2023 Somera-Solstico Recenzo

de je 2023-06-27 | Permesilo Konstanta ligilo

Mi feliĉas ke mi skribas ĉi tiun afiŝon dum mi estas en tre pli boja fojo en la vivo, ol tiam kiam mi skrbis la antaŭan. Krom unu-du aferoj, 2023 plejparte estis kaj mallaŭta kaj bona.

Mi komencis akcepti (gluti? preni?) medikamento pri mia ADHD. Mi spertas kaj bonajn kaj malbonajn rezultojn de tio. Dum la tago mi povas fokusi multe pli bone ol estis kutima sed tiam kiam la medikamento eliras mian korpon dum la vespero, la falo malhelpas min fari iom da aferoj tiuj kiuj mi volus fari (legi, verki, ktp.).

Samtempe, kuracistoj diras al mia fianĉino ke eble ŝi havas gravan malsonon pri la kontraŭ-malsana sistemo en sia korpo, kaj ni lernis iomete pri tio. Ŝi perdis iom da la videbleco en sia dekstra okulo, kaj malĝoje tia okazo montras ke ŝi eble havas Multlokan Sklerozon.

Magraŭ la provoj, ni sentas esperplenaj. Ni umis ekstere en naturo tre ofte, ni tre fortigis nian interrilaton, kaj ni faris amason da resaniĝado kiu estis necesa pro 2022. Ni finfine finfaris pentri ĉambron en la domo, post ni traktis la monton da taskoj kaj faris iom da la malfacilaj decidoj. Ni sentas nin pli “ĉehejmaj”.

Mi esperas ke la venonta afiŝo daŭrigas la tendecon.

Ĉefaj Okazoj

… kaj tio estas la tuta! Vere, tiuj aferoj estas tre grandaj kaj timindaj. Sed kiam oni rigardas 2022 kaj 2023 kune; kutime ni traktas multe pli! Ĉijare, ni povas preni niajn spirojn. La malpli bona temo estas ke, pro tio, 2023 preterflugis nin! 2022 rampis pro la daŭra okazoj. Mi ankoraŭ feliĉas.

Amuzaĵoj

Ne estas multe kio estas nova por pridiri, krom ke mi nun ŝatas arkpafi.

Arkpafado

Tiam kiam ni perdis la fruan gravedon, miaj planoj pri 2023 disvastiĝis. Por doni al mi mem ion por antaŭĝoji, mi kontaktis lokajn klubojn pri arkpafi kaj veli (velŝipi?).

Mi velis antaŭe (kaj mi eĉ malsukcesis propri ŝipeton!), sed dum ĉiam mi volas sampli arkpafadon. La orginazanto de la komencantaj kursoj tuj respondis min kaj mi aliĝis la vicon por lerni. Mi fakte vizitis la veladan klubon, sed post la vizito mi tuj eksciis ke mi fakte volis atendi komenci arkpafi kaj mi ne povis fari ambaŭ aferojn ĉar ili okazas samtage ĉiun.

Ĉe la fino, mi finfaris kaj sukcesis la kurson pro la bonegaj instruistoj kaj mi enamiĝis la sporton. Mi tre feliĉas diri ke mi aniĝis la Cleadon Archers. Mi ne arkpafis dum Ĵuno ĉar estas neklara ĉu mia aneco estas aktiva. La klubo traktas anecojn por komenciĝi aŭ renoviĝi dum Julio; sed ili diras al mi pervoĉe ke mi povis uzi la kampon post mi ricevis skribatan jeson. Ni ne ricevis tion ankoraŭ, mi do evitas ĝeni la anojn!

Mia plano estas ke mi arkpafos sole, aŭ kun trejnisto se ri volus, ĝis tiam anoj demandus al mi ke mi ĉeestas arkpafado kun alianoj. La klubo propras kampon tiun kiun mi povas uzi 24/7, kaj mi esperas ke mi povas uzi la kampon kiel eble plej multe.

