Pri mi

Saluton, mi estas Matt! Se vi volus lerni rapide pri mi, legu la nunpaĝo. Se vi volus kontakti min, vi povas vidi kiel fari tion per la “kontakti” paĝo. La cetero de ĉi tiu retpaĝo estas detaloj. Mi detiris mian bildo el la paĝojn por helpi ilin fariĝi pli malpezaj. Se vi ŝatus vidi mian barban vizaĝon alklaku ĉi tie.

Mia laborado

Pro kapitalismo ni trudiĝas vendi nian laboron por aĉeti bazajn bezonaĵojn kaj libertempajn artikolojn. Kvankam homo ne devus difiniĝi per sia laboro; mi bonŝancas ke granda parto de mia laborvivo laŭliniiĝas kun miaj etikoj kaj moroj, kaj kion mi volas kontribui al la mondo. Devus klare ke la organizacioj kiuj mi asociiĝas ne direkte kunhavas intereson en ĉi tiuj aferoj krome kie estas evidente aŭ mi diras klare.

Mi havas profesiajn, personajn, kaj politkajn interesojn pri: Kontraŭ-kapitalismo kaj Komunismo; Bonfaraj Societoj; Kritika Didaktiko; Datao-Normoj; Dizajno kaj Dizajnaj Metodoj; Ciferaj Civitecoj; Etnografio kaj Ethnometodologio; la federala sociareto kaj la sendpendeta sociareto; Homo-Komputilo Interagado (HCI, en la angla); Dizajno de la interagadoj; Aperta Datao; Partoprenema Dizajno; Malaŝeco kaj Respondebleco; Laborista Kulturo kaj Laborista Movadoj; Junula laborado.

Por la leganto, mi malnature arigis iom da ĉi tiuj en tri sekcioj malsupre, por montri kial mi elspezas (vendas?) mia “laboran” tempon. Sed bonvolu teni en la kalkulo ke ĉi tiuj kunliĝas kune kaj ekzistas miriado de ligoj inter ili en mia vivo.

Aperta Datao

Mia intereso pri Aperta Datao ultimate komenciĝis kiel alonĝo de miaj esploraj intersoj pri Malaŝeco kaj Respondebleco pere mia PhD. Aperta Datao estas la metodo ke la ciferemanoj citas por liveri Malaŝecon kaj Respondeblecon en la aktuala epoko. Afiŝu la dataon, ni krias, kaj rigardu dum la demokratio reasertas sin supre kapitalo kaj koruptado.

Eble estas evidente pere mia tono ke mi skeptikas pri la ismo de “simple afiŝu la dataon”. Danke, ĉi tiu ismo sajne malgrandiĝantas al malplimulta pensado en la sektoro; Aperta Datao bezonas homojn por interpreti ĝin kaj uzi ĝin. Ofte ĉi tio kadriĝas kiel “uzkazo”, aŭ “uzebleco” afero kiu mi ne certas pri ankaŭ, ĉar mi pensas ke tio prenas tro simplan rigardon.

Mia komenca esploro koncernis metodojn por permesi senprofitajn organizaciojn montri iliaj laborado kaj aĉetadaĵo. Ĉi tio intersekcis Apertan Dataon ĉar evidentiĝis ke farigi normalitan metodon por helpi senprofitajn organizaciojn kolekti, organizi, kaj montri informecon pri iliaj agadoj, permesus la estigon de interfacojn por interpreti tiun dataon kaj montri ĝin plievidente al iliaj donacantoj kaj iliaj komunumaroj. Farigis apertan dataon kiu sekvis normo signifis ke ajnajn teknikajn artefaktojn mi farigis ne vendisto-dependigis la dataon.

Kiam mia PhD fonduso ĉesis, mi akiris tutatempan laboron en Open Data Services Co-operative kie mi laboradas pri pluraj projektoj. Ĉefe mi laboras pri la Open Contracting Data Standard (OCDS), kiu metas min direkte komunikiĝe kun la afiŝantoj kaj uzantoj de OCDS-a datao, kaj permesas min engaĝiĝas en la dizajno kaj estonteca direkto de la projekto. Ankaŭ mi laboras proksime kun la skipo ĉe 360Giving, ĉefe por apogi la procedojn de dizajno por la datao-normo.

Mia labarado pri Aperta Datao intersekcas multe da miaj intersoj, sed nune mi interesiĝas pri kiel oni dizajnas normojn por Aperta Datao kun homoj pere Partoprenemaj kaj demokratemaj metodoj. Mi ankaŭ formulas pensojn kaj demandojn pri la koncepto de “Partoprenema Aperta Datao”; kiu afiŝas ĝin; kiu dizajnas ĝin; kaj kiel homo povas ade partopreni tiun procedon, anstataŭ Aperta Datao estantas ion ke estas faranta al ili aŭ por ili kiel simpla transakcio.

Esplorado

Mi komencis mian esploradon per MRes-o en Ciferaj Civitecoj (en) ĉe Open Lab en la Universitato de Novkastelo en Britio. Mi daŭris en PhD, kun esplora temoj pri dizajnadi de teknologioj por Malaŝeco kaj Respondebleco en, kun, kaj por senprofitaj organizoj. Dum la Phd mi laboris kun The Patchwork Project, kie mi uzis Partoprenemdizajnajn Metodojn por kundizajni kaj deploji protipan Datao-normon por modeli la laboron de senprofitaj organizacioj kaj ilia aĉetadaĵo, kaj ankaŭ iom da softvaraj iloj por farigi, organizi, kaj montri ĉi tiun dataon al alioj. Mia PhD disertacio estas reteje kaj aperte, se vi volas legi ĝin.

