← Hejmen

Kontakti

Modifikiĝis: 2024-01

Ĉi tiu paĝo enhavas la metodojn kiujn vi povas uzi por ekkontakti min, se vi volus fari. Mi surbazis la paĝo el la simila paĝo de rhiaro. La metodoj sekvas enorde de mia pliŝateco; mian plej ŝatatan metodon vi vidos unue.

Resumo:

Ankaŭ, konsciĝu pri:

Pro tiuj kaŭzoj, mi ne tuj respondos al vi. Kutiman tagon, vi ne atendus tro longe sed ne anticipu tujecon.

Per retpoŝti

Retpoŝto estas mia plej ŝatata metodo por ricevi mesaĝojn. Plejparte, mi vidos retpoŝton per miaj komputiloj, sed mi povas atingi miajn proprajn kontojn per mia poŝtelefono.

Se vi volas saluti min aŭ babili, sendu mesaĝon al matt [je] mrshll.uk. Mi uzas ĉi tiun kiel la retpoŝtadreso por personaj komunikadoj do sentu libere por sendi mesaĝon al ĝi. Fakte, estas la nura fonto da anoncojn en mia poŝtelefono.

Mia ĉifroŝlosilo estas ĉi tie. Vi devus kontroli ĝin kontraŭ la identigaĵo sube:

12BA A1E9 2721 A29C 0A64  4947 E78D 937F 2B5D AEFA

Se vi volas paroli kun mi pri mia laboro, bonvulu sendi mesaĝon al matt.marshall [je] opendataservices.coop. Se vi jam estas kliento de mi aŭ mia firmao, kaj vi iumaniere trovis ĉi tiun retpaĝon; uzu tiujn retpoŝtadreson aŭ sendi mesaĝon al contact [je] opendataservices.coop se mi malĉeestas. Bonvolu memori ke mi ne legas laborajn retpoŝtojn je tiam kiam mi ne laboras (Lundo–Vendredo, 0900a–1730a), kaj ankaŭ mi ne tenas mian retpoŝtlegilon malferme. Ne estas atentigon en mia labortablo por igi min legi mesaĝon, sed mi kutime legas mian retpoŝton proksime je 0900a, 1200a, 1430a, kaj 1630a. Mi provas kaj esti atingebla kaj fari taskojn kiujn bezonas mian atenton.

Per telefoni

Mi ŝatas kiam miaj amikoj telefonas min, do vi povas atingi min per telefoni se vi havas mian numeron. Vi povas telefoni por babili, kontroli ion kun/per mi, sciigi min pri io ktp.

Verŝajne ke mi ne tuj vidos ke vi telefonadas min. Kiam mi estas hejme, mia poŝtelefono loĝas en tirŝranko sur mia labortablo, kaj kiam mi survojas ĝi restas en mia dorsosako. Ankaŭ ĝi ĉiam estas silenta. Ĉi tiu signifas ke eblos ke mi maltrafos la vokon, sed mi klopodos retelefoni vin kiel eble plej baldaŭ. Se vi nur volis babili kun mi, bonvolu mesaĝi min per alia kanalo por sciigi min ke ne estis grave kaj mi telefonos ĉe pli bona fojo.

Ankaŭ, eblas ke mi ne respondus ĉar mi ne sentas min tre babilema. Se mi jam renkontiĝis kun tro da homoj laste, estas laca, aŭ simple bezonas iom da tempo por mi; mi ne respondos al la vokon. Se tio okazus, mi sendos al vi mesaĝon por sciigi tion.

Se mia telefono ne rekonas la numeron, ĝi ŝanĝas la kurson de la voko al mia voĉmesaĝujo. Bonvolu enmeti mesaĝon kaj mi respondos al vi ĝuste.

Bonvolu, ne doni mian numeron al iu alia krom de estas tre grave, aŭ vi jam kontrolis per mi.

Per tekstmesaĝi (SMS)

Se vi havas mian numeron, ankaŭ estas bone por sendi min tekstmesaĝon aŭ SMSaĵon. Ĉi tiajn mesaĝon nur troviĝas en mia poŝtelefono kaj sekve la kutomojn pri telefoni min ankaŭ veras.

Ĝenerale, mi nur respondas al tekstmesaĝajn kiuj estas el geamikoj aŭ familianoj, sed kutime nur tiuj kiuj havas mian numeron estas tiuj homoj. Se vi ricevos mian numeron de iu alia, aŭ vi ricevis ĝin de mi antaŭ pluraj jaroj; bonvolu sciigi min pri kiu vi estas kaj kiel vi ricevis la numeron por ke mi ne pensas ke la mesaĝo estas spamaĵo.

