Ĉi tiu paĝo kolektas informaĵon pri ĉi tiu retejo mem. Ĝi dividiĝas en du sekcioj: Pri la enhavo, kiu enhavas informacion pri miaj afiŝoj kaj kiel mi uzas ĉi tiun retejon; kaj Pri la Retejo kiu enhavas aferojn kiel la ilojn mi uzas por farigi ĉi tiu retejon, la dezajnan filozofion mi havas, kaj reĝistro de ŝanĝoj por kolekti notojn pri modifkigoj.
Pri la Retejo
La temoj de mia skribado
Ĉi tiu retejo estas persona retejo. Sekve, mi skribos pri ion, kion mi trovas esti interesa je tiu momento. Vi povas legi per la Pri mi paĝo, ke mi havas plurajn diversajn interesojn; kaj mi ne blogas precipe pri unu aŭ du aferoj. Pasintece ĝis nun, mi uzas la retejon kiel ia publika taglibro aŭ laborlibro. La fruaj afiŝoj temas pri mia konstruado de nedependa-reto softvaro, estas ankaŭ iom da afiŝoj pri la retejo mem, kaj afiŝoj pri kiel mi vivas. Okaze, mi skribos mian opinion pri temo, sed mi emas kreskiĝi kaj ŝanĝiĝi. Estas eble ke mi ne skribis pri tiaj ŝanĝoj. Se vi vidus ion, kio ŝajnas stranga, malĝusta, aŭ stulta: bonvolu kontakti. Mi ŝatus aŭdi de vi, kaj babili.
Indas noti, ke malgraŭ mi estas ano de pluraj organizoj (politikaj kaj laboraj): mi ĉiam skribas per mia propra voĉo, kaj nenio, kion mi diras, montras la kredojn aŭ vidpunktojn de ajn organizo.
Aŭtora rajto
Ĉio da la afiŝoj kaj paĝoj en ĉi tiu retejo publikigitas per la Peer Production License (en). Ĉi tiu estas modifkigita, klare kontraŭ-kapitalisma, adapto de la CC-NC.
Estas relative norme por publikigi blogajn afiŝojn per Krea Komunaĵo permisilo, sed mi ne faras tion ĉar mi pensas ke la nomo estas trompa kaj ke ĝi fakte ebligas malŝtatigon kaj permesas profitcelan uzon de la verko. Se mi volas kontribui al kunhavigita idealo de cifera komunaĵo, sekvas ke mi volas ke ĉi tiu komunaĵo ne estas ĉirukaŭfermita kiel tiuj en la pastinenco.Legu pli pri ĉi tio ĉi tie (en), kaj ĉi tie (en).
Vi povas legi la P2P Fondaĵo pri la Peer Production License, sed resume se vi estas proleto, sendependa laboristo, kooperativo aŭ organizacio kiu estas poseditas per la laboristoj, aŭ senprofita organizacio: vi povas fari kion vi volas per la enhavo, senpage, inkluzive de reafiŝi ĝin por profiti (ekz. en libro). Se vi estas porprofita, kapitalista, organizacio ke ne estas posedita per ĝiaj laboristoj tiukaze vi devas pagi por akiri ĉi tiujn rajtojn. Vi ne ricevas ajn sen rekontribui al la komunaĵon.
Lingvoj
Ĉar mi pensas ke lingvoj estas mojosaj kaj mi havas intereson pri ili; mi konstruis ĉi tiun retejon por ebligi ke paĝoj kaj afiŝoj esti en pluraj lingvoj. La lingvoj kiujn mi parolas / skribas relative flue estas la angla (en) kaj Esperanto (eo), mi do devoligis min ĝisdatigi kaj traduki la ĉefajn paĝojn de ĉi tiu retejo en tiujn lingvojn. Ĉi tio signifas ke la sekvantaj paĝoj estas en Esperanto kaj la angla ambaŭ:
Por blogaj afiŝoj: ĉiu lingvo havas sian propran arkivon de afiŝoj kiuj estas verkataj alitempe. Ofte mi verkas plurlingvajn afiŝojn, sed mi ne povas certigi tion. Ekzemple, eble mi verkus afiŝon nur en Esperanto aŭ nur en la angla. Afiŝoj antaŭ 2021 ĝenerale estas sole en la angla.
Tre malofte mi povus verki sola afiŝo en lingvo kiu ne estas Esperanto aŭ la angla. Se tio okazus mi iel provos marki ĝin por ke ĝi ne estas perdata sen ligiloj al ĝi. Verŝajne, la kaŭzo de tio estus se mi lernus la lingvon, aŭ lernas pri la lingvo, kaj mi volas ludi per ĝi.
Se paĝo aŭ afiŝo havas tradukojn, tiuj troviĝas sub la titolo en la lingvlisto kiu uzas la ISO 639-1 kodo por la lingvo.
Por la facileco de alireblo, jen la ligiloj al la retejo ĉefpaĝo por ĉiu lingvo kiu estas subtenata laŭofice:
- Esperanto — https://mrshll.uk/eo
- La angla — https://mrshll.uk
Estontece mi volas studi aldonan lingvon (verŝajne estos la hispana), kaj ĉi tiu listo kreskiĝos.