Estas mode uzi la vorton “intersekcio” kiam oni priskribas via esploro; ĉar la filozofio de metafizikaj kaj senligitaj kategorioj de agado dominas. Mi pensas dialektike, do mi simple diras ke mia esplorado rilatas al la farado de HCI kaj Ciferaj Civitecoj esploro en senprofitaj organizacioj, kaj mi zorgas pri kiel esploristoj faradas ĉi tion. Mi aparte interesiĝas pri Partoprenemaj Dizajno-metodoj faritita ĝuste (mi ne pensas ke Partopreneco povas esti agordita sen perdas iel la originalan volon), aparte en la kadro de senprofitaj organizacioj. Malaŝeco, Respondebleco, kaj Aperta Datao evidente estas zorgoj de mi; ambaŭ teme kaj aparte en senprofitaj organizacioj.

Esploraj Metodoj graviĝas al mi ankaŭ. Mi uzas Marksima-Leninisman biron kun mia PhD laboro, kaj ankaŭ uzas Ethnometodologion kaj konsentas tiun bire de la interpreteco de ejoj. Ĉi tio donis al mi ĝeneralan intereson pri Etnografio, aparte kiam ĝi temas pri la dizajnado de interagadaj sistemoj. Mi ne kredas ke mi havas ion por kontribui al ĉi tiu areo, sed eble mi aspiros eldoni ion pri la uzo de Marksimo-Leninismo kaj Ethnometodologio kune, iutempe.

Mi nun havas mian doktorecon sed mi estas ekstere de la kutimo de eldonaĵo dum iom da tempo. Estontece mi reeniros la mondon akademian por uzi miajn spertojn pri Aperta Datao kaj ĝia praktikado. Espere mi povas kontribui al la mondo de Ciferaj Civitecoj ankaŭ. Mi akiros la pozicio de ‘Vizitada Esploristo’ ĉe Opeb Lab por komenci tion, kaj kuinigi la fadenojn de mia laborado pri Aperta Datao kaj Desegnado.

Eldonaĵoj

Mi ne eldonis multe dum mia PhD sed mi faktis eldoni iom da aferoj. Estonece, eblas ke mi volas eldoni pli. Ĉi tie estas dosiero en la BibTeX-a formato, kiu enhavas la tutan da mia eldonaĵoj. Vi povas uzi vian pli ŝatatan softvaron por legi ĝin aŭ simple uzi ĝin rekte per BibTeX.

Bonfarada Laborado

Originale kunlige kun mia PhD laboro; mi estas komitatanto de Senprofitcela organizo nomiĝas The Patchwork Project (en), aŭ simple “Patchwork”, kiu estas organizo farantas Junula-laboradon en Benwell en la okicidento de Novkastelo.

Mi engaĝis unue kun Patchwork pere mia PhD-esploro pri Malaŝeco, Respondebleco, kaj Aperta Datao en Senprofitaj organizoj. La esploro uzis Ethnometodologion kaj “kampolaboron”; kiu signifas ke mi lernis kiel labori ĉe Patchwork. Dum la esploro mi partoprenis voluntajn laboraĵojn, estanta parto de la skipo kiu faris la grupon por 8-12 jaruloj en la ludo-centrejo, oficeja laboro kiam mi helpis plani aferojn kaj kontribuis al la administra laboro, kaj partoprenis en la laborista trejnado kaj kulturo. Ĉe Patchwork estas fortega kompreno de kulture de skipo kaj komuneco; via vivo kaj via paga laboro miksiĝas bonmaniere. Ofte mi troviĝis min uzanta miajn Sabatojn por grimpi montojn kun la Patchwork skipo.

Mi daŭras esti aktiva komitatanto de Patchwork kaj mi ofte ĉeestas ĉe komitatkunsidojn, kaj mi daŭras engaĝi ĉi tiujn homojn laŭ partdo de mia familio. Kvankam mi ne pli povas esti tie ĉiutage, mi kontribuas kiel mi povas por apogi la skipon per teknikaj aferoj kaj labori senpage kie estas bezonite. Mi volas Patchwork esti granda parto de mia vivo estontece, kaj mi nune enpensiĝas por trovi manierojn kiel mi povas esti pli utila por ili.

Mia filozofio

La filozofio de persono direktas kiel ili interagas kun aferoj kaj aliaj. Mia filozofio influiĝas ĉefe per ĉi tiuj (kiuj mi montros alfabete):

Kiel mi komputas

Kaj mi interesas pri komputiloj kaj mi uzas komputilojn por mia laborado kaj miaj aliaj interesoj. Sekve, mi multe uzas ilin. Ankaŭ mi havas opiniojn pri kiel mi ŝatas uzi ilin, kaj ankaŭ havas profundajn kredojn pri la rolo, kiun havas komputi en la ĉiutaga vivo de homoj. Komputiloj estas politika spaco, eĉ se homoj ne ofte vidas ilin tiumaniere. Ĉi tiu sekcio temas pri kiel mi uzas komputiloj; kiel mi faras mian tage komputadon.

