon de la suno.

Ĉefaj okazoj

Amuzaĵoj

Ĉi tiu sekcio estas tre maldensa en ĉi tiu recenzo. Mi deziras ke okazis pli da ekscitiga kaj amuziga aferoj sed la ĉefa mesaĝo estas: mi estas bona, kaj mi daŭras esti sana kaj feliĉa. Mi nek kuris por provi novajn aferojn, nek malpliboniĝis pri mia vivkvalito.

Evidente, oni ĉiam povas provi fari plie; sed mi ja feliĉas.

Arkpafadi

Mi ne arkpafis late, tamen la tuta familio volas ĉeesti la “Post-nasktago Amuzigpafi”. Mi pensas ke mi nur pafis proksime ses sagojn, ĉi-jaron! Mia celo por la venonta jaro simple estas: arkpafi pli ol unu fojo. Mia arkpafiloj pretiĝas nun, do mi simple bezonas la volon kaj la tempon.

Verkadi

Mi ankaŭ ne verkis multe aŭ ofte. Mi havas ideojn kaj pensojn por verki iom da poezio, sed mi ne gravigis verkadon laste. Mi pensas ke mi ne verkos ion ajn antaŭ nelonge, kaj tio ne genas min.

Gimnastiki kaj kuradi

Mia gimnastikadi daŭras esti forte. Mi plibonigis mian eblecon por tirleviĝi, sed mi ne tute feliĉas pri la kvanto da tirleviĝoj, tiujn mi povas fari. Mi esperas ke mi povas plibonigi ilin antaŭ la venonta recenzo. Mi pensas nune ke mi devas tiri pli ofte, kaj pli ĝenerale. Do mi volas tirleviĝi pli ofte trans la semajno, por konstrui fortan bazon por miaj gimnastikadaj sesioj.

Mi ne provis rekomenci kuri. La kulpo simple estas ke mi ne plu havas la kutimon. Ankaŭ, mi ne certas pri miaj celoj pri kuri. Mia plej granda tasko do estas pensi pri miaj celoj antaŭ mi provas rekomenci kuri sencele.

Tamen, miaj piedoj estas pli fortaj ol iam! La vintro ne malhelpis min pri mia “nudpieda” kutimo kaj mi antaŭĝojas konstrui mian eblecon kuri per la nudpiedaj ŝuoj

Marŝadi

Mi ne marŝis ekde la lasta recenzo. Denove, ĉi tiu stato estas plejparte pro mia infano; ŝi tre ŝatus marŝi longtempe sed ŝi malŝategas esti en la veturilo do ni ne povas atingi la lokojn por marŝi.

Mia ĉefa celo por la venonta jaro estas provi trovi lokon, tiu estas proksima al ni kaj estas sufiĉe simila al la montetoj por ni. Ni eblos pluveteri el tian bazon.

Lingvoj

Mi daŭras plibonigi paroli Esperanton. Mia neforma Esperanto-Klubo kun mia amikino, M, nun okazas unu fojon po du semajnoj kaj mi tre ŝatas kaj la ritmon kaj la interparoladojn. Laste, mi rekomencis taglibri ĉiutage kaj sekve mi denove skribas pli da Esperanto.

Mi ja devas legi pli Esperantajn librojn. Mi pensas ke mi bezonas enmeti ilin en la legliston por igi min legi, ĉar retuloj rekomendis al mi bonajn librojn sed malgraŭ tio mi nur daŭras legi anglajn librojn.

Mi rajtas uzi retlernan platformon per mia laberjo, do eble mi eklerni iom da la ĉinan sed neserioze.

Protokoloj

Muzikaj Albumoj

Mi ĝuis aŭskulti muzikon, laste. Tiam kiam mi rigardas la protokolojn, la plejmulto da lineoj estas malnovaj amikoj; do ne ekzistas tre multe por pripensi. Mi ankoraŭ provadas kaj Hip-Hopon kaj Pop-Muzikon, ĉar mi volas seriozi ĉi tiujn ĝenrojn, kaj esti malfera al novaj muzikspertoj.

Por la fojoj tiam kiam mi batalas elekti muzikon, mi verkis baŝskripton por “elektu albumon hazarde”. Tio helpis min pli esplori mian muzikaron.

Kiel ĉiam, mi forigis duoblaĵojn el la listo1.