Abonfluoj
Ĉi tiu retejo havas abonfluojn. Ekzistas dediĉata abonfluo en pluraj formoj po lingvo sur la retejo. Po abonfluo enhavas nur la afiŝojn kiujn mi verkis por tiu lingvo.
Abonfluoj estas riceveblaj per RSS, Atom, kaj JSON Feed formoj. Ligiloj al ĉiuj formoj troviĝas je la ĉefpaĝo de ĉiu lingvo. Sed tamen, por via plezuro, vi povas uzi la sekvajn:
Teknikaj detaletoj
Dezajnfilosofio
Male al aliaj protokoj, sur la TTT estas la produktisto de enhavo kiu decidas kiel la enhavo devus esti vidita.
La montreco kaj dizajna de ĉi tiu retejon baziĝas sur mia deziro por korpigi la TTT ke mi volas vidi. Aparte de minimumismo, mi sentas ke la TTT nun estas laŭta kaj malgentila spaco por esti. Mi malamas kiam mi vizitas retpaĝon kaj ĝi ne estas legeble pro la ŝprucfenestroj, la enhavo montriĝas tre malrapide ĉar ĝi estas montrigita per Ĝavaskripto (se ĝi iel montriĝas!), kaj estas tre peza CSS.
La dizajnfilosofio de ĉi tiu reterjo inspiriĝas per la sekvoj:
- Brutalist Web Design (en) de David Bryant Copeland
- Failing at text (en) de JR
Mi distilis tiujn al la sekvajn regulojn por mi mem, kiuj ankaŭ estas promesoj al vi kiel leganto kiu posedas ilon ke elŝutis ĉi tiun retpaĝon:
- Neniom da Ĝavaskripto: Nune ne estas ajna Ĝavaskripto kiu kuras sur la retejo, kaj verŝajne neniam estos.
- Neniom da enpaĝaj bildoj: Anstataŭ de meti bildojn en la paĝo en afiŝoj, mi ĉiam ligos al bildoj kaj diri al vi ke ĝi estas bildo. Mia kaŭzo por ĉi tio estas ke ĉi tiu retejo devus ŝargiĝi rapide malgraŭ de konekto; kaj enpaĝaj bildoj malrapidigos ĝin. Aldone, la pezo de la paĝo grandiĝi. Se mi aldonis enpaĝajn bildojn, vi povus neatendita uzi la tutan de via dataporcio kiam vi elŝutis la bildojn
- Simpla navigeco: Mi provas konservi la ebenecon de la retejo, kun nur kelkaj tavoloj. Ideale vi bezonas nur kelkajn alklakojn por atingi ĉion, el ajn paĝo.
- Laŭnorma, semantika, HTML: Mi uzas semantikan HTML-on kun miaj paĝoj, ekz.
<article>
kaj<nav>
kiu subtenas ĝian analizeblecon kaj legeblecon. Mi volas ekranlegilo esti ebla por ĝuste legi la paĝon. Ankaŭ, ĉi tio subtenas vin por legi ĉi tiun per, ekzemple, la lega vido en Fajrfokso. Ĉi tio estas bone ĉar vi povas direkti la tipografion. - Enhavi enhavan tablon en plilongaj paĝoj/afiŝoj: Kelkaj paĝoj estas pli longaj pro mi parolas sensence do mi provas skribi bazan enhavan tablon ĉe la supro de la plilongaj paĝoj por helpi vin atingi al sekciojn.
Pri la retejo
Ĉi tiu retejo estas statika retejo. Mi konstruas ĝin per Hugo. Antaŭ 2023 mi konstruis la retejon per Jekyll kaj antaŭ 2021 la retejo estis dinamika kaj uzis mian propran ‘Sendependan Retejan’ softvaron nomiĝas Brimstone.
Por aktualigi la retejon mi skribas en mia tekstan redaktilon, generi la retejon, kaj alŝutas la statikajn paĝojn al mia retservilo per SFTP. Mi ne uzas Github paĝojn aŭ ret-agrafojn. Parte ĉar mi ŝatas fari ĝin tiumaniere, parte ĉar mi ne volas uzas aldolonan ilon kaj sekve teni la simpleĉon de ĉi tiu procedo. La kodo por la retejo restas en nepublika Gitlab ujo.
Mi uzas la eblecon de Hugo pri multilingva-modo por havi paĝojn kaj afiŝojn en pluraj lingvoj. Kiam mi uzis Jekyll, mi sekvas la ĉi tiujn instrukciojn de Anthony Granger por atingi similan eblecon. Fakte, mi kreis Plurlingvan Blogan Ŝablonon por faciligi la taskon estontece, sed mi ŝajne nur uzos Hugo denove.
Por la HTML mi skribas miajn proprajn stilfoliojn por fasoni aferojn kiel la paĝkapo kaj plilegebligi la tekstojn. Mi provas uzi laŭnorman, semantikan, HTML kie ajn estas eble. Mi provis ne uzi <div>
-an markojn.