Antaŭecoj, celoj, kaj valoroj

Mi havas la sekvajn celojn kaj valorojn kiam mi uzas komputilojn:

La sekvo de tiuj celoj, estas ke mi emas komputi per aparta maniere. Mi ŝatas malgrandajn, etajn, ilojn kiuj estas tre efikaj pri unu taskon. Legu pri La Uniksa Skolo (en). Mi preferas aplikaĵojn kiuj estas malpezaj kaj ne bezonas amason da eksteraj bibliotekoj, aŭ almenaŭ ili nur bezonas uzi bibliotekojn kiu mi verŝajne jam havas sur la komputilo. Ĝenerale, mi preferas kompili aferojn, kaj mi ŝatas apartigi la ‘fonton’ kaj la rezulton. Estas plej bone se mi povas skribi ion kaj tiam transformi tion en multajn aliajn aferojn.

Mi multe uzas la terminalon. Dum mi uzadis komputilojn, la terminalo fariĝis pli kaj pli komforta al mi. Kaj ĝi distras mi malpli. Mi ne pensas ke mi estas mojosa ĉar mi uzas la terminalon, aŭ ke mi estas pli bona ol alia homoj. Komputiloj devus helpi homojn fari iliajn taskojn. Kiam mi koleriĝas pri la sistemoj de aliaj homoj, estas ĉar ili ĝenerale: estas nelibera softvaro kiu enkaptas homojn en specifan laborfluon; ’nubaj’ aplikaĵoj kiu funckias en retumilo kaj malrapidigas la tutan maŝinon; aŭ malbone faritaj, pezaj, dikaj aplikaĵoj kiu funckias tre malrapide kaj pensigas homojn ke ili bezonas novan maŝinon. Aŭ la tutan kiun mi diris.

Pri la aparataroj mem, mi provas kiel eble plej forte por nur aĉeti maŝinojn kiujn estas uzitaj antaŭe. Se la maŝino estas nova-laŭ-mi, tio suficas. Kutime mi nur volas aĉeti komputilon kontraŭ ~£500 aŭ poŝtelefonon kontraŭ ~£100. Sekve do ĝenerale mi uzas bonfartajn aparatojn, kiuj aĝas proksime kvin jaroj.

Post mi aĉetis iun, mi provas uzi ĝin daŭre dum kiel eble plej longe. Ideale, mi povos uzi iun dum kvin jaroj, kaj nur anstataŭigi ĝin post mi ne povos ripari ĝin. Iufoje, mi donos maŝinon al amiko kaj aĉeti iun kiun mi vidantas dum iom da tempo.

Miaj maŝinoj kaj aparatoj

Resume:

Mi ofte uzas du maŝinojn por komputi kaj ankaŭ havas iom da pli malgrandaj aparatoj por fari specifajn taskojn. Mia ĉefmaŝino estas labortabla komputilo kiu nur havas unu litro da dikeco/spaco. Tio taŭgas al mi ĉar mi ŝatas malgrandan maŝinojn, kaj havi bonan ĉerfprocezilon, kaj esti facila por ripari. Mi uzas la porteblan komputilon tiam kiam mi volas labori sursofe enkomforte, kaj tiam kiam mi vojaĝas por la laboro. Mi aĉetis ambaŭ da la maŝinoj per eBay post la antaŭaj aŭ rompiĝas aŭ estis donataj al familiano kiu bezonis bonan maŝinon.

Krom de la maŝino tiun kiun mia fianĉino devas uzi por sia laboro, kiun donas al ŝi per sia firmao, la tuta aro da maŝinoj en nia domo funckias per GNU/Linukso. Simile,ĉiuj poŝtelefonoj funkcias per Androido. Mi ne partoprenas la batalon inter la distribuoj de GNU/Linukso, sed mi tre ŝatas distribuojn kiel Debian. Estas ĉar mi havas iom da nostalgio, ŝatas la fortikecon, ŝatas la sindevigon pri Libera Softvaro, kaj ŝatas la aron da softvaro en la deponejoj.

La propra portebla-komputilo de mia fianĉino funkcias per Linuks Mento, dum miaj komputiloj funkcias per Devuan. Mi migirs al Devuan post tiam kiam mi opiniis systemd. Mia portebla komputilo havas vanilan instalon tiun kiun mi agordis, sed mia labortabla komputilo havas minimuman instalon kiun mi uzis por surbazigi miajn agordojn. Mia kialo kaj motivo estis ke mi volis esplori kaj kompreni pli pri kiujn softvarojn mi uzas kaj por lerni kiel instali kaj funkcigi minimuman distribuon.

Kvankam mi uzas kaj mia labortablan kaj mia porteblan komputilojn por ambaŭ laboraj kaj personaj projektoj, mi uzas la maŝinojn malsame. Sekve, mi ne devas sinkronigi ilin, vere. Mi uzas la labortablan komputilon kiel mia ĉefmaŝino kaj ĝi enhavas la kanonajn verziojn da miaj dosieroj. Mia uzas mia porteblan komputilon por vojaĝi aŭ sursofe.

La portebla komputilo do ne enhavas multon da dosieroj. Plejparte, mi antaŭŝarĝas ĝin per dosieroj por vojaĝi. Estas malnova kopiaĵo de mia muzikaro en ĝi, kaj iom da dokumentoj vojaĝaj kiel PDFaj biletoj ktp. Tiam kiam mi kaj mia fianĉino volas brakumi sursofe kaj spektas filmon, mi kopias la dosierojn al ĝi.