Esperanto

Ĉu eblas diri pli pri Esperanto en mia vivo? La lingvo daŭras esti parto de mi kaj mia vivo ĉiutage. Mia amikeco kun mia plumamiko kreskas, kaj ni iufoje renkontiĝas por paroli esperante.

Mi taglibras per Esperanto, ĉiutage. Mi legas alian Esperantan romanon; La ŝtona urbo de Anna Löwenstein. Ĝi estis tre bona! Mia legpovo ne estis tiel bona ĝis mi devigis min legi la libron dum la tuta tago, kaj mia cerbo tuj plirapigiĝis kaj estis rekompencita per bonegan rakonton. La ŝtona urbo enhavas pli ol 300 paĝojn kaj estas la plej grandan/longan libron kiun mi legis ĝisnune. Mia problemo estas, mi ne scias ion legi nun!

Gimnastikado

Entute, mia gimnastikado faris tre bone laste. Mi nun refokusas pri forteco, kaj mi faris mian gimnastikadon per nova fajro.

Mi ne afiŝos mian nombrojn nun, ĉar mi ankoraŭ pensas pri tion kion mi volas atingi. Sed, estas iom da aferoj por pridiri.

Mi devas reteni mian puŝlevojn por ke mi ne farus pli ol 15 ripetojn. Se mi alproksimiĝas 20, mia brusto iĝas tro forta kaj tiras mian ŝultron. Ankaŭ, mia genuo dekstra vundiĝas nun. La vundo okazis unu tago, post mi kuris matene kaj post tio mi marŝadis. Nek la kuro nek la marŝo estis longaj; 3.6km kaj 7km. Sed dum la vespero kiam mi grimpis mian ŝtuparon, mia genuo subite falis. Ĝi ne estas tute sana ekde tiam. Mi vizitos la kuraciston, se ĝi ne resaniĝos dum pli monato.

Miaj tirleviĝoj fortiĝas bone. Mi nun uzas larĝan tenon ĉar se mi ne uzas tiajn tenon, mia ŝultro ne ŝatas. La teno sufiĉis de Aŭgusto al Decembro sed dum 2023, la teno nun tre taŭgas! Mi fakte povas senti mian dorson labori dum la movado, kiu estas nova sperto por mi. Tio signifas tre gravan atingon laŭ mi kaj mi tre feliĉas; mi sentas pli forta kaj pli sana ol antaŭe. Kaj ankaŭ mia korpoformo estas pli… ebena!

Pri mia kurado, mi ankoraŭ kuras sed mi ne provas plibonigi mian povon dum mi fokusas pri forteco. Mi nur havas difinitan kvanton da kalorioj kaj volo. Sed taŭgas. En mia nova loko, estas malfacile por kuri perfektan 5K kuron, sed estas facile por kuri 10K dum unu kuro.

Pro tio, mi ne plu kuras 5K kaj 10K po semajno. Dusemajne, mi volas kuri 10K almenaŭ unufoje, sed mi ne devas fari tion ĉiusemajne, Kutime, mi kuras dum ~3.6K dimanĉe kaj post tio mi kuras merkrede dum aŭ ~6.5K aŭ 10K.

Dum renkontiĝo pri mia laboro apud Sheffield, mi kuris kun mia laboramiko D. Ni ne sciis la lokon, do ni kuris vojon tra arbojn, kampojn, ktp. Mi tuj eltrovis ke mi ŝategas kuri laŭ tiajn lokojn! Ni ne havis la tempon por finfari la kurvojon kaj revenis al la laborlokon. Sed post tio, mi kuris laŭ la marbordon kaj krutaĵojn proksime de mia hejmo. Mi komencis la kuron ĉe South Shields kaj kuris al Sunderland; dum 14K! Tiu kuro estis la plej longan kuron tiun kiun mi iam kuris. Mi tre feliĉas pri ĉi tio.

Mi komencis protokoli la kurojn per Open Tracks per mia poŝtelefono. Mi daŭros uzi ĝin por kontroli la kvanton da kilometroj mi kuras. Sed mi ne afiŝos la protokolojn ĉar ili estas iomete tro proksimaj al mia hejmo por disdoni sekure.