Mi ne uzas ajn specon de analitiko, mi eĉ ne rigardis mian retservilon por vidi se ĝi estis kontaktita. Ankaŭ, ne devus esti ajn Ĝavaskripto kiu kuras; se ĝi ekzistas mi ne aldonis ĝin.
Ŝanĝprotokolo
Ĉi tiu reĝistro ekzistas por kolekti informaĵojn pri la ŝanĝoj ke mi faras al la retejo. Ĉi tiuj estos pri la dezajno aŭ la strukturo de la retejo, ambaŭ la vizaĝo de la retejo kaj la teknikojn mi uzas por konstrui ĝin.
2023-07
- Estigis la tutan retejon esti malhela, ĉar la malhela haŭto estis pli bona ol la alia.
- Forigis iom da malnovaj afiŝoj, kiuj nur estis kiel taglibraĵoj. Mi aligis ĉiujn da ili en sola afiŝo.
2023-05
- Pligrandigis la enhavon de la Maŝinresumo subsekcio en la Pri Mi paĝo por ke ĝi enhavas vivadan historion de miaj maŝinoj kaj aparatoj.
- Foriris la ligilojn al la abonfluoj el la malsupron de la paĝoj. Ili nun troviĝas sub la Afiŝara paĝkapo en la Ĉefpaĝo de ĉiu lingvo. La kialo estas ke nun ili nun estas generatas unu fojo po lingvo.
2023-02
- Aldonis BibTeX-an dosieron por disdoni miajn eldonaĵojn, la dosiero estas ligata de la ‘Pri Mi’ paĝo.
- Ŝanĝis la koloron de ligiloj por la hela haŭto, por ke ili estas pli legeblaj. Pro tio, nun estas aldona CSS-regulo por ligiloj en la malhela haŭto, po ke ili povas uzi la antaŭa koloro ĉar ĝi estis pli bona kontraŭ la negro.
- Anstataŭis Jekyll per Hugo por konstrui la retejon. Tio kaŭzis ŝanĝojn pri la retadresaj ŝablonoj por Esperantaj afiŝoj. La tuta da Esperanto aferoj en la retejo nun estas sub
/eo/
, inkluzive de afiŝaj ligiloj. - Aldonis JSON abonfluon je
/jsonfeed.json
(por la angla) kaj je[lingvo]/jsonfeed.json
(por aliaj lingvoj). - Ŝanĝis la malsupron de la paĝo por aldoni ligilon al la nova JSON abonfluo, kaj translokis la ligilon al la permesilo por apartigi ĝin el la abonfluaj ligiloj.
2022-10
- Ŝanĝis la ŝablonon pri la Ĉefpaĝo por montri la liston de afiŝoj malsame. La paĝo nun montras datojn per ISO 8601 kaj afiŝoj nun estas sur sola lineo, anstataŭ du.
- Aldonis mesaĝon ĉe la malsupro de la paĝo por montri kiam mi laste generis la retejon. La mesaĝo ne montriĝos en afiŝoj.
2022-07
- Ŝanĝis la ŝablonon por igi liston de afiŝoj sur la Ĉefpaĝo tiel ĝi nun fakte estas malordita listo ĉar estas pli semantike kaj permesis min por forigi
<br>
markon. - Ŝanĝis css por aspektigi la liston de afiŝoj kiel ĝi aspektis antaŭe.
2022-05
- Aldonis
navbar
varioblon al paĝoj, por permesi mi skribi paĝojn kiu ne estas sur la menuo. - Ĝisdatigis plurajn afiŝojn kiuj menciis ‘Atom’ kiel mia tekstredaktilo. Tiuj nune mencii nur tekstredaktilojn ĝenerale.
- Aldonis
updated
varioblon al afiŝoj kiuj estis ĝisdatigitaj. - Ŝanĝis la afiŝan ŝablonon por montri la
updated
varioblon se ĝi ekzistas. - Nova sekcio sur la Pri Mi paĝo; Kiel mi komputas.
2022-02
- Aldonis paĝon por ligiloj
- Movis la liston de blogoj kiujn mi legis al la paĝo por ligiloj
2022-01
- Forigis la kunmiksita-lingvon abonfluon
- Movis la lokon de RSS abonfluojn al
rss.xml
kaj/lang/rss.xml
- RSS abonfluoj nun estis farigitaj per ŝablono
- Aldonis la Atomajn abonfluojn ĉe
/atom.xml
kaj/lang/atom.xml
2021-12
- Forigis PureCSS-on ĉar ĝi ne estas bezonita. La tuta CSS estas iom da malgrandaj stiloj pri tipografio, kun iom da stiloj por la estetikoj.
- Aldonis iom da CSS por malhelan vizaĝo per
prefers-color-scheme: dark
. Mi ankoraŭ agordadas la formaton por tipografio. - Aldonis reĝistron de ŝanĝoj al la Retejaj Notoj paĝo.