Por produktaj taskoj (propaj aŭ por mia laboro); mi simple uzas Git por elŝuti la dosierojn kaj alŝuti ilin poste. Mi ankaŭ uzas Git por administri miajn agordajn dosierojn, kiuj fakte estas en ambaŭ kompitiloj.

Pri poŝtelefonoj; mi do uzas iun kaj portas ĝin. Mi ne uzas ĝin por serioza komputado kaj mi provas trakti ĝin kiel “tabula komputilo”. Mi metas ĝin en mia dorsosako aŭ en tirkesto. Sed, malfeliĉe, ĝi estas utila. Mi uzas la poŝtelefonon por:

Mia poŝtelefono funkcias per LineageOS sen ajn Googlaj-servoj en ĝi. La plejparto de miaj aplikaĵoj estas el F-Droid, krom da iuj kiuj estas haveblaj nur per la “Play Store”. Mi atingas ilin sennome per alia aplikaĵo.

Estontece, mi esperas ke mi povos movi min malproksiman de la ekosistemon de Android kaj uzi maŝinon, kiu estas pli simila ol “surmana komputilo” kaj funckias per GNU/Linukso. Mi aliamanire estus feliĉa uzonta pli ripareblan poŝtelefonon. Eblas ke mi pensos pri uzi “malscipova” telefonon por la telefona funkcio, kaj uzi la poŝtelefonon kiel malgranda tabula komputilo aŭ surmana komputilo.

Mi uzas bitlegilon por la plejparto da miaj libroj. Mi malfeliĉas pri la direkto de bitlegiloj.Mi aĉetis Amazon Kindelon dum 2012, kaj ĝi estas mia bitlegilo ekde tiam. Mi zorgas ke ĝi rompiĝos, ĉar la tuta da la bitlegiloj nun sajnas esti plenaj da malbonaj funkcioj kaj mi ne volas mia aparato reklami al mi aŭ montri librojn kiujn mi ne havas sur ĝi. Ideale, mi instalus alian softvaron sur la ilo por liberigi ĝin; sed mi ne scias aŭ esploris kiel fari tion.

Por teni dosierojn, mi havas iom da diskaparatoj por enhavi filmojn kaj televidajn filmetojn Aliaj dosiero (inkluzive da bitlibroj, muziko, kaj fotoj) mi kopias ofte al alia disaparato kaj ankaŭ mia Nextcloud.

Maŝinresumo

Ĉi tiu sekcio enhavas liston de miaj komputaj maŝinoj kaj aparatoj; nunaj kaj antaŭaj.

Mia sinteno pri la aparatoj kaj komputaj maŝinoj estas ŝanĝita dum la jaroj, kaj nun mi ŝatas aĉeti nur uzitajn aparatojn kaj provi ripari ilin dum kiel eble plej longe antaŭ anstataŭigi ilin. Mi ne pensis ĉimaniere ĉiam. Malofte, mi permesos min anstataŭigi maŝinon tiujn mi teknike ne bezonas, sed nur se mi povas trovi iun por uzi ĝin. Kaj ankaŭ, eĉ la maŝinoj kiuj estas novaj-laŭ-mi devas esti uzita krom se ne eblas trovi tian aparaton.

Ĉiu listano do enhavas detalojn pri la maŝino kiam mi scias, la jaro kiam mi aĉetis ĝin, kaj la vendisto kaj la maniero de aĉeti. Espere, ĉi tiu helpos min kontroli la liston por vidi se mi foriras de miaj valoroj. Mi ordigis la liston per la jaro de la aĉetado.

Nunaj aparatoj. Ĉi tiuj estas la maŝinoj kaj aparatoj kiujn mi propras kaj uzas ofte. Mi ankaŭ enhavigas aparatojn rezervajn en ĉi tiu marko.

Travivanoj. Ĉi tiuj estas la maŝinoj kaj aparatoj kiu mi ne plu propras aŭ povas atendi uzi, sed mi ne rubigis ilin. Kutime, estas ke mi donis ilin al amikoj aŭ familianoj. Malfeliĉe, ne certeblas ke ili ankoraŭ vivas, sed ili almenaŭ travivis min.

Tombejo. Ĉi tiuj maŝinoj estas tiujn, kiujn mi rubigis aŭ dividis por partoj. Iufoje, mi sendis ilin por recikliĝi. Mi ne povis ripari ilin, kaj mi aprecis ilin esti ne plu uzeblaj (prave, aŭ malprave.)

Por labori

Resume:

Mi provas fari la plejparton da mia komputado sur mia maŝino kie mi povas. Mi faras ĉi tion ĉar mi ŝatas pensi ke se mi mankus retkonekto mi ne estus tro haltigata, kaj mia maŝino fakte ankoraŭ estus utila por taskoj.

La plejparto da mia laboro estas: manuzi tekston; legi tekston; labori kun datao. Por tiuj taskoj mi uzas simplan tekstredaktilon. Pastinte, mi uzis Atom, sed mi eksciis ke ĝi estas malrapida kaj ĝi estas el ‘Electron’, kaj ĝi uzis tro da la rimedoj sur mia maŝino. Post mi serĉis ion, mi decidis lerni Vim ĉar ĝi estas eta kaj potenca. Mi ankoraŭ estas komencanto, sed mi ĝuas ĝin multe kaj mi povas labori rapide. Mi organizi mian vivon per dosierujo kiu estas plena da platteksto (en) kaj iom da skriptoj. Mi sinkronigas tion per Git.