Marŝado

Ni spertis tre bonegan duanjaron de marŝado. Ni ne marŝis multe post ni malgravedis, sed post iom da tempo ne rekomeniĝis. Ekde tiu momento, ni marŝis dusemajne kaj ankaŭ faris iom da aldonaj marŝoj.

Dum la ekvinokso kaj la solstiĉo ni ĝuis nian tradicion pri “semjano da marŝoj”. Dum la solstiĉa-semjano, ni atingis du unuafojajn atingojn; la unua marŝo estis fakte nia plej longa marŝo ĝis nun, estanta 22 kilometroj! Ni finfaris la semajnon per la unua fojo ni grimpis monton kune (The Cheviot), ankaŭ kun nia amikino J. La ferio bonegis.

Antaŭ ne longe, mi komencis protokoli la marŝojn ankaŭ, denove per Open Tracks. Estontece, eblas ke mi referencos ilin. Mi ankaŭ pripensas konstrui retejon nur por la marŝoj.

Verkado

Mi ne verkis multe. Mi prilaboris miajn resumojn, sed estas malfacile por trovi la cerboprovon aŭ energion por verki prozon.

Mi faris kunsidon verkadan kun mia amikino J, tamen. Ni planas uzi la venontan fojon por verki prozon, kiam ni povas fari kunsidon!

Protokoloj

Muzikaj albumoj

Mi atingis aŭskulti 75 apartajn albumojn dum ĉi duono de la jaro. Se vi legas ĉi tiujn protokolojn, vi ekvidas iom da miaj plej ŝatataj. Kiel kutime, mi uzis DeDupeList por krei la protokolojn, por ke mi povis forigi tiujn albumojn kiujn mi aŭskultis pli ol unu fojo.

Pri novaj muzikoj. Mi finfaris mian esploradon en psikedela roko per Surrealistic Pillow; bonega, bonega albumo. Mi eltrovis Gary Numan. Mi ne ŝatas la viron mem pro lia politiko, sed lia albumo Savage estis bonega kaj mi rekomencis aŭskulti industrian muzikon pro ĝi.

Estis difina tendeco pri esplori “Popola Punko” dum la unua duono de la jaro. Mi propas American Idiot ekde mi estis junulo sed mi neniam multe esploris la ĝenro malgraŭ la fakto ke iom da miaj plej ŝatataj kantoj en dancejoj dum miaj universitataj jaroj estis Popola Punko! Mi komencis per A Day To Remember, kaj poste aŭskultis al Sum 41, The Offspring, Bowling For Soup kaj fine Blink-181. El la aro, mi plej esploris The Offspring ĉar ili simple esta nekredebla. La plifruaj albumoj de Blink-182 ne ĉiam bonis al mi. La albumoj de Bowling For Soup ĉiuj estas bonegaj, sed ne enhavis multe da momentoj kiam mi pensis “Ho, miaj dioj!”. Mi devus esplori pli da albumoj de Sum 41 ĉar mi nur aŭskultis la bonegan All Killer, No Filler.

La Popola Punko igis min memori mian junecon, kaj mi memoris Busted kaj McFly. Mi estis ŝatanto de Busted, do mi trovis malnovan diskon kaj aŭskultis iliajn albumojn. Estis amuze, sed mi estas plenkreskulo nun kaj mi sentas ke la lirokoj estis iomete… la angla vorto estas “creepy”, sed mi ne povas trovi esperantan vorton por kapti la saman senton. Iom da la kantoj parolis pri kiel ĉasi virinojn, per maniero tiun kiun mi ne ŝatis.

Tuto: 75

Libroj

Malfeliĉe, mia ADHD medikamento ofte malhelpas min legi. Tio estas batalo mi spertas dum ĉi-duono de la jaro kaj daŭras sperti nun. Tiam kiam mi finfaris mian laboron, mia cerbo estas iomete elĉerpita kaj mi ne povas legi multe dum la vespero. Mia fianĉino kaj mi ankaŭ ne legas kune multe, ĉi-momente. Plejparte por ne tropremi nian vesperon sed ankaŭ ŝi ĝuas sian propran legadon nune.

