2023 Vintra-Solstico Recenzo

de je 2023-12-28 | Permesilo Konstanta ligilo

Ĉi tiu jarduono ŝajnis estis iomete stranga, laŭ mi. La plej precipa afero estas ke ni verŝajne iĝos gepatroj dum 2024 – fakto kiu estas kaj mirega kaj timegiga. En la miksaĵo estas la kutimaj baraktaĵoj kiel ADHD medikamento kaj la kuraca-sistemo en Britio, pli kaj pli malsimplaj postuloj kontraŭ mia tempo, kaj interrompoj kiel KOVIDO.

Mi ne povas mensogi… dum la jarduono okazis pluraj malaltaj momentoj. Sed ankaŭ okazis pluraj tre altaj momentoj. Espere, la sekvan fojon mi skribos Recenzon… mi skribos el la vidpunkto de patro.

Ĉefaj Okazoj

Amuzaĵoj

Gimnastikado, Marŝado, kaj Arkpafado

Mi kunigis ĉi tiujn temojn ĉar ne estas multe por priskribi.

Mi fokusas pri plifortigi min, ol kuri pli longe. Mi ne kuris dum 10 kilometrojn dum iom da tempo kaj tio fakto iĝis pli evidente post mia KOVIDA malsanaĵo. Pri gimnastikado, mi ĉefe fokusas pri tir-leviĝoj. Mi gajnas fortecon tie, sed ankaŭ mia gajnrapideco nun estas malpli rapida ol antaŭ.

Mia plano estas provi maldikiĝi iomete. Mi plejparte havas sanan amikecon kun mia korpo, sed mi sentas ke mi estas nur ioma tro dika je la momento kaj tio haltigas min plifortigi min pri tir-leviĝoj. Kun tiuj klopodoj, mi ankaŭ esperas komenci fari manstari iomete por konstrui miajn ŝultroj.

Pri kurado, mia tuja plano estas provi kuri dum 7.5 kilometroj unu fojo po semajno kaj mi havas celon por kuri dum 10 kilometrojn unu fojo antaŭ naskiĝas la bebo (ĉar mi ne havos kutimon post tiam!).

Malĝoje, ni apenaŭ marŝadis. Ni marŝis iomete dum la somero kaj la frua vintro sed okazis multaj interrompj el familio, la gravedo, KOVIDO, ktp. Unu el mia plej ŝatatajn momentojn estas tiam kiam mi marŝis dum 23.6 kilometrojn kun mia amiko Rhiaro. Mi mem farigis la vojon el partoj de aliaj vojoj. Rhiaro estas sperta marŝanto, sed plaĉis al mi por fari tion kaj vidas ke ri estis sekura dum la marŝon… kaj fakte ŝatis la tagon!

Pri arkpafado, dum la somero mi arkpafis pluraj semajnfinoj kun mia pruntata arkpafilo. Post mia malsano pro KOVIDO mi ne eblas viziti. Estas vintro kaj la endoma sezono okazadas, sed malfeliĉe la endomaj secioj ne taŭgas mian horaron. Mi kunigis la ilojn por konstrui arkpafilon kaj mi atendas ĝis mia horaro taŭgas la horaron de trejnisto por ke li povas helpi min konstrui la arkpafilon kaj mezuri la longecon de mia tiro. Post tiam, mi povas aĉeti malmultekostajn sagojn por komencantoj kaj viziti la arkpafejon dum klaraj tagoj.

Esperanto

Mi ne certas ĉu estos “Esperanto”-sekcion post ĉi tiu recenzo, ĉar la lingvo daŭras kreski en mian vivon ol esti amuzaĵon. Eble se mi lernos alian lingvon, ĉi tiu sekcio iĝos “Lingvoj”.

Mi daŭre taglibras esperante kaj verkis plurajn liniojn da poezio, sed nenion mi volas afiŝi. Mi ankoraŭ parolas kun mia amiko ‘M’, kaj mi esperas ke mia infano estos Esperantisto. Mi parolos kun ili per Esperanto, sed neniu krom mi parolas Esperanto. ‘A’ ne lernos, verŝajne. Mi anticipas ke la infano eble formeti Esperanton tiam kiam ri diros tion al mi per siaj propraj vortoj (per ajn lingvo!). Mi nur volas doni al ri la oportunon lerni duan lingvon ĝis infaneco.

Verkado

Mi verkis iomete sed ne multe. Ne estas multe por diri! Pardonu.

Protokoloj

Muzikaj albumoj

Amaso da miaj plej ŝatataj albumoj en ĉi tiu listo, kaj ankaŭ pluraj novaj albumoj. Per surretuloj mi eltrovis Casiopea kaj aŭskultis Mint Jams. Mi ŝatis ĝin sufiĉe por pli aĉeti kelkajn albumojn, sed ne sufiĉe por aĉeti pli ol tiuj.

La nura alia temo estas ke mi reaŭskultis “Black Metal” (eo: nigra metala muziko). Mi subite volis aŭskulti Dimmu Borgir kaj Venom iomete. Mi tre ĝuis kaj mi anticipas la tendecon dum 2024, miksota per Pop-Punk kaj Elektrona.

Tuto: 93

Libroj

Mi ne legis tiel multe kiel antaŭe, pro multaj kaŭzoj. Miaj ADHD piloloj rompas mian legeblecon en la vespero, mia KOVIDA malsano rompis mian legeblecon same dum pluraj semajnoj, kaj mia fianĉino kaj mi ne plu legas kune antaŭ la enlitiĝo ĉar ŝi enlitiĝas antaŭ me pro la gravedo. Ankaŭ, mi legas The Stormlight Archive de Brandon Sanderson kaj tiuj libroj estas grandegaj!

Post ni spektis A Series of Unfortunate Events mi elektis legi tiujn librojn de Lemony Snicket. La libroj preterpasis min dum mi estis knabo, ĉar mi estis leganta The Wheel Of Time dum tiu tempo. Mi tre ŝatis ilin, krom la fina libro. La fino de la rakonto ne estis ŝatiga, sed tiam mi memoris ke la verkisto fakte avertis min pri tiu fakto plurajn fojon dum la serio! Pro tio, mi ne povas tute plendi. La librojn farigis miregan mondon kaj multe restas por imagi. Mi nepre voĉlegos ilin al la infano.

The Stormlight Archive de Brandon Sanderson estis la alia ĉeflegado dum la jarduono. Mi ne antaŭe legis la librojn ĉar mi taksis ilin esti tro longaj, kaj la bitlibraj-dosieroj estas tro pezaj! La libroj estas plenaj per artaĵoj belaj kaj pro tio ili okupas tro multe de la spaco en mia bitlegilo. Eble mi farigos “malpezajn” eldonojn nur por mi, per la forigado de bildoj.

Mi tre ŝatis Stormlight, tamen Rhythm of War estis iomete malfacile por finilegi. Mi ne certas ĉu mi spertis “tro da fantazio”, aŭ ĉu estis el la libro mem. Mi legis surrete ke aliuloj ankaŭ ne pensas ke la libro estas la plej bona verkaĵo el Brandon. Eble estas pro la manko da “Moshe”, la redaktisto de Brandon kiu kunlaboris kun li dum lia laborado. Iukaze, mi aŭskultas al Brandon ofte per Writing Excuses (podkasto) kaj mi fidas lin. Li konas la lertecon de verkado tre bone, kaj li aspektas kiel li volas ĉiam plibonigi sin mem. Ĉu tio signifas li lernos kunlabori pli bone kun lia nova redaktisto, aŭ ĉu estis alia problemo kun la libro; mi antaŭvidas la sekvan. Mi nuna tralegas la librojn el lia “sektraj projektoj”, kaj mi estos tute leginta la Kosmeraj-libroj ĝis nun.

Mi ankaŭ legis Nod de Adrian Barnes. Estas tre litera libro, kvankam ĝis aspektas kiel sciencfikcio pri mondo en kiu subite neniu povas dormi. Mi ŝatis la libron dum mi estis leganta ĝin, sed nun tiam kiam mi pensas pri ĝi mi ne ŝatis ĝin multe. Estas iomete… kontraŭvirinaj en pluraj ĉapitroj. The Men Who Would Be King de Nicole LaPorte estas nefikcia libro pri la altigo kaj malaltigo de Dreamworks. La libro fokusas pri tri homoj; Katzenberg, Geffen, kaj Spielberg. La libro tute kaptis min kaj mi batalis por formeti ĝin, plurajn okazojn.

Mi legis Foundation de Isaac Asimov kaj miriĝis ke mi ne ŝatis ĝin. La libro fakte estis bonega, sed mi ne taŭgas la stilon. Mi estas malfeliĉa, ĉar mi provas ŝati kiel multe tiel eble, sed bedaŭrine mi ne legos pli el Asimov baldaŭ.

Tuto: 33

Libro mi legas nune: The Sunlit Man de Brandon Sanderson

Filmoj

Mi tre tre ĝuis la jarduonon pri filmoj. Mi spektis bonan miksaĵon da varmaj filmoj, malbonaj-sed-amuzigaj filmoj, kaj fakte-bonaj filmoj.

Miaj plej ŝataj momentoj; Indiana Jones (mi ne spektis ĉi tiujn dum iom da tempo kaj mi tre ŝatas bonan aventuron), Spirit (mi neniam spektis ĝin antaŭe kaj mi tre ŝatis la verkadon), Horns (re-spektado por mi, kaj mi pensas ke ĝi estas bonega filmo), Children of Men, Burdman, kaj finfine re-spektado de mia antaŭa-plej-ŝatata Blck Dynamite.

La plej malbonaj filmoj; American Pie ne estis tre amuziga, sed mi iumaniere devis spekti la duan kaj trian filmojn. The Hangover same ne estis tre bona. Seeking A Friend For The End of The World promesis multon sed mi sentas ke ĝi ne plenumis tiun promeson. Mi tre ŝatas la laboro de la aktoroj sed mi sentas ke la scenaro fakte ne estis tre bona. Mi fakte tre indignis pri tiam kiam la rolanto de Steve Carell ricevis la vironon, malgraŭ la fakto ke tio tute rompis la finon de la filmo.

Tuto: 58