Kiam mi skribas, mi ĉefe provas skribi per Markdown. Poste, mi povas afiŝi tion sur la reto aŭ mi povas transformi ĝin en mia bezonata formato. Mi estis uzanta LaTeX por miaj skribaj dokumentoj, sed mi migrigis projektojn kiel mia disertacio (en) al Markdown. Mi uzas Pandoc multe por transformi la Markdownon al mia bezonata formato, aŭ transformi aliajn dosierojn al Markdown por integri ilin en mia laborfluo.

En mia tag-laboro mi ofte estas devigata uzi fiajn neliberajn aplikaĵojn, aŭ uzi pezajn nubajn aplikaĵojn, por kunlabori. Mi ne parolos pri ili ĉi tie. Mi uzas ilin por video-babili, sendi, kaj kunlabori pri dokumentoj. Kie estas eble, mi provas skribi la unuan verzion de la dokumento sur mia maŝino en Markdown kaj alŝutas ĝin poste. Por analizi dataon, nia kunlaborantoj uzas neliberan verzion de Jupyter. Bonŝance, ni povas uzi la notlibrajn dosierojn per Git kiel .ipynb dosierojn. Mi do provas uzi tiujn loke antaŭ mi alŝutas ilin kaj disdoni la rezultojn.

Mi ne laboras per mia poŝtelefono.

Kiel mi uzas la interreton kaj la TTT-on

Resume:

Kiel mi diris supre, mi provas labori loke sur miaj maŝinoj se tio eblas. Kutime, tio signifas ke mi provas akiri dosierojn el la interreto, labori sur ili, kaj poste mi realŝutas ilin. Mi ne ege severas pri tio; parto de mia laboro estas konekti al datumbazoj kaj labori pri la dataoj. Sed mi provas uzi lokajn fasadojn.

Mi vere provas eviti la ĜavaSkripton, kaj retaplikaĵojn kiuj uzas ĝin. Mi ne estas komforta pri la amplekso de retumiloj nune, kaj la politika ekonomio de retaj aplikaĵoj. Foje, kiel dum mia laborado, mi malĝoje devas uzi retajn aplikaĵojn por kunlabori kun la aliaj homoj. La aplikaĵoj ĉiam doloras mian komputilon, kaj mi ĉiam malŝategas uzi ilin.

Kiam mi retumas la TTT-on por serĉi informadon aŭ legi afiŝojn / la retejojn de aliaj homoj; Mi kutime uzas Lynx kiel mia retumilo. Ĉi tio kutimo evitas amason da ĜavaSkripto, strangan CSS-on, reklamaĵojn, kaj kaŝobservantojn. Ankaŭ, la uzado de Lynx signifas ke mi povas agordi la tipografion esti kiel mi ŝatas ĝin, sed mi ne multe faras tion. Alia tempoj mi uzas Firefox. Ankaŭ, la uzado de Lynx signifas ke mi povas agordi la tipografion esti kiel mi ŝatas ĝin, sed mi ne multe faras tion. Alia tempoj mi uzas Firefox. Por apartigi la laborajn kaj personajn agordojn, mi uzas la eblecon --note-remote -p labora-agordoj.

Fakte, mi preferas legi afiŝojn per RSS. Mi uzas newsboat por fari tion. Mi estis uzanta la RSS legilon en mia retpoŝta kliento, sed ĝi estis tro peza kaj mi estis distrita tro ofte. Mi serĉis bonan RSS legilon por GNU/Linuks dum iom da tempo, sed neniom da ili vere funkcias kiel mi volis ĝis mi trovis newsboat. Ĝi estas vere plezuro uzi.

Mi uzas lokan retpoŝtan klienton. Nune tio estas Thunderbird. Tamen, mi volas migri al NeoMutt. Mi havas plurajn retpoŝtajn adresojn, do uzi ilin per sola aplikaĵo esta bone por mi. Mi igas ke mi ricevas retpoŝtojn plattekste, kaj ankaŭ sendas retpoŝtojn kiel tio.

Mi ne multe interagas per socian retejojn. Mi fermis mian Fejsbuk-konton antaŭ longe tempo, kaj nepublikigis mian Tviter-konton. Mi ankaŭ havas konton Mastdonan sur Mastodon.social, sed mi ne ĝisdatigas ĝin. Mi fakte havas Reditan-konton, sed mi ne plu ensalutas, kaj mi uzas Rediton malpli ofte por atingi novaĵojn. Mi havas konton sur Lemmy, sur komunista instanco, kiun mi uzas foje por interagi. Alikaze, mi uzas forumojn. Kiam mi uzas Rediton, mi legumas ĝin per Teddit, por eviti ilian malamikegan fasadon. Ankaŭ, la Teddit funckias pli bone ol Reddit per Lynx. Simile, se mi volas legi Tviteran fluon mi uzas Nitter. Nitter ankaŭ kreas RSS-fluon por kontoj. Mi do uzas tiujn por legi la afiŝojn de miaj amikoj, per newsboat. Pri YouTube, mu provas trovi Invidious instancon kiu estas relative rapida. Foje mi estas devigata uzi la YouTube fasadon. Kvankam mi havas Google-konton (por teni la retpoŝtan adreson, se retejo estis ligita al ĝi); mi ne ensalutas. Mi ‘abonas’ kanalojn per la kaŝaj RSS-fluoj, kaj mi malfermas la filmetajn paĝojn per newsboat. Foje, mi provas spekti la filmetojn per la ligilo kaj mpv sed tio ofte estas tre malrapide kaj mi uzas ĝin nur por mallongaj filmetoj.