Sed, malgraŭ la batalo, mi tre ĝuis tiujn librojn kiujn mi legis. Mi tre tre ĝuis The Warlord Chronicles kaj trinkegis la tri librojn de Red Rising poste tio. Inter la du aroj, mi legis The Kite Runner ĉar mi neniam finlegis ĝin kiam mi legis ĝin dum mi ĉeestis la lernejon. La libro estis boneta, sed mi trovis ĝin esti iomete kontraŭ-komunista.

La libro Legends and Lattes tre influis min. Mi ĉiam ĉasos tion kion mi sentas dum mi estis leganta ĝin. Vere, ĝi estis la perfekta rakonto por komenci mian resaniĝadon pri la malgravedo.

Se vi rigardas miajn protokolojn, vi vidos ke mi tre ŝatas legi Star Wars. Libroj kiel ĉi tiuj, mi nomigas en la angla “Corp Books”. En la esperanto, la rekta traduko estus “Firmaoaj Libroj”, sed tiu ne havas la saman senton. Ĉi tiuj libroj estas tiuj eldonitaj per grandaj firmaoj en mondoj ke jam havas filmojn, vidludojn, tabludojn ktp. Ili nur havas la taskon por esti, iomete, distra kaj eble ne estas tiel bonverkitaj. Vi komprenas, ĉu ne? “Rubaj Libroj”, eble. Iukaze, mi tre ŝatas legi ilin de Star Wars kaj mi lernis ke ankaŭ ekzistas Firefly romanoj. La unua libro estis iomete… ne malbona sed ne tre bona. Laŭ la interreto, ili iĝas pli bonaj kaj eble mi legos alian baldaŭ.

Mi revizitis la mondon de The Witcher kaj mi plejparte ŝatis Blood of Elves, sed ne tiel multe kiel la antaŭaj libroj enhavantaj la novelojn. Mi pensas ke mi ne legos alian dum iom da tempo. Tiam, mi legis Skyward de Brandon Sanderson, kiu fakte estis nekredeble. Mi tre tre ĝuegis ĝin. La sekvecaj romanoj ne estis tiel bonaj, sed mi ankoraŭ ŝatis la prozon kaj rolantojn de Brandon. Mi feliĉos aĉeti la estontan libron, je kiam ĝi haveblas.

Mi estis tre surprizita pro la pura malboneco de The Dresdon Files. Mi aŭdis multe da homoj paroli pri la libroj, kaj sekve mi havis ilin en vico por legi. La unua libro enhavis multon da kontraŭ-virineco (en: misogyny) kaj ŝovinismon (en: chauvinism). La ĉefrolanto, Harry Dresdon, nur estas la revo de stulta adoleskanto. Poste la unua libro, mi tuj legis iom da libroj de Becky Chambers kiel kontraŭ-venono. Mi revizitis The Dresdon Files per la dua libro Fool Moon kaj ĝi tuj kolerigis min denove. Pli da la samo; kontraŭ-virineco, ŝovinismo ktp. Mi ne havas memorojn pri ĉi tiuj libroj ekde mia juneco, kaj sekve mi ne povas ĝui ilin nun. Se oni legas pri ili per Goodreads kaj Redito, vi lernos ke la problemo kredeble estas Jim Butcher, la verkisto. Mi fakte legis ke la Dresdon Files pliboniĝos temi la rakontoj, sed por mi tio ne sufiĉas.

Mi tre ŝatis Tress of the Emerald Sea de Brandon Sanderson. Mi sentas, tamen, ke antaŭ ne longe okazis momento in la Cosmere serio. La rakontoj, laŭ mi, komenciĝas senti kiel la “Marvel-filmuniverso”. Mi tre ŝatis Tress kaj mi kredas ke ĝi estas bona aparta romano; sed klare okazis multe pri la Cosmere en la rakonto kaj mi sentas ke mi preferus se ĝi ne dependis tion, tiel multe. Tamen; mi volas esti klara. Brandon daŭras verki tre bonegajn verkojn kaj ĉi tiu romano estis neanticipita! Mi povegas defendi ĝin kaj diri ke ĝi estas parto de la bildo, loĝas apud la rando, kaj havas la taskon pri teksi fadenojn de la Cosmere.