Libroj

Mi ne legis multe — aŭ sufiĉe — laste, kaj mia humoro taŭgas al tio; mi sentas ke mia legado estas en pli malalta spaco ol kutime.

Mi legis, tamen, plurajn bonegajn librojn. Ĉi tiuj tre feliĉigis min. Mia amikino rekomendis al mi “Children of Time” de Adrian Tchaikovsky, kaj ĝi ja estis bonega. La sekvaj romanoj ankaŭ estis bonegaj, sed mi ne estis preta por la etosmalsamecoj inter la rakontoj. Laŭ mi, la tria romano estis la plej stranga el la aro. Enfine, mi tre ŝatis ĉiun, kaj mi nepre relegos ilin, sed mi ja ne estis preta por la diskuto pri la naturo de konscio!

Mi ankaŭ legis “Paladin’s Strength” de T. Kingfisher ĉar mia edzino tre ŝategis ĝin. Je la komenco, mi estis singarda ĉar mia sperto kun la antaŭa libro estis miksata; ĉar mi ne sciis la ĝenron de la libro (romanco). Tamen, ĉi tiu libro bone nutris mian animon kaj modestigis min ankaŭ. Ankoraŭ mi ne tute ŝatas la “rakontbatojn” en romancaj rakontoj; sed la romanco en ĉi tiu libro estis tre lerte verkita, kaj la aliaj partoj de la libro estis tiel bonaj, ke mi eĉ ne unufoje koleriĝis aŭ ĝeniĝis .

“Project Hail Mary” — de Andy Weir — estis alia libro, kiun mi ŝatis, sed mi tamen trovis kelkajn partojn, kiuj ĝenis min iomete. Simile, amiko rekomendis la libron al mi ĉar mi ĝuis “The Martian” do mi decidis provi ĝin. Fine, mi rekomendus la libron al iu, kiu ŝatas sciencfikcion. Sed mi aldonus averton, ke Andy Weir verŝajne ne povas bone verki nek virinajn rolulojn nek ne-usonajn rolulojn. La nura alia kritiko, kiun mi havas estas la ĉefrolulo de ĉi tiu romano agas kaj sonas tute same kiel (tiu en) “The Martian”. Tio bonas, se vi volas pli da tio sama en nova kaj ekscita kadro, sed se vi ne tion scius kiam tiam vi komencis legi ĝin, eble vi ĉagreniĝus.

La “Discworld” libroserio daŭras esti mia ĉefa aro por purigi la palaton. “Tiffany Aching” nun aperas en la rakontoj kaj mi tre ŝatas ŝin. Mi ne vere ĝuis “Making Money”, sed malgraŭ tio mi daŭre ŝatas legi la serion inter aliaj, pli pezaj, libroj. Mi ankaŭ relegis “The Player of Games” de Iain M. Banks, kiu estas unu el miaj plej ŝatataj romanoj kaj ĉiam memorigas min pri mia patro. Ĝi estis bona libro por komfortigi min.

Mi legis la “Steelheart” serion de Brandon Sanderson, kiu estas serio por adoleskuloj. Ĝi ne estis malbona sed ĝi emis al junuloj pli ol mi anticipis. La unua libro sentis laŭ mi, ke ĝi estis kopiita de la unua libro en lia “Mistborn” serio. Mi fakte ŝatis la duan libron, sed la fino de “Calamity” estis nekontentiga. Mi ŝatis kien, tie la serio finiĝis sed la libro ŝajnis al mi tre rapida. Mi volis pli da spacon en la rakonto por spiri kaj malrapide eltrovi la misterojn. Verŝajne, Sanderson laboris en la limoj de la ĝenro kaj formato. Mi ne relegos la serion, sed mi ne estas malfeliĉa ke mi legis ilin.