La interreto ne nur estas la TTT (tamen mi )nkoraŭ ŝategas la TTT-on malgraŭ ĝia direkto), kaj antaŭ ne longe mi ektrovis ambaŭ Gemini kaj Goper protokoloj. Mi legas Gemini ofte, aŭ per mia poŝtelefono aŭ per retumilo sur la terminalo. Nuntempe, mi ne havas la eblecon por fari mian propran Gemini-ejon, sed mi havas malgrandan fantazion por eldoni Gemini-an verzion de ĉi tiu blogo. Mi interesas pri Gopher, sed mi ne laboras pri kompreni ĝin aŭ legi ion en Gopher.

Aliaj intersoj kaj amataĵoj

Mi ŝatas pensi pri mi mem ke mi estas bon-balanca homo kaj mi havas intersojn kaj amataĵojn kiuj ne estas pri komputado aŭ tion kion mi faras por mia labaro. Mi skribos pri tiujn, ĉi tie.

Gimnastikado kaj ekzercado

Resume:

Mia kutimo

Mia kutimo okazas laŭ semajno. El la sep tagoj en semjano, mi gimnastikas dum kvara tagoj. Tio donas al mi tri tagojn por refortiĝi kaj mi ŝatas tiun kiomon. La kutimo estas tre, tre, simpla: mi faras fortecajn gimnastikaĵojn je fortecaj tagoj kaj la sekvan tagon mi kuras. Mi tiam ripozas dum aŭ unu aŭ du tagoj.

Estas tre versimile ke la kutimo ne estas tre optimiĝa. Vi aŭdos amason da homoj kiuj diras ke kuri kaj plifortiĝi estas kontraj unu al la alia. Tio estas vera, en ia manerio: vi nur havas tiom da kaloriojn por uzi, tempon por ripozi, kaj tempon por kuri aŭ gimnastiki dum semajno aŭ tago. Sed, vere, mi estas bone pri tio. Ofte mi kuris per doloretaj kruroj, kiuj ŝajnas pezaj al mi post kaŭraĵoj. Mi decidis meti fortecon antaŭ ĉio, ĉar ĝi estas mia ĉefa celo, kaj mi akceptas ke mi mankos la energion aŭ volon por plibonigi rapide mian eblecon. Mi bonas pri tio. Mi kredas ke kreskigi la lacecon dum la tagoj, kaj post ripozi estas tre efike por mi.

Mi kredegas ke, pri kreski pli forte, oni vidos la plej bonajn rezultojn dum tempo. Mi ne emas modifiki mian kutimon pro novaj informaĵoj de la reto aŭ kiel mi estas iumaniere malprava; la plej bona kutimo estas tiun kiun vi ŝatas kaj volas sekvi. Tamen, mia kutimo fakte evoluis dum jaroj kaj daŭros evolui malrapide. La evoluo okazas pro kiel mi sentas ekz. ĉu mi sentas tro malforta? Ĉu mi havas dolorojn en brako, aŭ ŝultro? ktp. Mi nune havas kutimon per volo por havi fortikan, ekvilibran, korpon kaj kreskiĝi pli forta dum tempo, kaj ĝui la kutimon.

La forteca kutimo estas, plejparte, surbaze de Convict Conditioning. Malgraŭ la viruleca lingvo en la libro; la konsilo kaj manieroj en la libro estas tre firmaj. Ekde mi komeniĝis, mi renkontis iom da baroj pri la “pura” kutimo de Convict conditioning. Mi do modifikis ĝin por taŭgi al mi.

La kutimo:

Lingvoj

Resume:

Mi tre ŝatas lingvojn kaj la lingvistikon, tamen mi neniam studis ilin formale krom de kiam mi ĉeestis la lernejon. Mi ŝatus priskribi min kiel entuziasma amatoro kaj aparte amatora pri la lingvistiko. Kiel lingvoj funkcias kaj taŭgas kune, parencas unu kun la alia, kaj evoluis; tiuj aferoj ege interesas min. Amuze, mi ne povas uzi vortojn por priskribi kiel tiuj interesas min. Mi flirtas ĉirkaŭe kaj legas afiŝojn, spekti filmetojn, pri la historio de unu lingvo aŭ alia lingvo, aŭ esplori pri la gramatikon aŭ vortaro de lingvo kaj mi ne multe intencas iri tre profunde en apartan lingvon aŭ temon. Mi ŝatas tion kaj taŭgas la nivelo de sindevigon kiun mi havas.

Tamen, mi fakte provis/provas lerni kelkajn lingvojn. Plejparte, mi interesiĝas pri kiel mi povas pensi malsame kaj ankaŭ mi volas legi literaturon, kaj eble verki per novaj metodoj. Eĉ legi anglan literaturon per alia lingvo estas mirinda al mi kaj la potenco por — teorie — esprimi min mem aŭ verki prozon aŭ poezion per pli ol unu lingvo; mi ĉiam havas tian celon.