Tiam, mi relegis Ilium/Olympos de Dan Simmons. Mi estis volanta fari dum iom da tempo. Mi memoris ke mi tre ĝuis la librojn tiam kiam mi legis ilin antaŭ dek jaroj: sciencfikcio; Grekaj dioj loĝas sur Marso, Odysseus batalanta Caliban! Mi ŝatis la legadon de Ilium sed, io estis iomete malprava. Mi ekkonis tiam kiam mi legis duonon da Olympos. Dan Simmons simple, vere, plene, perdis kaj sian cerbon kaj la rakonton. Li forĵetis la rakontojn en la romano nur por plendi pri Islamantoj! Ho ve. Finfine, mi finlegis la libron kaj esploris iomete. Laŭŝajne, Dan Simmons iĝis tre dekstrula frenezulo! Tuj, Ilium/Olympos mi taksis malsame; Simmons plendis pri feminismo, la manko da “vera” viroj en la Okcidento, Islamo ktp. La dua romano ne staris kiel romano, rompis la serion, kak denudis la temojn. Neniam mi legos la librojn denove, kaj eble mi ne povos relegi Hyperion. Estas elrivege. Spektu ĉi tiun filmeton kaj la serio por bon takso de la serio.

Post tio, mi kuracis min mem per T. Kingfisher. Mi kutime ne legas ŝin krom se mi havas malfeliĉon, kaj mi bezonas ŝin. A Wizard’s Guide To Defensive Baking estis tre, vere, tre, miranda. Mi ĝuis ĉiujn momentojn. Ŝi konstruis la mondon bele, la rolantoj estis bonega, la rakonto estis amuza kaj incitiga, kaj la voĉo de la rakonto estis la sama T. Kingfisher tiun kiun mi amas de ŝia aliaj romanoj.

Post tio, mi volis legi iom da “facilegaj” libroj. Mi legis iom da Goosebumps, sed surpriziĝis ĉefe per Animorphs de K. A. Applegate. Mi ĉiam ĝuis la librojn, sed kiel junulo mi neniam finlegis la serion. Nun, mi legis plurajn kilogramojn tre rapide! Mi nun volas konservi la librojn por uzi inter pli longaj serioj aŭ libroj.

Mi prenis mian kuraĝon kaj plonĝis en La ŝtona urbo de Anna Löwenstein. Mi legis malfacile en la komenco, sed post semajno aŭ du mia rapideco pligrandiĝis. Mi ne povis halti min mem legi! La rakonto vere estis pli litera ol mi anticipis, sed en la libro mi trovis mirandan vojaĝon tra Kelta-Britio kaj Antikva-Romo. Kiel paganisto, mi ŝatis la esploradon de malsamaj paganaj sistemoj, kaj la ĉefrolantino Bivana igis min voli daŭri legi. Mi tre ŝatis la libron, kaj fakte mi aĉetos la anglan verzion por legi denove.

Mi tiam relegis American Gods de Neil Gaiman kaj fakte ŝatis ĝin pli ol la unua-fojo. Mi legis ĝin antaŭ kvin jaroj. Mi ne certas ĉu mia fokusebleco estas pli bona ol antaŭe, aŭ simple mi pli konis la rakonton. Iukaze, mi povis sekvi la rakonton pli facile ĉifoje, kaj sekve mi ĝuis la libron multe pli.

Laste, mi legis New Spring de Robert Jordan ĉar mi ne povis elekti alian libron kaj New Spring loĝas en mia bitlegilo eterne. Mi fakte legis nur dek librojn el la serio The Wheel of Time kaj mi volis legi la antaŭ-rakonto dum iom da tempo. Mi pensis ke mi povas naĝi en la mondo per la libro, sed senti kiel mi devas legi la aliajn. Mi pravis, sed ankaŭ mi eksciis ke mi forgesis ke la prozo de Robert Jordan estas bonega. Mi enspiris la libron, kaj pro tio mi serioze pensas pri komenci relegi la tutan aron. Pro spertoj kiel Malazan kaj Simmons, mi evitas grandan librojn iomete, sed mi ne povas halti pensi pri legi The Eye Of The World.