La hontinda mencio de ĉi tiu recenzo devas esti “The House in the Cerulean Sea”. Rekomendis al mi ĉi tiun libron, pluraj homoj kaj unu AI tiam kiam mi demandis ideojn por “komfortigaj libroj”… sed mi finlegis ĝin spitplene kaj kolerege, kaj mi suspektas ke mi neniam tiel malŝategis libron kiel ĉi tiun libron. Mi tute ne scias kial tiom da homoj rekomendas ĉi tiun libron je BookTube kaj GoodReads ktp, krom la fakto ke ĝi teknike ankaŭ estas homoseksuala rakonto. Tamen — kar por klarigi, mi estas ambaŭseksema viro — devas ekhalti rekomendi ĉi tiun libron. Ĝi ne estas bona libro, kaj ni indas pli bonajn librojn ol ĉi tiu. La libro estas malbone verkata, la roluloj estas tro simplaj, kaj la “bonkoraj” roluloj tute sonas same, kaj la libro predikas ofte kaj malsubtile. Por ke mi estas klara; mi konsentas la virtojn kaj mesaĝojn en la libro; sed la libro simple estas tiel malbona kiel ĝi frotas/raspas min. Ankaŭ, ekzistas situacio pri la verkisto (T. J. Klune) instigiĝis per la spertoj de indiĝenaj infanoj en Kanadiak “Residential Schools”. Mi ne esploris ĉi tiun demandon, tamen.

Aliflanke, la libroj “Bookshops & Bonedust” kaj “The Mercy of Gods” tute sanigis la animon poste “The House in the Cerulean Sea”. La unua estas la antaŭrakonto de “Legends & Lattes”, kaj la dua estis la unua romano en nova romanserio de la verkistoj de “The Expanse”. Ambaŭ da ili bonegis, kaj mi tre bezonis ilin.

Filmoj

Mi ne malŝatas la kvanton da filmoj ĉi tie! Mi fakte vizitis la kinejon por spekti “28 Years Later”, ĉar mi estis libera dum tago antaŭ mia edziĝofesto. Mi ŝategis ĝin, kaj tio tute suprizis min. Se vi konas min bone, vi scias ke mi timegas zombiojn. Sed, la “antaŭvido” de la filmo estis tiel bona, kiel mi devis spekti ĝin! Mi ne malkontentiĝis. La filmo estis tre bonfarita, kaj tre nutra por kaj la animo kaj la okuloj. Mi ne sciis tiam kiam mi sidis enkineje, ke la filmo okazas en mia hejmregiono. Estis bonege aŭdi ĉi-lokajn dialektojn, kak vidi mian hejmregionon montraton. La unua malbona parto, estis tiam kiam la roluloj verŝajne teleportis trans la landon nure por ke la direktisto povis montri famajn lokojn en la regiono. Sed se vi ne konas la landon, ĉi tio ne ĝenus vin.

Mi ankaŭ tre ŝatis spekti “Into The Wild” tutsole sur mia sofo, “Big Hero 6” kun mia edzino, kaj mi ŝatis respekti “The Endless”. La “Dungeons and Dragons” filmo fakte estis multe pli bona ol ĝi rajtas! i ŝategis ĝin.

Mi ankaŭ spektis iom da rubaĵon. “Resident Evil” ja estis tre melodrama kaj trosukera sed per bonhumoro. Ĝi ne estis malbona filmo. La ĉefkialo mi spektis ĝin, estis ke “28 Years” voligis min provi malgrandigi mian timon pri zombioj, kaj mi ŝatis la filmon tiam kiam mi estis junulo. “AVP” ja estis malbona, kaj mi spektis ĝin kiel B-filmo.

Ankaŭ spektis mi aron da la “Misson Impossible” filmoj, dum mia malsano estis freŝa kaj neserioza. Antaŭe, mi neniam spektis pli ol la unuaj tri filmoj sed mia amiko diris al me ke ili fakte estas bonaj. Li pravis, kaj malgraŭ la fakto ke ili ne estas “nutra”; ili estas bonfaritaj kaj vere amuzaj, kaj ja estas bonaj filmoj.

Mi ne multe ŝatis “The Revenant”. La kinematografio bonegis kaj mi ŝatis tion. Tamen, mi sentis kiel la filmo polstulis min simpati la ĉefrolulon; kiu estis blanka koloniisto. La filmo eble maltrafis bonan oportunon por montri rakonton de indeĝenanto.


  1. awk '!seen[$0]++' /tmp/extract-of-my-logs-with-dates-removed.txt ↩︎

Mi ne havas sekcion por komentoj sur afiŝoj, sed bonvolu kontakti min se vi volas. Se vi ŝatis ion ke mi verkis aŭ vi havas aldonan scion por disdoni, aŭ aliflanke se mi verkis ion ke estas neakurata aŭ insulta; mi volas scii por ke mi povas apologii kaj ĝustigi ĝin. Ankaŭ, mi ankoraŭ lernadas Esperanton do bonvolu ĝustigi min. Bonvolu sendi al mi retpoŝton por diri al mi ke vi vizitis.