Pastinece, mi provis lerni lingvojn kelkajn fojojn, dum malsamaj kuntekstoj kaj havanta malsamajn celojn. Iom da la provoj estis pli sukcesaj ol la aliaj, kaj nun mi estas feliĉa por diri ke mi estas dulingva. Mia unua provo por lerni lingvon estis dum la lernejo, ĉar ni devis lerni la francan post la 5a jaro kaj ankaŭ la hispanan post la 9a jaro. Kiam mi elektis mian GCSE temojn, mia lernejo montris al ni la temojn kiel etato. Tiun kiun vi elektis por la Ba vertikalo iĝis via “faka temo”, kaj vi havus pli da via tempo por lerni ĝin. Mi elektis la temon “Duobla Lingvo”, kaj sekve tiu tempo estis disdonata inter la franca kaj la hispana. Mi ŝatis la hispanan multe pli ol la franca pro la sentoj, sonoj kaj gramatiko de la lingvo sed mi atingis la gradon B pri ambaŭ temoj.

Mi apenaŭ povas paroli aŭ la hispanan aŭ la francan, nun. Tio versimila estas rezulto de kaj kiel la angla lernejo-sistemo instruas lingvojn kaj mia manko de interso poste. Kiam mi eklernis la hispanan ekde tiam, mi fakte sentis ke mi estis relernanta ĝin bone sed mi ĉiam perdis ĝin ĉar mi ne studis ĝin serioze. Mi neniam provis relerni la francan kaj mi pensas ke mi neniam provos. Mi ne malŝatas la lingvon, sed mi ne vere interesiĝas pri ĝi.

Post la deviga lernejo kaj dum miaj A-levels (2008 – 2011) mi interesiĝis pri Skandinavo kaj Skandinava Historio, ĉefe Islando. Mi do komencis provi lerni la Islandan. Ne estis amaso da rimedoj surrete, kaj mi ne provis serioze, sed mi atingis memori multon da frazoj kaj vortoj. Ni neniam lernis pri gramatikaj kazoj dum ni lernis la hispanan kaj la francan, kaj la kazo-sistemo en la islanda estis tre malsimpla al mi kaj laŭ mi estis tro da laboro. Mi de lasis la klopodon kiam mi komencis universitaton dum 2011.

Post mi eklernis pri Duolingvo dum 2014, mi rekomencis la hispanan dum iom da tempo. Mi havis ĉiutage kutimon, sed iutempe mi lasis tiun. Mi iteraciis tiumaniere, kun la hispana, kaj poste mi provis lerni la norvegan (bokmål) dum 2017. La hispana denove, kaj poste nenio.

Dum la novembro 2020 mi legis la librojn de Becky Chambers. Unu el tiuj (mi pensas ke ĝi estis “Record of a Spaceborn Few”) priparolis la emo de la junularo en la homaj stelŝipoj forlasi ilian denaskan lingvon “Engsk” kaj anstataŭigis ĝin por la nova, komuna, lingvo el la federacio. Ĉi tio pensigis min pri Esperanto kaj mi komencis legi pri Esperanto sur la angla Vikipedio. Kiel mi diris, mia celo por lerni lingvo estas legi librojn kaj verki rakontojn – kaj Esperanto aspektas ke ĝi taŭgas por esti rapida, ne malfacila, kaj amuza por mi lerni. Ankaŭ se mi lernus ĝin, eblas ke mi povus lerni alian lingvon pli facile. Mi do povis lerni verki simplan frazojn post mi lernis nur bazan gramatikon kaj vortojn; post horoj, ne monatoj. La kulmina vendpunkto, al mi, estis ke Esperantistoj havas ilian propran kulturon; inkuzive de literaturo. Mi hokiĝis tuj.

Ekde tiam, mi legis, verkis, aŭ iumaniere okupis min per Esperanto ĉiutage. Iufoje, mi nur uzis la duolingvon, sed mi baldaŭ komencis uzi aliajn rimedojn pri gramatiko; mi volis lerni tiel multe kiel eble. Mi verkis novelojn aŭ scenojn por romanoj sur mia poŝtelefono. Frue, mi ne povis legi tiel rapide kiel mi volis sed mi spertis subitajn ŝaltojn kaj tiuj helpis min. Unufoje mi batalis legi blogan afiŝon, kaj unu monato poste mi kuris tra ĝin. La sama afero okazis pri verkado kaj gramatiko.

Mi ne jam testiĝis pri Esperanto. La EAB havas testojn kaj eblas mi testiĝi per tiuj por vidi la nivelon kie mi estas. Se mi vidis CEFR, mi povas diri ke miaj verkado kaj legado estas ĉe aŭ B2 aŭ malalta C2 nivelo, sed mia parolado bezonas atenton kaj mia aŭskultado vere devas esti plibonigata. Mi ne vere klopodos paroli, kaj eĉ mi klopodis malpli pri aŭskultado. Mi povas paroli al mi mem aŭ mia kato fluete, kaj mi vere povas voki la lingvon por esprimi min mem voĉe sen malfruo. Sed kiam mi spektis filmetojn mi devas malplirapidigi la filmeton aŭ spekti kun la subteksto, kaj mi baraktas kiam mi aŭskultas podkastojn. Mi legis kelkajn esperantajn romanojn sen vortaro, kaj kutime legas blogojn. Mi skribas en mia taglibro per Esperanto kaj mi havas skribamikon Esperantan, kun kiu mi espere povos praktiki la parolado. Mi daŭras verki fikcion per Esperanto, kaj mi esperas ke mi nur plirapidiĝis kiam mi legas romanojn esperantajn.