Finfine, mi ĵus finlegis Use of Weapons de Iain M. Banks. Ĉiam la libro estas unu el mia plej ŝatataj romanoj el la serio The Culture, sed mi nur legis ĝin unufojon. Mi komencis la libron ĵus antaŭ nia solstiĉa ferio komenciĝis, do mi ne legis flue. Sed mi legis ĝin tuj poste, per du vesperoj.

Mi komencas la sekvan duonjaron per Never Deal With A Dragon, kiu estas “firmao libro”, sed taŭgas ĉar la rakonto estas el la mondo de Shadowrun. Mi ricevis la librojn de amiko kaj fakte mi legis ĉi-libron antaŭe, sed mi volas provi ĝin por vidi ĉu my povas uzi Shadowrun romanojn kiel lango-purigiloj inter aliaj libroj.

Kun mia fianĉino, ni legis iom da Terry Pratchett, sed ne kiel rapide tiel kutime. Ni daŭros legi ilin kiam eblas.

Tuto: 51

Librojn mi legantas nun: Never Deal With A Dragon by Robert N. Charette (sole), Witches Abroad by Terry Pratchett (kun mia fianĉino)

Filmoj

Mi surpriziĝis kiam mi eksciis ke mi proksime spektis duoblon da filmoj ol la antaŭa fojo! La ĉefa igo estis ke mi solas dum Vendredaj vesperoj, ĉar mia fianĉino ĉeestas jogon aŭ vizitas sian patrinon. Mi uzas la fojojn por kuri bongustan manĝaĵon kaj spekti filmojn.

Kiam mi atentas la liston, mi vidas ke estas bona kvanto da rubaj filmoj. Kredeble, ne tute ruba – sed ili ne estas artoj! Mi bezonas ĉi tiajn filmojn post la malgravado kaj por helpi mian cerbon dum mia faloj pro ADHD-medikamento,

Sed, ankaŭ troviĝas trezuro en la listo. The Menu estis tre tre bona kaj estis miranda trakto de klasbatalo. Mi povus esplori tiun filom senfine. Mi ankaŭ tre ĝuis The Art of Self Defence, kiu montris kiel toksa-vireco plivastigis sin. Mi kaj mia fianĉino ankaŭ estis tre plezure surprizitaj per Palm Springs, kaj mi ĝuis montri The Handmaiden al ŝi kaj nia amikino J. Mi pensas ke ili ŝatis la filmon.

Alia alta momento laŭ mi estis la filmo Slash Back. Sajnis al mi kiel klasika 80s-epoĥa sciencfikcio (sed vere mi ne estas kutima al tiajn filmon), sed ĝi havis tre belan aspekton kun vidoj de la fora-nordo. La junaj rolistinoj ĉiuj estis mirandaj, kaj la esplorado de “Unuaj Nacioj” identoj estis tre intersa al mi, kiel ano kiu ne spektis multe pri ĝi kaj nur legis pri iom da krimegoj per libroj.

Ankaŭ mi/ni ĝuis Fried Green Tomatoes kaj Mystic Pizza kiel filmoj pri segmentoj de vivo, temas homoj kaj iliaj rakontoj. Triangle of Sadness estis bonega, sed mi ne ŝatis ĝin tiel multe ol The Menu; sed ĝi certe estas en la samspaco. Mi finfine spektis Back To The Future, kaj II, kaj III. Antaŭe okazis ke mi nur vidis la unuajn aŭ finajn duonahorojn de ĉi tiuj filmoj!

La plej malbona filmo laŭ mi estis Frequently Asked Questions About Time Travel. En la antaŭprezanto, ĝi promesis enhavi multe, sed ĝi ne atingis tiujn celojn. Mi spektis ĝin kaj eliris nekontenta.

Tuto de filmoj: 40