Bonvolu, ne doni mian numeron al iu alia krom de estas tre grave, aŭ vi jam kontrolis per mi.

Mi ne tre ŝatas uzi SMS/tekstmesaĝi por babili dum longtempe aŭ sendi tre longajn mesaĝojn. Se tio okazus, eblas ke mi demandus pri la ebleco por telefoni aŭ porti la babilon al alia metodo. Ne estas problemo se vi ne volas, kompreneble.

Per tujmesaĝi

Mi prefas ricevi retpoŝtojn ol tujmesaĝojn.

Mi havas kontojn kun tujmesaĝiloj nomiĝas Signal kaj Telegram, kiuj scias pri mia numero. Se vi scias mian numeron aŭ mian uzantkonton; vi povas sendi al min tujmesaĝon per ili.

Vere, mi ne tre ŝatas ilin kaj mi ne fidas ilin eĉ se ili aspektas pli sekuraj. Bonvolu legi la sekvajn (anglajn) afiŝojn pri ili: problemoj pri Signal kaj problemoj kun Telegram. Malgraŭ mia malfido, mi uzas la ilojn por daŭrigi pli longajn interparoladojn kun geamikoj kaj familianoj ĉar ili estas iomete pli bone ol uzi SMS kaj mi povas tujmesaĝi per miaj komputiloj.

Signal kaj Telegram ambaŭ estas en mia poŝtelefono, sed mia tiu ofte ne havas retaliron kaj ne loĝas en mia poŝo. Miaj respondoj ne estos tujaj. Mi kutime tujmesaĝis per mia komputilo, kaj malfermas la ilojn de fojo al fojo ĉiutage kiam mi laboras.

Bonvolu ne meti min en grupbabiladon nehavante mian konsenton, krom okazas krizo. Mi ankaŭ silentigas ĉiujn grupbabiladojn ĉar la atentigoj ĝenas min multe. Bonvolu ne insultiĝas se mi estas mallaŭta en via grupbabilado.

Bonvolu ne filmtelefoni min senaverte, per ĉi tiuj iloj aŭ per aliaj – mi ne akceptos la vokon. Se vi volas babili kun filmiloj, bonvulu simple mesaĝi mi por kontroli se mi haveblas kaj emas fari tion. Aŭ, telefonu min.

Whatsapp, Slack, kaj Discord

Mi devas skribi pri ĉi tiuj ĉar ili estas tutmondaj iloj.

Mi ne uzas, kaj mi neniam uzos, Whatsapp. Meta propras ĝin kaj ne estas FLOSS, kaj ĝi neniam estos en mia poŝtelefono.

Miaj klientoj iufoje demandas ke mi uzas Slack por paroli kun ili aŭ partopreni diskuton. Kiam ĉi tio okazus, mi aliĝas ilian Slack kanalon aŭ servilon, per mia labora retpoŝtadreso. Mi ne instalas Slack en mia komputiloj aŭ poŝtelefono; mi nur ricvevos atentigojn per retpoŝto. Signifas ke mi vidas la atentigojn nur kiam mi legas mian retpoŝton.

La enretumila-ilo por uzi Slack ne estas tre bona. Ĝi uzas tro da RAM kaj CPU. Se vi estas unu el miaj klientoj, kaj ni jam estas filmtelfonantaj kaj skribantaj kune en dokumento; mi ne malfermas Slack ĉar ofte ĝi rompus mian komputilon. Mi kontrolos nian Slack tuj tiam kiam ni finiĝas pri la filmtelefoni.

Mi ne uzos Slack pri laboroj senpagaj, krom se nehaveblas alia elekto. Mi ankoraŭ ne renkontis tiajn okazon, kaj sekve mi ne konas mian limon pri tio.

Mi ne uzas Discord kaj mi dubas ke iam mi uzos ĝin.

Per mesaĝi en sociaj retejoj

Mi ne troviĝas en la pli kutimaj sociaj retejoj. Mi ne plu havas — aŭ neniam havis — kontojn en Facebook, Twitter, Instagram, Snapchat, Reddit, aŭ LinkedIn. Mi ne farigos konton nur por vidi vin tie. Dankon al vi por via komprenado, kaj ni povas babili per alia metodo.

Mi fakte havas iom da kontoj en pluraj lokoj tra Fediverso, sed ne uzu tiujn ejojn por provi mesaĝi min; mi nur uzas la kontojn por partopreni difintajn komunumojn. Mi propras @mrshll1001@mastodon.social kiel mia publika konto en la Fediverso, sed mi ne ensalutas. Se vi krize klopodas mesaĝi min, vi estas libera por provi mesaĝi min tie, sed bonvulu provi la aliajn metodojn antaŭe.