Entute, mi estas feliĉa ke mi povas nomigi min dulingva per la angla kaj Esperanto, almenaŭ pri legado kaj skribado. Mi pensas ke estas versimile ke alia Esperantiso povus kompreni min sed mi versimile petas ilin por paroli pli malrapide ol normale por ke mi povas kompreni ilin.

Estontece, mi volas ke mi lernos lingvojn ĉiufoje, senrespekte al la rapideco aŭ formaleco. Lerni Esperanton, tipe, igis min pli memfida kaj mi preskaŭ povas senti la novajn vojetojn en mia cerbo. Mi neniam forlasos Esperanton kaj mi volas teksi ĝin pli strika en mian vivon, sed mi ankaŭ volas ke mi lernos pli novajn metodojn por esprimi min, novajn vortojn por vidi la mondon per libroj kaj verkado. Ĉefe per legado. Ankaŭ mi havas fantazion pri verki libron kiu temas lerni lingvon per Esperanto. Mi pensas ke ĝi ne utilas por iu krom mi, sed mi povus uzi ĝin por fortigi mian Esperanton dum mi provas lerni alian lingvon.

Versimile, mi ne devigos min lerni alian lingvon dum mi ankoraŭ devas plibonigi mian Esperantan aŭskultadon. Tamen, mi ŝatus lerni kiel skribi/legi per la sekvajn, antaŭ mi mortos:

Ĉi tiuj lingvoj ŝajnas bone al mi per ilia mem, sed krome de la norvega, ili ankaŭ estas la interlingvo por ilia propraj rondoj de influo. Mi pensas ke la hegemonio da la angla malfortiĝos dum la sekvaj 20 jaroj, eble ĝi anstataŭiĝos per la ĉina, mi do volas havi iom da praktikaj avantaĝoj ankaŭ. Kompreneble, estas Esperantisoj tra la mondo kaj mi babilis rete kun homoj el Latin-Amerika kaj Ĉinio per Esperanto kiam nek mi nek la aliaj uloj scias la lingvon de la aliaj – sed malĝoje mi ne esperas ke la fina venko alvenos baldaŭ.

Pri mia prefero, ĉe ĉimomento, mi sentas plej forte pri la norvega por lerni kiel mia tria lingvo. Tio estas ĉar mi legis ke ĝi estas relative simpla por denaskaj angla-parolantoj lerni ĝin, la libroj estas mojosaj, kaj mi sentas romantike pri lerni Nord-Ĝermanan lingvon ĉar la lingvo iumaniere estas kuzo de mia lingvo. Mi ankaŭ komprenas nune, ke ĉiun lingvon oni lernas, la pli facile oni povas lerni la sekvan lingvon. Se lerni la norvegan estas relative simpla parolantoj de la angla; mi povas lerni ĝin por fortigi tiujn muskolojn antaŭ mi lernos alian lingvon poste. La norvega estas natura lingvo kiu havas pli malsimplan gramatikon ol Esperanto, sed ĝi havas iom da la samaj vortradikoj, kiujn havas la angla kaj Esperanto. Mi scias ke mi bezonos pli da tempo por koniĝi pri la norvega tiel bone kiel mi koniĝas pri Esperanto, sed mi estas komforta pri tio se mi povos vidi progeson. Mi pensas ke la plej frua fojo kiam mi povus komenci lerni la norvegan estus malfrue dum 2023. Mi ne urĝas min, kaj la vivo okazadas ĉirkaŭ mi. Mi ne pensadas pri la kvara lingvo, ĉar mi ne komencus lerni ion. Mi ŝatas la vojon.

Aparte de tiuj lingvoj, ankaŭ mi interesas pri iom da historiaj lingvoj. Mi nomas tiujn miaj “Vidindaĵoj lingvoj”, ĉar mi ŝategas lerni vortojn kaj gramatikaĵon de ili, sed versimile mi ne studos serioze ilin ĝis mi subite riĉiĝos kaj havas amason da tempo.

Ne estas multe por diri pri ĉi tiuj. El la aro, mi plej ŝatas la ideon de lerni la Anglosaksan kaj la latinan sed aperas ke mi pli ofte legas pri la malnovnordlanda. Versimile tio estas pri la mirando de Jackson Crawford.

Trivialoĵoj

Mia dieto

Mi provas havi simplan kaj daŭrigeblan dieton. Kvankam mi estas malobeema fojfoje. Ĉefe, mi priskribas min kiel fiŝ-vegetarano ĉar mi ne manĝas viandon krom fiŝaĵo. Ĉi tio estas por daŭrigeblaj kaj etikaj kaŭzoj, kaj por la sano de mia korpo. Ankaŭ, mi diagnoziĝis kun la malsano de celiakio kaj sekve mi ne reagas bone al gluteno. Tiel, mi ne manĝas multon de pano, kaj ĉar senglutenaj panoj estas multekostaj; mi simple manĝas pli da legomojn. La ĉeffontoj de karbonhidratoj por mi estas rizo kaj terpomoj. Mi ankoraŭ estas malobeema, kaj havas iom da pano sed mi traktas ĝin kiel oni traktus alkoholon aŭ fumi. Kutime mi budĝetas unu laŭplanan kaj unu mallaŭplanan glutenon po semajno.

Miaj plej ŝatataj manĝaĵoj ŝanĝiĝas multe, sed nuntempe mi ŝatas manĝi: